07/11/2020
Maria Firmina dos Reis, la unua romanistino en Brazilo
05/11/2020
Propraj nomoj sen -n de akuzativo
Oni uzas -n de akuzativo en plene esperantigitaj propraj nomoj:
Mi ŝatis legi La Etan Princon.
Li ekkonis Parizon en la lasta vojaĝo.
Neesperantigitaj propraj nomoj povas esti skribitaj sen o-finaĵo:
Mi tre admiras Shakespeare.
Li renkontis Vigdís Finnbogadóttir.
Sed:
Li renkontis Vigdíson Finnbogadóttir - kun aldono de o-finaĵo+ -n.
Aŭ:
Li renkontis Vigdís-on Fiinbogadóttir - kun aldono de o-finaĵo apartigita per "-" + -n.
Referenco:
WENNERGREN, Bertilo. Detala Gramatiko de Esperanto. S/l: E@I, 2012.
01/11/2020
31/10/2020
FUTBALO | La lastaj tagoj de Messi en la Futbalklubo Barcelono
La erao de Messi kiel ludisto de la futbalklubo Barcelono tre verŝajne alvenantas al la fino. Lia kontrakto kun la kataluna klubo finiĝos je 30/jun/2021 kaj li jam esprimis publike sian deziron ne plu porti la tradician ĉemizon kun bluaj kaj ruĝaj strioj de la teamo.
En aŭgusto ĉijare li petis por foriri surbaze de persona kaj misa interpreto de sia kontrakto. Li kredis, ke li povus serĉi alian klubon ĉe la fino de la futbalsezono, sed tio tute ne efektiviĝis. La asertis, ke ĝi havas juran apogon por nei la peton. El nuligo de kontrakto rezultus je monpuno de 700 milionoj da eŭroj kaj pro tio Messi rezignis pri la ideo, inkluzive pro la fakto, ke jura proceso povus daŭri dum multaj monatoj.
La fakto estas tio, ke la ludisto, kiu alvenis al Barça ['barsa] kiam li estis 12jara, veninta el la argentina Newell's Old Boys, restas malkontenta pri la klubo kiu faris lin internacie konata. La klubo frontas krizon pri mastrumado kaj grandaj ekzemploj estas la elspezado de milionoj da euroj por kontraktoj de novaj ludistoj kiuj bedaŭrinde tute fiaskis kiel ludistoj de Barcelono samkiel la perdoj de Puyol, Xavi, Alves, Iniesta kaj antaŭnelonge tiu de Luis Suárez.
En 2021 eble ni vidos Lionel Messi ludanta en Manchester City aŭ en alia klubo.
Referenco:
PUNTI, Jordi. Adeus à espreita. Piauí, Rio-de-Ĵanejro, okt. 2020, p. 90.
27/10/2020
Esperantaj sinonimoj (10)
trakti - priparoli, diskuti
tre - ege
treti - piedpremi
triumfo - sukceso, venko
trompi - fraŭdi; perfidi
Referenco:
OJALO, Jaan. Esperantaj Sinonimoj. Roterdamo: UEA, 1999
Ekzistas nur du partioj: tiu de la egoismo kaj tiu de la empatio
Mi akompanas kun intereso la rubrikon, en loka taggazeto, de prof. Francisco Marshall - historiisto, arkeologo kaj profesoro. En la lasta, publikigita dimanĉe li parolas pri la ekzisto de nur du partioj: tiu de la egoismo kaj tiu de la empatio. Mi parolus alivorte en partio de la ekskludeco kaj partio de la inkludeco. Lastinstance stariĝas la demando: ĉu la politika agado celas al partikulara intereso aŭ al tiu kolektiva? Privataj gajnoj aŭ tiuj de publika intereso? Bonfaro al grupo aŭ klaso aŭ socia harmonio? La postviveco kaj vivkvalito de malmultaj aŭ de ĉiuj?
Kompreneble, ke tio tute ne signifas idealigi politikajn grupojn/partiojn kiuj iele zorgumas pri sociaj aferoj. Ili ankaŭ perdiĝas multfoje en la ideo pri la potenco antaŭ ĉio, partoprenantaj en la aĉa ludo de la politiko kaj ties marĉandoj. Alia mondo eblas, sed oni ankoraŭ havas longan vojon por trairi.
24/10/2020
Panlatino, la planlingvo kreita de brazila diplomato
William Agel de Mello, 83jara, estas eksa brazila diplomato el la ŝtato Goiás [goj'as] kiu eĉ laboris kune kun nacifamaj brazilaj verkistoj Guimarães Rosa kaj João Cabral de Melo Neto. Lia plaĉo pri la studo de lingvoj rezultis je la kreo de du vortaroj: unu pri la latinidaj lingvoj kaj alia pri la latinidaj lingvoj en la Iberia Duoninsulo. Pro tio, ke kelkaj leksikonoj de lingvoj ankoraŭ ne ekzistis, li eĉ kelkajn vizitis lokojn en kiuj ili estis parolataj, kiel Sardion por studi la sardon kaj verki siajn vortarojn sarda-portugala kaj portugala-sarda. La rumana lingvo estis tiu kiu plej laboro postulis de li kaŭze de la granda influado de la slavaj lingvoj sur ĝia leksikono.
Kiel poligloto li finkonkretigis ideon ekde sia adoleskantaĝo krei planitan lingvon, kiun li nomis Panlatino, bazita sur la novlatinaj lingvoj kaj dialektoj, kun la celo senbabeligi la mondon, laŭ lia propraj vortoj. Laŭ li Panlatino estis kreita matematike, per komputilo, ne sekvanta la ekzemplon de Esperanto, kiu laŭ li temas pri artefarita lingvo formita trosenĝene, sen kriterioj, kio mi diru montras lian mankon pri pli profunda kono pri la zamenhofa lingvo. Ekzemplo de teksto en la pantalina lingvo: Recordo hata hoi. Va tenir l'inspiración en una note d'insomnia signifas Mi rememoras pri tio ĝis hodiaŭ. Mi havis la inspiron dum sendorma nokto.
Panlatino meritis ian atenton ĉe la akademia mondo. Krom sindediĉi al ĝi, la aŭtoro ankoraŭ verkis librojn pri fikcio kaj tradukadis.
Referenco:
21/10/2020
Kiam la kadavro kuŝis duone en iu lando, duone en alia
20/10/2020
15/10/2020
Kiel diri en Esperanto (6)
abre-latas = ladmalfermilo
cerva-viva = heĝo
funcho = fenkolo
mindinho, mínimo = etfingro
orelha (de livro) = klapoteksto
recheio = farĉo
streaming = elsendfluo
13/10/2020
07/10/2020
Porto Alegre (Brazilo) | Esperanto en la Mondaj Sociaj Forumoj de 2003 kaj 2005











