27/06/2020
Cortella: nia vivmaniero estas en krizo
Antaŭ nelonge mi legis portugallingve O Melhor do Cortella (186
paĝoj, eldonejo Planeta), arigon de fragmentoj el tekstoj verkitaj de Mario
Sergio Cortella, tra 30 jaroj kiel verkisto. Filozofio, politiko, religio,
scienco kaj arto estas fokusataj en tiu unua volumo (estos aliaj du). Iu
ekzemplo: Nia vivmaniero en la Okcidento estas en krizo kaj kelkaj elstaraj demandoj elmergiĝas:
la kompreno pri nia graveco, nia loko en la vivo, kio validas kaj ne validas,
kio estas la propra senco de la ekzisto.
La vorto "palavro" en Esperanto
Palavro: vorto kiu
signifas en E-o interkonsiladon, longegan
diskuton laŭ afrikaj moroj (PIV): ofte
la kunsido de la Parlamento similas al eternaj palavroj. Palavri = senfini paroladi, en diskuto (PIV).
Kurioze aliflanke la portugalaj parlar,
parol(e)ar havas la signifon de paroli multe, esti babilema, kiel sinonimoj por tagarelar (Aurélio).
26/06/2020
Mezepoko: persekuto al nigraj katoj
En la
13a jc. la papo Gregorio la 9a decidis silentigi ĉiujn "herezulojn"
disigatajn tra Eŭropo, kio kontribuis por la starigo de la Sankta
Inkvizicio, kiu nome de la "vera" Fido ĉiuj bone scias kio okazis en
la sekvantaj jarcentoj. Eĉ la nigraj katoj estis ekpersekutataj, sub la akuzo
de kunkulpeco en la sorĉ-arto. Tiamaniere ili estis irigitaj al la punbrulejo
kune kun siaj posedantoj. La kompatindaj felisoj nur estis rehonorigitaj kiam
oni eltrovis pli malfrue, ke musoj kaŭzas malsanojn...
17/06/2020
La Hispana Gripo rezultigis je la kreo de la kajpirinjo
La tiel nomata Hispana Gripo (1918-1919) mortigis inter 50 kaj 100 milionoj da homoj tra la tuta mondo en epoko en kiu la ideo pri viruso ankoraŭ ne estis tute klarigita: la mikroskopoj ne estis sufiĉe plibonigitaj por detekti ĝin. En Brazilo laŭ stastistikoj nefideblaj mortis ĉ. 35 mil malsanuloj pri ĝi. Pro la gripo fondiĝis la Departamento Nacional de Saúde Pública (Nacia Departemento pri Publika Sano), kiu poste fariĝis Ministerio de la Sano. Kurioza afero estas tio, ke por fronti la gripon la popolo rekuris al iu miksaĵo de sukerkana brando (kaŝaso), mielo kaj citrono pri kiu la homoj kredis, ke ĝi havis terapiajn kvalitojn. Laŭ la Instituto Brasileiro da Cachaça (Brazila Instituto de la Kaŝaso) tiamaniere naskiĝis la kajpirinjo...
> Referenco: As lições da Gripe Espanhola [La lecionoj de la Hispana Gripo], raportaĵo de Alexandre Carvalho publikigita en la revuo Superinteressante de majo 2020
16/06/2020
Kiu kiam inventis ion (01)
Fotografio
La unua fotografiaĵo estis farita de Thomas Wedgood, en Anglio (1802). La bildo tuj malaperis sur la papero...
Radio
La ĉiutagaj elsendoj de radio komenciĝis en 1910 en Usono. En Brazilo la unua radiostacio estis la Rádio Sociedade do Rio de Janeiro inaŭgurita en 1922. La invento de la radio ŝuldiĝas al Guglielmo Marconi, 1901.
TV
La elektronika televido estis patentita de Philo Fransworth en 1930 en Usono. La unuaj TV-elsendoj okazis en Germanio en 1935 sed la unua komerca TV-stacio estis la NBC, 1941. En Brazilo, TV Tupi (1950), en Rio-de-Ĵanjero, estis la unua TV-kanalo.
> Referenco: Guia das Invenções, speciala kajero de la revuo Galileu n-ro 122.
15/06/2020
Kuriozaĵoj pri la angla kaj franca lingvoj
En la frazo “The quick brown fox jumps over the lazy dog” troviĝas ĉiuj literoj de la angla alfabeto.
“Strengths” estas la plej longa vorto en la angla kun unu sola vokalo.
La franca jam estis oficiala lingvo de Anglio - inter la normanda invado (1066) kaj la fino de la 16a jarcento. "Garage", "restaurant" kaj "résumé" estas ekzemploj de vortoj de la angla kiuj devenis el la franca.
Ĉu vi havas iajn problemojn pri la supersignoj de via gepatra lingvo? Kion diri pri la franca, en kiu estas vortoj kiel “hétérogénéité”?...
09/06/2020
Porto Alegre | La fondo de Grêmio kaj Inter
Je la 15a de septembro, 1903, 31 junuloj kunvenis ĉe Praça XV, en Porto Alegre, por fondi futbalklubon kiun ili nomis Grêmio Foot-Ball Porto Alegrense. Je la 4a de aprilo, 1906, ĉe avenuo Redenção, n-ro 141 (nuntempe av. João Pessoa, n-ro 1025), nova klubo estis kreita: Sport Club Internacional. Ĉe Grêmio komence la apogantoj estis precipe germandevenuloj; ĉe Inter, la plejmulto de la kvardek membroj-fondintoj estis junuloj kiuj laboris en la loka komerco.
06/06/2020
Gaŭĉaj diraĵoj | Ditados Gauchescos (3)
Pli timigita ol majskarabo trairanta kokinejon.
Mais medroso que nem cascudo atravessando galinheiro.
Varma kiel fritilo sen tenilo.
Quente que nem frigideira sem cabo.
Pli grashava ol telefonaparato de buĉisto.
Mais gorduroso que telefone de açougueiro.
Senmova kiel hundo en boato.
Imóvel que nem cachorro em canoa.
Malpura kiel kokineja stango.
Sujo que nem pau de galinheiro.
Dika kiel hundo de kuiristino.
Gordo que nem cachorro de cozinheira.
Longa kiel insulto de balbutulo.
Comprido que nem insulto de gago.
> Referenco: Gaŭĉa Vivo, de Ivo Sanguinetti
04/06/2020
Virusoj kaj bakterioj en la konkero de Ameriko
En la raportaĵo "Enigmas das pandemias" ("Enigmoj de la pandemioj), de Rafael Cariello, publikigita en la maja eldono de la brazila revulo Piauí, estas kurioza donitaĵo pri la mortiga agado de virusoj kaj bakterioj alportitaj surŝipe en la karaveloj kiuj irigis al la amerika kontinento maristoj, soldatoj kaj koloniantoj en la 16a jc, en la giganta strebado por la konkero de la tri Amerikoj.
Fakte la dominado kiu sekviĝis estis rapida, laŭ historia vidpunkto, malgraŭ la granda nombra malsameco inter indianoj (ĉirkaŭ 50 milionoj da homoj) kontraŭ eŭropanoj (200 mil enmigrintoj). La konkerantoj kalkulis eĉ neatendite pri la pereiga agado de mikroorganismoj, malpli fatalaj por ili, sed kiuj provokis ĉe la indiĝenoj la morton de 80% de ilia enloĝantaro.
02/06/2020
"Farti", malagrabla vorto por la oreloj de angloj
Ĉar la
vorto "farti" estas tre malagrabla por la anglaj oreloj, tial mi
konsilas, ke anstataŭ ĝi ni uzadu (precipe en Anglujo) la vorton
"stati", kiu troviĝas en la Universala Vortaro kaj povas tute bone
anstataŭi la malagrablan vorton. Ekzemple: "Kiel vi statas" (anstataŭ
"Kiel vi fartas"). En okazo, kiam la senco povas esti ne tute klara,
oni povas ankaŭ uzi la pli precizan vorton "sanstati".
> "The British
Esperantist", 1907, O.V. p. 444
Pri la deveno de la restoracio, plasta sako kaj Superman
La vorto restoracio devenas el la franca verbo restaurer = rebonstatigi. Restoracioj aperis en la dua duono de la 19a jc en
Parizo kaj ankaŭ estis konataj kiel sandomoj. En tiaj publikaj ejoj
malfortigitaj homoj povis manĝi buljonon surbaze de viando por plibonfartiĝi.
Laŭ historiistino Rebecca Spang, en sia libro portugallingve A Invenção do Restaurante (La Invento de la Restoracio), la unua
restoracio laŭ la moderna koncepto aperis samurbe en 1766.
La papersako estis lanĉita en Anglio en 1844. En
1941 du anglaj kemiistoj sintezis la polietilenon kaj sekve al tio aperis la
plastaj sakoj, kiuj populariĝis en la 70aj jaroj.
Bertilo Wennengren: PIV estu unuavice interreta verko
En intervjuo
al la revuo Kontako n-ro 294 (2019:6),
Bertilo Wennengren, aŭtoro de PMEG–Plena Manlibro
de Esperanta Gramatiko – respondis al
demando pri PIV– Plena Ilustrita Vortaro, asertante, ke por li PIV estu unuavice interreta verko, kiu tamen
povu aperi libroforme je bezono. (...) Eble la papera eldono tiam povu esti
malpli ampleksa ol la Interreta, ĉar Interreta vortaro povas enhavi multon,
kiun oni kutime forelektas ĉe papera eldono por ne troŝveligi la libron.
Efektive pri tio mi havas multajn tre konkretajn proponojn, kaj mi jam diskutas
kun SAT [Sennacieca Asocio Tutmonda – eldonanto de PIV] pri la afero.
Assinar:
Postagens (Atom)