27/06/2020

Cortella: nia vivmaniero estas en krizo

Antaŭ nelonge mi legis portugallingve O Melhor do Cortella (186 paĝoj, eldonejo Planeta), arigon de fragmentoj el tekstoj verkitaj de Mario Sergio Cortella, tra 30 jaroj kiel verkisto. Filozofio, politiko, religio, scienco kaj arto estas fokusataj en tiu unua volumo (estos aliaj du). Iu ekzemplo: Nia vivmaniero en la Okcidento estas en krizo kaj kelkaj elstaraj demandoj elmergiĝas: la kompreno pri nia graveco, nia loko en la vivo, kio validas kaj ne validas, kio estas la propra senco de la ekzisto.

Nenhum comentário:

Postar um comentário