03/10/2021

1º Encontro Sul-americano de Professores de Esperanto/ Rafael Milhomem: CD "La Espero sambas"

KAPOJ PENSAS (10) | Kaj Dio kreis la francojn/ Psikologiaj kialoj de la neismo kaj tiel plu

 





La neismo

Tiu universala fenomeno [neismo] kiu Thomas Ogden nomas ĝin "antipenso", la alkroĉiĝo al fantaziaj vizioj de la realeco, la blindeco antaŭ la faktoj, la iluzio al tio, ke "estas tiel, ĉar tiamaniere mi deziras", akiras terurajn proporciojn, la hordoj emas senti sin tiel protektitaj kiel ĉiopovaj, gvidataj de gvidanto same idealigita, supozeble la sola kapabla ulo fronti la arkimalamikon, kaj instigitaj de la propra aspiranto por esti mentoro, aŭ reĝo, aŭ Dio.

Idete Zimerman Bizzi, brazila kuracistino, psikiatrino kaj psikanalizistino


Kiel estus la historio de Ameriko verkita de la indianoj? José Saramago, portugala verkisto


Bosanovo

La bosanovo (*) estis fenomeno de la suda regiono de Rio-de-ĵanejro, kio ne malpligrandigas ĝiajn meritojn, sed relativigas ĝian aspiron al la statuso de muziko-simbolo de iu tiel vasta, senharmonia kaj brutala lando.

Michel Laub, brazila verkisto kaj ĵurnalisto


Esti nigrulo en la baleto

Estis malfacila afero homoj vidi min kiel nigran klasikan baletistinon. Oni ankoraŭ frontas la demandon pri kultura rasismo en Brazilo, kiu estas tre granda, kaj kiam nigruloj estas vidataj en tiu danco, tiam tio fariĝas pli malbona afero. La nigra korpo estas diversa, la brazila virino havas supermezuran korpon, ni havas kurbojn, tute malsimile al la eŭropa korpo. En Eŭropo ekaperis la danco, sed tio neniel malebligas ĝin.
  
Ingrid Silva, brazilanino, unua baletistino de Dance Theatre of Harlem, en Nov-Jorko


Kaj Dio kreis la francojn

Dio kreis la Ĉielon kaj la Teron kaj la Tagon kaj la Nokton kaj donis nomojn al la plantoj, al la bestoj kaj al la aferoj. Sed ankaŭ estis bezonate doni nomojn al la sentoj kaj al la emocioj, al la perpleksecoj kaj al la nekutimaj situacioj. Sentante sin ne prepariĝinta por la tasko, Dio kreis la francojn.

Luis Fernando Verissimo, brazila verkisto


(*) Mondkonata brazila muzikdanco aperinta en la 50aj jaroj en kiu la sambo ricevis influojn el la ĵazo


Plie |


Dume en 1891...

 



Diferencoj inter "agnoski"/"rekoni"

"Separatistaj" lingvoj...

 





En brazila revuo, reporteraĵo pri la "separatistaj" lingvoj. Tra la mondo troviĝas sama lingvo kun malsimilaj dependante de la lando en kiu ĝi estas parolata; malsimilaj lingvoj klasigitaj kiel unu sola; du ol pliaj lingvoj parolataj en la sama lando.

La klasika araba ne plu estas uzata en la ĉiutageco. Samkiel la latina, kiu devenigis novajn lingvojn. Malgraŭ tio, islamaj konstitucioj nur agnoskas la valoron de la origina lingvo, parolata en la epoko de Mahometo antaŭ pluraj jarcentoj: la lingvo de la Korano. Tio memorigas min pri la tempo en kiu la latina estis uzata en la katolikaj mesoj. Iom bizara afero almenaŭ por mi estas tio, ke la infanoj en la lernejoj estas devigataj skribi pri la antikva maniero.


Hindio kaj Pakistano parolas la saman lingvon, sed ĉe la pakistanoj ĝi estas nomata urduo kaj ĉe la hindoj, hindia. Ambaŭ utiligas la saman alfabeton de la antikva sanskrito.


Verdakaba Respubliko, eksa portugala kolonio en Afriko, havas kiel oficiala lingvon la portugalan. Sed ĉiu insulo de la insularo, entute naŭ, parolas distingan version de la verdakaba kreolo, en kiu la lingvo de Camões (*) estas infuata de la indiĝena lingvo de la insulo.


En Srilanko la budhisma enloĝantaro parolas la sinhalan. Aliflanke hinduoj kaj kristanoj parolas la tamilan. En 2009 milito inter budhanoj kaj la aliaj rezultigis la morton de 100 mil homoj.


Orienta Timoro, eksa portugala kolonio en Azio, fariĝis sendependa en 1975. Post unu jaro, ĝi estis invadita de Indonezio, kiu malpermesis la uzadon de la portugala. En 2002, la lando sukcesis liberiĝi el la jugo de la invadinto. Oni trovis revigligi la utiligon de la portugala, parolata nuntempe ĉefe de la plej junaj. La novaj generacioj preferas komunikiĝi per la angla.

Fonto |
Línguas separatistas [Separatistaj lingvoj], reporteraĵo de Carolina Fioratti publikigita en la brazila revuo Superinteressante de aŭg./2021.

Plie |
Nheengatu, speco de Esperanto en la kolonia erao de Brazilo


ELLERNU ESPERANTON! (3) | Pri speciala uzo de "unu"/ Sinonimoj de verboj/ Kiel diri (PT-Esperanto)

 






Gramatikaĵo

Krom la fakto, ke unu estas numeralo, ĝi ankaŭ estas uzata kiel duondifina artikolo:

Unu najbaro mia estis maristo.
Unu tagon mi iris al la zoo.

Ĝi mencias iun kiu estas konata de la parolando, sed ne de la aŭskultanto. Ĝia utiligo ne estas deviga:

Najbaro mia estis maristo.
Iun tagon...

Loĝas ĉi tie unu el viaj amikoj: la parolanto scias, kiu el la amikoj loĝas.

Loĝas ĉi tie iu el viaj amikoj: la laboranto verŝajne ne scias pri kiu amiko temas.



Sinonimoj/ Verboj

kovri - surmeti, envolvi

riveli - aperigi, malkovri, malsekretigi

surprizi - mirigi, ŝoki




Kiel diri - Portugala/Esperanto

Curativo = pretpansaĵo

Fazer a cama = prepari/pretigi liton

Panela de pressão = prempoto

Pulôver = pulovero

Purê = pureo

Fontoj |


Detala Gramatiko de Esperanto, de Bertilo Wennergren (Lernu!)

Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA)


Plie |

Ĉenoj/ Correntes

 




Mais |


Kial ne okazis pintkunveno pri la pandemio?

 






Kial en iu monda krizostato, ne estis internacia pintkunveno por pripensi pri kiel fronti la pandemion en monda skalo? 

Kial oni ne programis rimedojn en la fabrikado kaj distribuado de vakcinoj ekde la momento en kiu la testoj montris iliajn efikecojn? 

Kial ne estis starigitaj mondaj normoj por vakcinado? 

Kial oni ne estigis komunan protokolon pri izoliĝo, pri la uzo de masketoj, kiel subteni aerumitajn mediojn - kaj tian protokolon tradukita al diversaj lingvoj [eĉ en Esperanto...] kaj adaptita por diversaj realecoj, laŭ iu sola principo? 

Cristina Bonorino, brazila imunologiistino, esploristino kaj profesorino, en sia artikolo Perguntas e respostas [Demandoj kaj respondoj], publikigita en la taggazeto Zero Hora de 11-12/sep/21


Plie |