24/02/2021

La romanoj (4) | Ho ve! Soldatoj portantaj spegulojn, aferojn de virinoj!

 





Seneko rakontis, ke la moralistoj restis tute ŝokitaj pri la speguloj kiujn la romiaj soldatoj kunportis, "aferoj de virinoj".

Svetonio, en sia biografio pri Nerono, skribis, ke la ĉefaj manĝĉambroj de lia grandioza palaco estis rondformaj kaj moviĝis tra la tago pere de mekanismo, kiu verŝajne temis pri tiu kiu estis eltrovita en 2009. Iu inĝenieria verko kiu ebligis akompani la movon de la ĉielo.

"Troa drinkado estas nenio krom memvola frenezo." (Seneko)

"Onidire la partoj ŝokiĝis kiam ili trovis pornografiaĵon en la bagaĝo de romia oficisto en Kartas." (Plutarko)


Referenco:

MCKEOWN, J.C. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

Plie en: https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/02/la-romanoj-3.html

Bildo: Koliseo (foto de C.D. - 2016)


22/02/2021

Proteção das línguas maternas: qual o papel do esperanto?

Lingva Provoko n-ro 20 (diskuti, disputi, kvereli)

Ajuricaba, amazonia indiana heroo kontraŭ la portugala dominado

 



Estis lanĉita en la pasinta decembro, en Manaus, ĉefurbo de la ŝtato Amazonas, en la brazila Amazonio, la grafika novelo Ajuricaba [aĵuri'kaba], kies scenaro estis disvolvita de Ademar Vieira, kun desegnaĵoj de Jucylande Júnior, kaj temas pri la vivo de la indiano Ajuricaba (?-1728), el la tribo de la manaoj, kiu komence de la 18a jc ribelis kontraŭ la portugala invado kaj koloniado, en regiono borde de la rivero Negro, alfluaĵo de la granda rivero Amazono. Lia vivhistorio estis antaŭe literature rakontita kaj eĉ fariĝis temo por teatro kaj bildrakontoj. Li estas sufiĉe bone konata en la regiono.

Ademar Vieira sindediĉis dum ses monatoj al historia kaj antropologia esploroj. Kiam Ajuricaba estis arestita, li devis esti sendita al la urbo Belém (1616), proksima al la rivero Amazono, por esti vendita kiel sklavo. Dum la vojaĝo per barko, li memmortigis kune kun alia tribestro, sinĵetantaj en la riveron, post malsukcesa provo mortigi la soldatojn kiuj irigis ilin. La manaoj estis tute ekstermitaj post tri jaroj en 1730. En letero sendita de la koloniantoj al la reĝo Johano la 5a, li estas priskribata kiel "malfidelula", "orgojla" kaj "tre malrespektema"... La grafika novelo estis disdonita al ĉiuj bibliotekoj de Manaus kaj en kelkaj ŝtataj lernejoj.

Pri la lingvo de la manaoj, kiel kuriozaĵo, oni scias malmulte krom listo de 140 vortoj registritaj en verkaĵo en la latina, Glossaria Linguarum Brasiliensium (Vort-aroj de la Brazilaj Lingvoj), verkita de la germana naturisto Carl Friedich Philipp von Martius (1867). En sia scenaro, Vieira utiligis kelkajn el tiaj vortoj inter ili huena-n (ni iru), kiu servas kiel stimula krio al la militistoj sub la komando de Ajuricaba.


Referencoj:

AJURICABA (INDÍGENA). En: Wikipédia, a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Ajuricaba_(ind%C3%ADgena). Aliro: 19 feb. 2021.

LICHOTTI, Camille. Ajuricaba, o insolente. Piauí, Rio-de-Ĵaneiro, n-ro 173, p. 11-12, 2021.


Bildo uzata simple kiel ilustraĵo.


15/02/2021

José Saramago: Historio estas "muntaĵo" de tiuj kiuj havas voĉon

 


La historiistoj prezentas simplan kaj logikan kronologian realecon. Sed la vero estas tio, ke temas pri iu muntaĵo surbaze de iu vidpunkto. Historio estas skribata sub maskla starpunkto. Se ĝi estis farita de virinoj estus malsimila afero. Fine, estas iu Historio de tiuj kiuj havas voĉon kaj alia, ne rakontata, de tiuj kiuj ne ĝin havas.


Referenco:

AGUILERA, Fernando Gómez. As palavras de Saramago: catálogo de reflexões pessoais, literárias e políticas. San-Paŭlo: Companhia das Letras, 2010.

