14/05/2021

NAZIISMO | La rasa apartigismo estis inspirita de la usona leĝaro

 




En la brazila revuo Piauí de aprilo, 6paĝa reporteraĵo havanta kiel titolo Os nazistas e a aceleração das castas [La naziistoj kaj la akcelado de la kastoj], Isabel Wilkerson montras kiel la usona leĝaro inspiris la Trian Regnon (1933-1945). En la 5a de junio, 1934, nazia komiteo kunvenis por debati la juran bazon de la nova reĝimo starigita en Germanio kaj en la tagordo troviĝis diskuto pri kiel aliaj landoj protektis sian rasan purecon. Tiusence la leĝoj pri usona rasa apartigado, ekzistantaj en la epoko, ĝuis specialan atenton precipe tiuj pri enmigrado kaj interrasaj geedziĝoj.

Okaze de la 1a Granda Milito, asertas la reporteraĵo, Germana Societo pri Rasa Higieno laŭdis la "dediĉon de la usonanoj al la aranĝo de esploroj en la kampo de la rasa higieno kaj transloko de la teoria kono al la praktiko". La eŭgenika movado en Usono estis laŭmoda kaj famuloj kiel la inventisto Alexander Graham Bell kaj la magnato en la aŭtomobila industrio Henry Ford estis inter ĝiaj ĉefaj sekvantoj.

Hitler estis admiranto de Usono kaj laŭdis la genocidon de la usonaj indianoj samkiel la kreon de rezervejoj por tiuj kiuj postvivis, Ironie malgraŭ la laŭdoj al la leĝoj de rasa apartigo en Usono, la naziistoj konsideris troigaj la rigorojn rilataj al la klasifikado de la homoj en la demando esti aŭ ne esti nigrhaŭtulo, laŭ James Q. Whitman, citita en la teksto, historiisto pri juro en la Universitato Yale.


Paulo Sérgio Viana | Metonimio

13/05/2021

Maksimuma nombro da skribsignoj en Facebook, WhatsApp k.a./ Pli multekostaj TV-serioj kaj aliaj kuriozaĵoj

 




Maksimuma nombro da skribsignoj po unu afiŝo | Instagram: 2.200, WhatsApp: 65.536, Facebook: 63.206, Telegram: 4.096.


La plej multekostaj TV-serioj1º - Game of Thrones: US$ 15 milionoj, 2º The Crown: US$ 13 milionoj, 3º - ER: US$ 12,5 milionoj.


Oni kalkulas, ke jam ekzistis 108 miliardoj da homoj en la planedo.


En la sensencaj konkursoj por vidi kiu manĝas plie kaj pli rapide, usonano Joey Chestnut havas la rekordon pri manĝado de kolbasobulkoj: 75 en 10 minutoj.


La esprimo propeka kapro en sia deveno rilatiĝas kun la Malnova Testamento: okaze de la juda festo pri Yom Kipur (Tago de la Pardono), du kaproj estis elektitaj. Unu estis oferbuĉata kaj alia elpelita al la dezerto kiel ofero. De tio la esprimo, kiu signifas "kapro prenanta sur sin la pekon de aliaj" (PIV).


8,7 milionoj da specioj ekzistantaj en la mondo ankoraŭ ne estis klasifikitaj, tio estas, 80% el la tuto.


Fonto | Brazila revuo Superinteressante

Plie en |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/02/kiomo-da-infandemandoj-cina-ideogramo.html


12/05/2021

La granda prestiĝo de la rusa literaturo en Brazilo

 



Antaŭkelktage mi pensis (re)legi ion de la grandaj rusaj verkistoj kiel ekzemplo Dostojevskij aŭ Ĉeĥov kaj tuj poste mi legis recenzon de Éder da Silveira, brazila historiisto, pri la ĵus lanĉita libro Como ler os russos [Kiel legi la rusojn], de Irineu Franco Perpétuo (Eld. Todavia). La verko altiras nian atenton pri la fakto, ke ekde la 19a jc la rusa literaturo ĉiam ĝuis konsiderindan prestiĝon inter la brazilanoj, kio povas esti ekzemplata de difinitaj faktoj.

La grandaj naciaj eldonejoj kavas en siaj katalogoj literaturajn verkojn el rusa deveno. Du tradukoj rekte el la rusa jam estis faritaj de Anna Kariênina (1887), de Lev Tolstoj, konsiderata de multaj homoj la plej bona romano el ĉiuj tempoj, rimarkas Silveira. Eldonejo José Olympio publikigis meze de la pasinta jarcento ĉiuj verkojn de Dostojevskij, kiu estis la unua eksterlanda verkisto favorita de tia distingo. Nuntempe la kolekto Leste [Oriento], de Eldonejno 34 kalkulas je sia katalogo pri tradukaĵoj de rusaj verkistoj eĉ tiuj neeldonitaj antaŭe en Brazilo. Eldonejo Kalinka ekskluzive publikigas librojn el rusaj literaturistoj.

