09/04/2019

Ludo de Tronoj: lasta sezono



La 14an de aprilo komenciĝos la oka kaj lasta sezono de Game of Thrones (Ludo de Tronoj), plensukcesa televidserio de HBO kiu furoras tutmonde ekde ĝia debuto en 2011. Ĝi estis bazita sur A Song of Ice and Fire (Kanto de Glacio kaj Fajro), serio da fantastaj romanoj verkitaj de George R.R. Martin, kies unua volumo estis lanĉita en 1996. La adapto al la televido jam gajnis rekordan nombron da preskaŭ 50 Emmy-premioj.

Situata en la fikciaj kontinentoj de Westeros kaj Essos, la serio centriĝas sur la Trono el Fajro de la Sep Regnoj kaj disvolvas intrigon de aliancoj kaj konfliktojn inter nobelaj dinastiaj familioj, ĉu konkurante por rajtpostuli la tronon ĉu luktante por ties sendependeco. (Wikipedio portugallingve)

En oficiala reklamvideo pri la lanĉo de la fina sezono, videblas scenoj en kiuj Jon Snow (Kit Harington), akompanata de Sansa (Sophie Turner) kaj Arya (Maisie Williams), iras tra koridoro en la kripto de Winterfell kaj antaŭ statuoj de la forpasintaj Lyanna, Catelyn kaj Ned Stark, ili aŭdas iliajn voĉojn pere de kiuj Jon Snow povas sciiĝi pri gravaj aferoj rilataj al sia origino. (C.D.S)

Fontoj:  https://pt.wikipedia.org/wiki/Game_of_Thrones

https://eo.wikipedia.org/wiki/Ludo_de_tronoj
https://entretenimento.uol.com.br/noticias/redacao/2019/01/14/game-of-thrones-8-temporada-ganha-data-de-estreia.htm

Nenhum comentário:

Postar um comentário