22/07/2020

La premsonĝoj de la pandemio





En la sociaj retejoj kaj en la raportoj de pacientoj, pligrandiĝas la nombro de homoj kiuj parolas pri siaj sonĝoj, diversfoje pri siaj premsonĝoj, kiuj rilatiĝas al la pandemio de la kronviruso. De sonĝoj kun senmaskuloj ridantaj pri vi pro tio, ke vi portas unu kaj kriantaj, ke la viruso estas malvera tiuj en kiuj aperas monstraj figuroj, tragediaj akcidentoj aŭ io rilata al la morto: en la sonĝo iu mendas la servon de Uber kaj aperas funebra aŭto. Esploro en la Universitato de Harvard jam kalkulas kun aro da ok mil raportoj, en kiuj estas rampantaj vermoj, sorĉistinoj kaj akridoj kun ungegoj en la sonĝaj manifestacioj. En Brazilo la plej granda nombro da esploristoj pri la temo kunigas specialistojn de tri grandaj universitatoj: UFRGS, USP kaj UFMG.


Referenco:
VARGAS, Bruna. Sonhos contaminados. Zero Hora, Porto Alegre, 18-19 jun. 2020. Vida, p. 4.

20/07/2020

Gaŭĉa E-Asocio: Realigoj de la estrarperiodo 2018-2020



Foto: 13a Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto


En la pasinta sabato la 18an de julio estis elektita kaj enpostenigita la nova estraro de GEA-Gaŭĉa Esperanto-Asocio al la estrarperiodo 2020-2022, kun la elekto de Eugênio Carlos Gallichio Hansen kiel prezidanto. Finiĝis tiamaniere la mandato de la antaŭa estraro, kiu dum du jaroj respondecis pri la aktivecoj de GEA: César Dorneles Soares (prezidanto), Euĝenio Carlos Gallichio Hansen (Vicprezidanto), Miguel Rocha Bento (1a Sekretario), Marco Aurélio Roncatti (2a Sekretario) kaj Renato Oliveira Pereira (Kasissto). Sube malonga raporto pri la ĉefaj realigoj de GEA tiuperiode:


Diskonigado

11/apr/2019 | Konversacia Rondo pri Esperanto kun la antropologo Monica Heller

19/nov/2019 | Ateliero pri Esperanto en la Libro-Foiro de Porto Alegre, sub la respondeco de César Dorneles Soares kaj Miguel Rocha Bento

Diskonigado de E-o kaj aktivecoj de GEA surinterrete pere de la jenaj retejoj sub la respondeco de la Asocio:





https://www.youtube.com/channel/UCgsXucD3VWEyGCvVgNdzacQ


Eventdiskonigado per propraj paĝoj  en Eventa Servo kaj Duolingo Events.


Kreo de la portugallingva virtuala bulteno GEA Informa.


Ellaboro de afiŝoj por diskonigado de E-kursoj



 


Instruado


Jam de kelkaj jaroj GEA aranĝas E-kursojn ĉe Kulturdomo CEEE-Erico Verissimo, en la urbocentro de Porto Alegre. En la estrarperiodo 2018-2020, okazis la jenaj:

Baza kurso de Esperanto - Sabaton, 15h, 2a semestro, inter 04/aŭg k 17/nov/2018

Baza kurso de Esperanto - Mardon, 19h, inter 02/abr k 26/nov/2019

Meza kurso de Esperanto - Sabaton, 14h poste 14h30, inter 06/apr k 30/nov

Progresa kurso de Esperanto - Sabaton, 16h15, inter 06/apr k 23/nov

Pro la pandemio, baza, meza kaj pliboniga kursoj (tiulaste Studgrupo kaj Konversacio) bedaŭrinde ne povis estis realigitaj en 2020.

E-Kultivado

Biblioteko - La valora biblioteka aro de la Asocio gajnis novan adreson kaj troviĝas nuntempe en nemoveblaĵo pruntedonita de asociano.


05/maj/2019 | Promeno per katamarano al la urbo Guaíba kun partopreno de diversaj homoj.

02/jun/2019 | Ateliero pri sprajpentrado de T-ĉemizoj

10/jun/2019 | Priesperanta ateliero en la Libro-Foiro de Porto Alegre

14/dec/2019 | 13a Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto, ĉe Clube de Cultura (Klubo de Kulturo), en Porto Alegre, sub la temo La ĝojo esti esperantisto.

Pro la pandemio, la evento Bel-Konferecoj 2020, kiu estis okazonta en la gaŭĉa ĉefurbo sub la respondeco de GEA devis esti prokrastita al ankoraŭ nedifinita dato.


> Teksto surbaze de raporto farita de Miguel Rocha Bento kaj prezentita okaze de la virtuala Ĝenerala Asambleo de GEA je 18/jul/2020.

