29/02/2020
26/02/2020
23/02/2020
21/02/2020
Urboj kiujn mi ŝatus koni...
Barcelono, Berlino, Bolonjo, Budapeŝto, Dresdeno, Freiburg, Londono, Munkeno, Parizo kaj Sankt-Peterburgo (kelkaj ne troviĝas en la listo ĉar mi jam ilin konas).
13/02/2020
Esperantaj sinonimoj (4)
bleki = bestokrii, bestovoĉi
boji = hundobleki
bosko = arbareto
brava = kuraĝa, audaca, sentima
brutala = kruela, barbara, sovaĝa
Referenco: Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA)
25/01/2020
Legeblis iam en la karioka gazetaro... :-)
La nova terapio alportas esperon al ĉiuj kiuj mortas pro kancero ĉiujare. (Jornal do Brasil)
La sep artistoj konsistigas talentan trion. (Extra)
La viktimo estis strangolita per tranĉilegfrapoj.
(O Dia)
Niaj legantoj senkulpigos nin pro tia senkulpigebla eraro. (O Globo)
Tra la koridoro de la psikiatra hospitalo la malsanuloj kuris kvazaŭ ili estus frenezuloj.
(O Dia)
Ŝi eksuferis pro la malsano en la epoko en kiu ŝi estis vivanta. (Jornal do Brasil)
Ŝajnas, ke ŝi estis mortigita de sia murdinto. (Extra)
La akcidento okazis en la malĝojiga kaj fama Rektangulo de la Bermudoj. (Extra)
La tribunalo, post mallongtempa interkonsiliĝo, estis kondamnita al unu monato da malliberigo.
(O Dia)
La maljuna emerito, antaŭ ol premi la kolon de la edzino ĝismorte, sin mortis. (O Dia)
La polico kaj la justico estas la du manoj de la sama brako. (Extra)
La honora prezidanto estas iu 70jarula 81jaraĝulo. (Jornal do Brasil)
Kvar hektaroj da tritiko estis forbruligitaj. Principe temas pri incendio. (Jornal do Brasil)
Postkelktempe la kuranta akvo estis instalita en la tombejo por la ĝojigo de la enloĝantoj. (Jornal do Brasil)
Referenco: Gaja Haveno n-roj 24 k 25 de nov-dec/2005 k 2006:1 respektive
20/01/2020
Mia unua kontakto pri Esperanto
Kiam mi
estis infano, mi havis mian unuan kontakton kun Esperanto pere de ekzemplero
de la portugallingve Curso Prático de Esperanto (Praktika
Kurso de Esperanto) de Ferenc Szilágyl. Okazis, ke mia patro partoprenis en
kelkaj lecionoj de kurso pri la lingvo, li tuj rezignis pri ĝi sed konservis la
lerno-tekstojn sur lia librobretaro, kiu inkludis Método de Esperanto de
Ismael Gomes Braga. Mia scivolemo kiam mi foliumis la verkon de Szilágyl sin
direktis al la kuriozaj ilustraĵoj rilatigitaj al la fikciulo Adamson... Mia
patro poste klarigis al mi pri kio temis tiu "stranga" lingvo...
Kiel diri en Esperanto? (1)
aĉetĉareto = carrinho de compras (supermercado)
aŭskultilo = fone de ouvido
avenflokoj = flocos de aveia
bakformujo = forma de bolo
bakforno = forno (de fogão)
> Referenco:
Hejma Vortaro: https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html
Esperantaj sinonimoj (3)
biblioteko - librejo
bigamio - duedz(in)eco
bildo - ilustraĵo, desegnaĵo
bizara - ekstravaganca, stranga
> Referenco: Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA)
bigamio - duedz(in)eco
bildo - ilustraĵo, desegnaĵo
bizara - ekstravaganca, stranga
> Referenco: Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA)
Assinar:
Postagens (Atom)









