31/05/2019
28/05/2019
La tago en kiu Roberto Carlos malaperis
En la 60aj jaroj Notícias Populares (Popularaj Novaĵoj) estis
san-paŭla taggazeto fama pro sia skandalema redaktlinio, kun tre frapokulaj
ĉeftitoloj. Unu el ili, kiu famiĝis en la epoko, rilatiĝis al la kantisto
Roberto Carlos, kiu feriis en Novjorko. Lia entreprenisto ne sukcesis trovi lin
ie ajn iutage. La ĵurnalo en la sekvanta tago prezentis unuapaĝe la jenan
ĉeftitolon: Desapareceu Roberto Carlos
(Malaperis Roberto Carlos).
25/05/2019
Futbalfanoj ne plu estas tiel fidelaj...
Se dependus de mia patro, mi estus Grêmio-ano
ĝis hodiaŭ kaj mia frato, Internacional-ano... Sed kiam mi atingis la
adoleskantaĝon mi mem elektis mian futbalklubon por apogi: Sport Club
Internacional (1906). Nuntempe krom Internacional, en mia koro de fano ankaŭ
troviĝas spaco por Liverpool Foot-ball Club (1892) kaj Società Sportiva Calcio
Napoli (1926).
Ho jes! Mi sekvas modernan tendencon en kiu futbalaj fanoj ie
ajn ne restas tiel fidelaj kiel en la pasinteco, laŭ artikolo de la ĵurnalisto Nirlando
Beirão en CartaCapital de 16/jan - "Réquiem
para o torcedor fiel".
Laŭ li tio
ŝuldiĝas al la tutmondiĝo de la sporto danke al iu ega eksponado sur la TV de
aliaj futbalkonkuroj en la mondo, precipe en Eŭropo, se ne paroli aliflanke pri
la malalta kvalito de la praktikado de futbalo nuntempe en Brazilo, kun multe
da faŭloj kaj malmulte da steluloj, kiuj brilas eksterlande. Nirlando mencias
la penson de Alan Tapp, profesoro pri merkatumo de British Business School: la amo al la teamo eble ne ŝanĝiĝis sed la
intenseco jes.
La Hispana Gripo (1918) ekaperis en Kansas, Usono...
La t.n. nomata Hispana Gripo (1918-19), kiu laŭ de fidindaj statistikoj mortigis inter 20 kaj 40
milionoj da homoj en la tuta mondo, ekaperis en Kansas, Usono. Ĉar Hispanio
restis neŭtrala dum la 1a Monda Milito, okazanta samepoke, kaj ties gazetaro
estis pli libera, ekaperis tie la unuaj informoj pri la pandemio, kiuj jam
estis kaŭzantaj multajn mortojn en aliaj eŭropaj landoj. Pro tio la nomumo...
La plej multekosta advokato en la urbo
Homo sin
direktas al la plej multekosta advokato en la urbo.
- Mi scias,
ke vi estas multekosta advokato, sed ĉu mi povas fari al vi du demandojn
kontraŭ 1000 realoj?
La advokato
respondas:
-
Kompreneble! Kiu estas la dua?
Sylla Chaves (1929-2009), granda brazila Esperantisto
La 30an de majo, 2009, forpasis en Rio-de-Ĵanejro Prof.
Sylla Chaves, 79jara, unu el la plej eminentaj figuroj de la E-Movado ne nur
brazila sed internacia. Naskiĝinte en Sant’Ana do Livramento, RS, de longa
tempo li vivis en Rio.
Li diplomiĝis pri Juro (UFRJ) kaj fariĝis magistro pri
Komunikado (Universitato de Stanford, Usono), Politika Scienco (Universitato de
Parizo) kaj Kibernetika Pedagogio (Universitato de Paderborn, Germanio).
Profesie li estis profesoro pri Socia Komunikado kaj interrilatigitaj
lernoobjektoj ĉe la Lernejo pri Publika Administrado de la Fondaĵo Getúlio
Vargas. Li laboris ĉe la sekretariatoj de UN kaj Unesko kaj ankaŭ estis
ĵurnalisto kaj poeto.