Nelson Pacheco | Kanto Alegretana

18/07/2020

Aŭtopromeno tra urbostratoj de la mondo aŭdante lokajn radiostaciojn


Danke al la la retejo Drive and Listen eblas al vi simuli agrablajn promenojn pere de aŭtomobilo tra stratoj de diversaj urboj en la mondo kiel Berlino, Budapeŝto, Seulo, San-Peterburgo kaj Tokio, en kiu vi samtempe aŭdas lokajn radiostaciojn. Vi povas ankaŭ duobligi la rapidecon de la veturilo.

16/07/2020

Bestnomoj en la prahindeŭropa lingvo kaj Esperanto


La prahindeŭropa lingvo estas lingvo kiu supozeble estis parolata de nomada enloĝantaro en 3000 a.K en la Centra Azio kaj de kiu devenis la familio de la eŭropa branĉo de lingvoj. Jen sube kelkaj bestnomoj respektive en tiu lingvo kaj en Esperanto:

katta - kato

porkos - porko

kapros - kapro

tauros - bovo

kóllumbhos - kolumbo

kikonja - cikonio

korwos - korvo

sérpernos - serpento

mus - muso


Rimarko: pro teknikaj kialoj oni ne reproduktis ekzate ĉiujn supersignojn kutime uzatajn por skribi la nomojn de la bestoj en la protohindeŭropa.

Referenco:

12/07/2020

Numeroj 1-10 en la prahindeŭropa lingvo kaj Esperanto


La prahindeŭropa lingvo estas lingvo kiu supozeble estis parolata de nomada enloĝantaro en 3000 a.K en la Centra Azio kaj de kiu devenis la familio de la eŭropa branĉo de lingvoj. Ni vidu kiel ekemplo la nomojn de la numeroj inter 1 kaj 10 en tiu lingvo kaj Esperanto:

óynom = unu
dwóh = du
tríms = tri
kwetwós = kvar
pénkwe = kvin
swéks = ses
septm = sep
hoktow = ok
knéwn = naŭ
dékm= dek

Rimarko: pro teknikaj kialoj oni ne reproduktis ekzate ĉiujn supersignojn kutime uzatajn por skribi la nomojn de la numeroj.

Pri la sama temo en komparo kun la franca lingvo vidu: 

11/07/2020

Esperantaj Sinonimoj (6)


subite - abrupte - neatendite

subvencio - monhelpo

sugesti - proponi

supozi - konjekti

surfaco - supraĵo

surprizi - mirigi

> Referenco:
Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA)

10/07/2020

La Nigra Pesto (14a jc) instigis profundajn modifojn


La Bubona Pesto, ankaŭ konata kiel Nigra Pesto, kiu disvastiĝis tra Eŭrazio inter 1347 kaj 1351, provokis la morton inter 30% kaj 60% de la eŭropanoj kaj preskaŭ duonon de la ĉina loĝantaro ekzemple. Sed fine estas interese atentigi al la fakto, ke ĝi respondecis en diversaj gradoj pri profundaj ŝanĝoj en societo de la epoko.

La rimarkinda reduktado de la enloĝantaro en la feŭdoj determinis la finon de la eŭropa Feŭdismo kaj la manlaborado fariĝis tre valorigita aktiveco. Nepre necesis daŭrigi la plantadon, necesis alporti homojn el aliaj lokoj: liberaj homoj, sen servuteca kondiĉo, kiel tiuj kiuj naskiĝis en urboj aŭ translokiĝis el forlasitaj feŭdoj, klarigas la artikolo E se... a peste negra não tivesse acontecido? (Kaj se la Nigra Pesto ne estis okazinta), de Fábio Marton, en la brazila revuo Superinteressante de maj/2020, sur kiu mi baziĝis por verki tiun ĉi afiĉon.

Terareoj dediĉitaj al la agrokulturo transformiĝis en paŝtejoj por la brutaro. Tio malmultekostigis la viandon kiel homan nutraĵon kaj sekve faciligis la konsumon al pli granda enloĝantara kontingento. Alivorte: manĝi viandon ne plu estis privilegio de la riĉuloj.

Pro la malpligrandigo de la nombro da manlaboristoj, estis stimulo rilata al al plibonigo de la maŝinoj, en la kampo de la minekspluatado, metalurgio, teksado, segado kaj konstruado.

La mortigado kaŭzita de la pandemio rapidigis la malplifortigon de la potenco de la Eklezio, iamaniere instigante la ekapero de la Protestanta Reformo. Oni spekulacias, ke la rezultanta familiareco kun la morto faris, ke la pensuloj pli pensis pri siaj vivoj sur la Tero, anstataŭ pri la spiritualeco kaj postmorta vivo. (Vikipedio PT). Sekve al tio malfermiĝis vojoj por la ekakpero  de la Renecanso kaj valorigo de la scienca penso ne plu ligita al religiaj konceptoj.

En ĉi tiu momento de nova pandemio, imageblas, ke ĝi povos influi almenaŭ certagrade en plensignifaj ŝanĝoj eĉ pozitivaj por la homaro, malgraŭ ĉio.


Referencoj:
MARTON, Fábio, E se... a Peste Negra não tivesse acontecido?. Superinteressante n-ro 415, p. 84-85, maj/2020.
https://pt.wikipedia.org/wiki/Peste_Negra