22/06/2019

DESSEAK - granda laboro por E-o en la Sudo


Imagu tutan etaĝon diversĉambran en konstruaĵo je la dispono por instruado kaj aktivecoj rilataj al Esperanto! Tio estis DESSEAK - Departemento de Esperanto de Soc. Espírita Allan Kardec, la plej grava Esperantoinstanco iam ekzistanta en Porto Alegre. Meze de la 70aj jaroj komenciĝis kursoj en la menciita societo, unue en ties sidejo ĉe str. Andrade Neves kaj poste en ĝia “Nukleo 1” ĉe str. Fernando Machado. Mi tute certe ne povus ne mencii la valoregan laboron i.a. de homoj kiel S-ano Dorval da Silva Pereira (tiam prezidanto de SEAK, tiel pretema), S-anino Lucila Dávalos Fernandes (direktorino de DESSEAK dum multaj jaroj, tiel senlaca) kaj S-anino Nydia Aidós Krieger, mia karmemora instruantino kaj poste kolegino, tiel karisma, por ke DESSEAK estu transformita en unikan spacon por Esperanto niaurbe. 

Danke al DESSEAK multaj homoj lernis E-on kaj poste ekinstruis ĝin en aliaj lokoj de la urbo, kiel ekz. ĉe ESPA-Esperantista Societo de Porto Alegre, GEA-Gaŭĉa E-Asocio, Soc. Esp. Beneficente Bezerra de Menezes, União Espírita Porto-Alegrense kaj Grupo Espírita Francisco Xavier. Bedaŭrinde la tempo pasis, ŝanĝiĝis la estraroj de Allan Kardec kaj tiam komence de 2003 oni anoncis la finon de la E-departemento pro financaj kialoj. La Esperantomovado en Porto Alegre neniam plu restis la sama.

Um comentário: