06/04/2019

Adekvata | konvena | taŭga | trafa



Adekvata signifas (a) klare kaj tute ampleksanta ĉiujn karakterojn de la objekto: klara difino; (b) ĝuste konforma al la cirkonstancoj (PIV): adekvataj preparoj, instrukcioj.

Konvena: el la verbo konveni = esti konforma al tio, kion postulas la situacio, la reguloj, la moroj (PIV): ruĝaj ŝuoj por funebro estis ne tre konvenaj (Z).  Ili metis la piedojn sur la tablon, ĉar ili opiniis, ke ĉio estas konvena por ili (Z).

Taŭga: tia, ke ĝi taŭgas. El la verbo taŭgi = (a) esti bona por io, uzebla por ia celo tia, ke ĝi taŭgas; (b) havi Ian valoron, povi esti uzata: (c) havi kapablon por io (PIV). E. montriĝis kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj. La supervivo de la plej taŭgaj laŭ la darvina teorio.

Trafa: tia, ke ĝi ĝuste atingas la celon (PIV): trafa respondo, argumento, demonstro.

Nenhum comentário:

Postar um comentário