La aŭtoro de Como ler os russos, krom tio, ke li prezentas historian panoramon pri la deveno de la rusa lingvo kaj ties literaturo, kiel atendite, reliefigas la literaturan produktadon disvolviĝintan en la 19a kaj 20a jarcentoj, en kiuj la nomoj de Puŝkin, Gogol, Tolstoj, Dostojevskij, Ĉeĥov, Herzen kaj Turgenev elstariĝas. Rimarkindas la fakto, ke kvankam la rusa literaturo de la 20a jc malfeliĉe frontis severan cenzuron, samkiel aliaj artoj, precipe pro la stalinismo, aliflanke ĝi ĝuis la bonfaron de la nediskutebla progreso en la proceso pri alfabetigado de la popolo kaj estigado de multnombraj legantoj.


James G. Speth | La ĉefaj mediaj problemoj ne troviĝas en la Naturo

 



Mi kutimis pensi,

ke la plej gravaj kutimaj problemoj

estas la perdo de biodiverseco,

la ekosistema kolapso

kaj la klimata ŝanĝo.

Mi pensis, ke tridek jaroj da bona scienco

povus pritrakti pri ĉi tiuj problemoj.

Mi malpravis.

La ĉefaj mediaj problemoj estas egoismo, 

avideco kaj apatio kaj por trakti ĉi tiujn

ni bezonas kulturan kaj spiritan transformon.

Kaj ni, sciencistoj, ne scias kiel fari tion.


James G. Speth, usona advokato kaj naturmedia defendanto

11/05/2021

El la penso de Franz Kafka

 




Libro devas esti la hakilo kiu rompos la glaciigitajn marojn ene de nia animo.


Mi havas la veran sensacion de mi mem nur kiam mi estas neelteneble malfeliĉa.


Ekde kiam mi amas vin, mi amas la tutan mondon. (En letero al Milena Jesenká)


La posedo ne ekzistas, ekzistas nur la estulo: tiu estulo kiu enspiras ĝis la lasta elspiro, ĝis la asfikcio.


La junaĝo estas feliĉa ĉar ĝi havas la kapablon vidi belecon. Iu ajn kiu havas la kapablon vidi belecon tiu ne maljuniĝas.


La solidareco estas la sento kiu plej bone esprimas la respekton al la homa digneco.


Pri la aŭtoro |

https://eo.wikipedia.org/wiki/Franz_Kafka


Foto: 

Por Atelier Jacobi: Sigismund Jacobi (1860–1935) - http://www.bodleian.ox.ac.uk/news/2008_july_02, Domínio público, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=4300462

09/05/2021

Mallongigoj en Esperanto (2)

 



ĉ. = ĉirkaŭ

E. = Esperanto

i.a. = interalie, inter aliaj

jc = jarcento

Kp = komparu

pr. = prononcu


Fonto | Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

Plie | https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/04/mallongigoj-en-esperanto-1.html


Kiel diri (14) | Portugala/Esperanto

 



alto-falante = laŭtparolilo

lavar a louça = lavi/purigi la manĝilaron

lentilha = lento

máquina de lavar roupa = lavmaŝino

pia = lavujo, lavabo

sapão em pó = lavpulvoro


Fonto | 

 https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#KK

Plie | 

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/04/kiel-diri-13-portugalaesperanto.html

05/05/2021

La romanoj (09) | Cindroj sur Pompejo / Virseksaj kaj inseksaj urinujoj/ Skribaĵo sur tombo

 




"Ĉio ĉirkaŭ Vezuvio estis subterigita de malĝojaj flamoj kaj cindroj; nek eĉ la dioj dezirus havi tiel grandan povon. (Marcialo, Epigramoj)


La matella estis urinujo propra por viroj kaj la scaphium, por virinoj. La ĝentlemanoj kalkulis je kuvoj surstrate por urini. La akumulita urino estis poste vendata por la vestlavistoj kiel purigilon. Romo inventis la reutiligadon...
 

"Ĉi tie tombkuŝas Leburna, administranto de teatra trupo, kiu vivis plimalpli dum cent jaroj. Mi mortis kelkfoje [verŝajna aludo al la roloj kiujn li ludis en la teatro] sed neniam tiamaniere. Mi deziras bonan sanon al ĉiuj kiuj estas en la supra mondo."



Fonto | O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo, de J.C. McKeown

Foto: Pompejo, de C.D.

03/05/2021

Esperantaj Sinonimoj (16) | Por ĉampano, ĉarma, ĉefo, ĉesi, ĉiĉerono kaj ĉuro

 



ĉampano - ŝaŭmvino

ĉarma - alloga 

ĉefo - estro - gvidanto - superulo

ĉesi - finiĝi

ĉiĉerono - turistgvidanto

ĉuro (tabua) - spermo


Fonto | Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo

Plie en|

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/04/esperantaj-sinonimoj-15.html


01/05/2021

Unikaj vortoj de kelkaj lingvoj!

 



Olfrygt - el la dana: timo manki bieron


Catra patra - el la turka: fuŝe paroli lingvon


Bakkushan - el la japana: bela virino dorse vidata


Kummerspeck - el la germana: pezo kiun oni akiras kiam ekmanĝadas pro deprimo


Yugen - el la japana: konscienco pri la Universo kiu vekas tro profundajn  kaj misterajn sentojn por esti esprimeblaj per vortoj


Mokita - el la kiwana Papuo-Nov-Gvineo): la vero pri kiuj ĉiuj scias sed pri kiu neniu volas paroli


Koro - el la japana: timo, ke la peniso estas mallongiĝanta enen de la korpo


Fonto | Tingo: o irresistível almanaque das palavras que a gente não tem, de Adam Jacot Boinod