Kiel
esperantisto, li estis aŭtoro de multaj didaktikaj verkoj pri E-o, eksa prezidanto
de BEL-Brazila Esperanto Ligo (1978-1982), membro de la Akademio de Esperanto
kaj de la Internacia Scienca Akademio (San-Marino).
Fonto:
https://pt.wikipedia.org/wiki/
Sylla_Chaves
13/05/2019
Fernando Pessoa pri la Faŝismo
“La ĉefa verko de la faŝismo estas la
plibonigo kaj organizado de la fervoja sistemo. La trajnoj nun bone iras kaj
alvenas ĉiam akurate. Por ekzemplo, vi vivas en Milano; via patro vivas en
Romo. La faŝistoj mortigas vian patron, sed vi havas la certecon, ke enirinte en
la trajnon, vi alvenos ĝustatempe por la enterigo.” (Fernando Pessoa)
12/05/2019
Septembro 1906: fondo de Esperanta Societo Sud-Riogranda
"En Rio Grande do Sul fondiĝis antaŭ ne longe Esperanta Societo Sud-Rio-Granda, en kies estraro estas la eminentaj esperantistoj C. Kraemer kaj R. Geyer. En tiu Stato grandegaj estas la progresoj de Esperanto, ĉar en 1894 Sro. Arno Philipp, direktoro de Deutsche Zeitung skribis favoran artikolon, antaŭdirinte sukceson de Esperanto. Ankaŭ Sro. Vladimir Lorenz sendis, en 1896 broŝuron propagandan al librejo kiu, tiutempe, ĝin ne akceptis. Pri Sro. Vladimir Lorenz estas kuriozaĵo : li lernis la lingvon ĥinan per Esperanto, korespondante kun ĥino, kiu loĝas en Alaska. Sro. Christiano Kraemer, unu el la plej malnovaj kaj plej entuziasmaj esperantistoj de Rio Grande iris la tieajn librejojn, mendi lernolibrojn de Esperanto kaj specialajn presliterojn por tiu lingvo, kaj nun estas tri librejoj kun supersignitaj literoj. Laŭ notico de tie, oni vendis pli ol 1.000 librojn de lernado ĉi-tiun lastan jaron. Sro. Frederico Geyer, granda prolaboremulo, faras en Rio Grande specialan kurson por laboristoj kiuj, la plimulto, preskaŭ ne scias portugallingvon kaj pli bone konas internacian idiomon; Sro. Geyer diras, ke li nur devas korekti portugalaĵon de 1'tradukoj! Kaj ankoraŭ ekzistas personoj kiu diras ke Esperanto nur taŭgas por saĝuloj ! Preter tio Sro. Krsemer donas konstantan kunlaboradon kiu tre plaĉas, en Correio do Povo de Porto-Alegre kaj ankaŭ li donas bonegajn lecionojn de internacia idiomo. Unu el la plej entuziasmaj esperantistoj de Rio Grande estas Sro. Samorim Gustavo de Andrade, kiu estis granda volapükisto."
"Esperanta Societo Sud-Rio-Grande (E. S. S.) Fondita la 2a 11 de Septembro 1906a en Porto Alegre. Honoraj prezidantoj: Dro Ludoviko Lázaro Zamenhof kaj Sro L. de Beaufront; prezidanto efektiva : Cristiano Kraemer; vic-prezidanto: Dro Joaquim A. Ribeiro; 2a sekretario: Reynaldo Fred. Geyer ; 2a secretario ; Hellmuth Pohlmann : kasisto : Illidio Augusto ; helpantakasisto : Leŭtenanto Mario Cruz; bibliotekisto : Alberto Goetze ; direktoroj: Emilio Altmeyer Champignelle, Dro João Plinio de Castro Menezes, Dro José Rafael Alves de Azambuja, Stefan Michalski, Ulisses Cabral kaj Dro Manoel da Conceição Montójos. La tagon de 1'fonda kunveno de tiu ĉi societo estis organizita ekspozicieto de esperantaĵoj, kiujn tre favore impresis la ĉeestantoj, inter ili ankaŭ la gazetistoj, kiuj donis bonajn priskribojn, precipe Correio do Povo, Deutsche Zeitung kaj Rio Grandenser Vaterland. Monoferado por telegramoj atingis 108$ooo, kaj Brazila Klubo Esperanto estis sciigata telegrafe pri la fondo de nia societo. Responde ni ricevis la jenan telegramon : «Agradecemos communicação; calorosamente abraçamos caros samideanoj. Vivu Zamenhof ! Vivu nia lingvo ! (...)"
