Opinieto - Iam gravulo malafable diris al Mário
Quintana: “Mi tre ŝatis viajn versetojn”, al
kio Quintana replikis: “Dankon pro via opinieto.”
Skolopendro - Mafalda, la edzino de Erico Veríssimo, kutimis regali
Mário-n Quintana-n per tiom multe da ŝtrumpetoj, ke li plendis: “Ŝi ŝajne
trovas, ke mi estas skolopendro.”
Bestetvivoj - Formikoj povas vivi dum 5-7 jaroj.
Tervermoj, inter 4 kaj 8 jaroj. Hejma blasto povas havi ĝis 20 mil idojn!
Spermatozoidoj - En unu sekundo, la genera aparato de
la viro produktas 1.400 spermatozoidojn.
Alvenjaroj - La hispanoj alvenis al Rio Grande do
Sul en 1626; la bandejrantoj, en 1636; la afrikanoj (kiel sklavoj), en 1725; la germanoj, em 1824 kaj la italoj,
en 1875.
Nenhum comentário:
Postar um comentário