> El "Kroniko", en "Brazila Revuo Esperantista" n-ro 1 - apr/1907
> El "Kroniko", en "Brazila Revuo Esperantista" n-ro 1 - apr/1907
La kruela morto de Hipatia
Aleksandrio,
marto 415 p.K. Grupo da kristanoj baris la vojon de la kaleŝo de bela
virino. Laŭ la Historio, ŝi estis
retirita de la veturilo, trenita ĝis preĝejo kaj senvestigita. Oni ne scias ĉu
ŝi estis bategita ĝismorte aŭ senhaŭtigita ankoraŭ vivanta. Post ŝi estis
distranĉe mortigita kaj bruligita.
Ŝia nomo? Hipatia, helena filozofino kaj instruistino - konsiderata la
unua matematikistino en la mondo. Ŝi estis filino de Teono el Aleksandrio,
greka matematikisto kaj astronomo, la lasta direktoro de la t.n. dua Biblioteko
de Aleksandrio. Li respondecis pri ŝia edukado pri matematiko, filozofio kaj
astronomio.
Komence de la 5a jarcento de nia erao, Aleksandrio, fondita de
Aleksandro la Granda en 531 a.K., estis centro de kulturo kaj lernado en la
Romia Imperio kaj vivis la epokon de transirado inter na pagana kaj kristana
mondoj. Hipatia tuj distingiĝis kiel virino de granda klereco, superinte la matematikajn konojn de la propra patro.
Oni atribuas al ŝi la inventon de la astrolabo kaj de la hidrometro.
Sed bedaŭrinde
ŝi devis fronti la konfliktojn de ideoj inter paganoj, kristanoj kaj judoj kaj
kompreneble ŝia ineco estis kialo de antaŭjuĝoj, precipe ĉe la kampo de
instruado.
Malgraŭ la fakto, ke ŝi estis tre estimata de la kristana komunumo en la urbo, ŝi gajnis severan kaj netolereman kontraŭulon: Cirilon, la episkopon de la eklezio de Aleksandrio.
Feliĉe Hipatia estis protektata de Orestes, la guberniestro de Aleksandrio, kiu estis aliflanke tre tolerema kristano. Historiistoj kredas, ke li kultivis amikecon kun ŝi ĝuste por plifortigi siajn interrilatojn kun la nekristana komunumo.
Tiaj
pozitivaj interrilatoj inter la du tute ne plaĉis al multaj kristanoj ĉar ili
timis, ke tio malfavoris al pli bona komprenemo inter Orestes kaj Cirilo. Oni
kredas, ke la disputoj inter la guberniestro kaj la episkopo estis la fono por
la kruela destino de Hipatio. Kristanaj partianoj de Cirilo respondecis pri ŝia
mortigo. El tio rezultis inkluzive la decido de Orestes post nelonge rezigni
pri lia posteno kaj forlasi la urbon.
Fontoj:
O mistério
da morte de Hipátia, a primeira matemática da História –
https://www.bbc.com/portuguese/geral
46501897?fbclid=IwAR1FeJO4d1hBRdsJu1anJbDIXECtUrQCtIJy0XhtW4X3tlfjwXiuH-yUpmA
https://eo.wikipedia.org/wiki/
Hipatia
https://pt.wikipedia.org/wiki/Orestes_
(prefeito_do_Egito)
06/05/2019
Notre-Dame kaj Sirio
Iu diris: se Notre-Dame meritas unu minuton da silento, do Sirio meritas, ke la mondo silentiĝu por ĉiam.
Assinar:
Postagens (Atom)