12/02/2021

Kiomo da infandemandoj, ĉina ideogramo por "virino" k aliaj kuriozaĵoj

 



Laŭ esploro diskonigita en brita retejo Littlewoods, infanoj starigas ĉirkaŭ po 300 demandoj tage.

En Tubarão, SC, ĉe la ŝoseo BR-101, estas bierejo nomata Biero. Ŝajna amiko.

La unua ambulanco de la Historio estis kreita en 1792 de la kuracisto de Napoleono Bonaparto por forigi vunditajn soldatojn el la batalkampoj. Dominique Jean Larry muntis skipon de stiristoj, kirurgoj kaj portantoj de veltolaj litoj. La ambulancoj estis uzataj unuafoje dum la invado de Napoleón al Italio en1796. (el la revuo Alô Olá)

Ĉina ideogramo por viro aspektas kiel figuro kun du kruroj; tiu por virino, iu homo portanta ion.

Letero de Duko de Caxias, komandanto de la  brazilaj trupoj en la t.n. Milito de Paragvajo (1864-1870), al la imperiestro Pedro la 2a, sugestas la alĵeton de kadavroj infektitaj de ĥolero en la riveron Paranao por kontamni la malamikojn!

10/02/2021

Esperantaj sinonimoj (13)

 



verŝi - fluigi

vervo - fervoro, vigleco

vespero - krepusko, sunsubiro, tagfiniĝo

vestiblo - antaŭĉambro, enirejo

veterinaro - bestkuracisto

vetoo - malpermeso


Referenco:

OJALO, Jaan. Esperantaj Sinonimoj. Roterdamo: UEA, 1999.

08/02/2021

La romanoj (3) | Afrodiziigaĵoj el ekskrementoj de bestoj

 




Senata dekreto ĉe la fino de la 2a jc p.K. permesis krompagon de ĝis 500 sestercoj al venkintaj gladiatoroj. Aliflanke eble instruistoj nur sukcesis gajni tian monkvanton post unu jaro da laboro.

"Civitanoj, se ni povus vivi sen edzinoj, ni vivu sen tiun ŝarĝon. Sed pro tio, ke la Naturo eĉ ne volis, ke ni povos vivi komforte kun ili, nek sukcesis vivi sen ili, ni devas preni sur konsideron la vantaĝojn je longa tempo anstataŭ la simplan konvenecon de la momento." (Metelo el Numidio, censisto en 102 a.K, en provo por plialtigi la takson pri naskiĝado pere de la geedziĝo)

"La ekskrementoj de limakoj kaj kolomboj estas afrodiziigaĵoj kiam trinkitaj kun olivoleo kaj vino."
(Plinio la Maljuna, en Natura Historio)

Referenco:

MCKEOWN, J.C. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

Eble plaĉos al vi ankaŭ vidi:

Bildo: Romo, Muzeo de Ostia Antica (2016)


02/02/2021

Ĉilio 1-0 USSR | La plej malĝoja golo en la historio de Ĉilio

 



La 11an de septembro, 1973. Militista puĉo en Ĉilio. En la sekvanta tago, kamionoj kaj busoj irigis al la Nacia Stadiono grandan nombron da arestitoj, ne nur ĉilianojn sed eksterlandanojn el ĉirkaŭ 40 naciecoj, akuzitajn de revolucio. Entute 7 mil homoj. Sekve vestejoj fariĝi ĉambroj por demandado aŭ ĉeloj tiel plenhomigitaj ke ne estis spaco por ke ĉiuj dormu samtempe.

Estis difinita antaŭe la dato de la 21a de novembro por la realigo de la dua matĉo inter Ĉilio kaj Sovet-Unio, kiu validus por kvalifiko al la Monda Futbal-Pokalo de 1974 en Germanio. La du teamoj bezonis venki ĝin. Samtempe estis necese montri al la mondo, ke Ĉilio revenis al la normaleco. Pro tio, en la tago en ke la reprezentantoj de FIFA iris al la stadiono por inspektado, la plej granda nombro da malliberiguloj estis ŝlositaj en la vestejoj. Post kiam ili ekzamenis la ludkampon, ili konkludis, ke ĉio estis en ordo. Malgraŭ tio, okazis, ke la USSR de Leonid Breĵnev minacis bojkoti la ludon.

La ĉilia militistaro kiel antaŭzorgo invitis Santos, brazila futbalklubo, por anstaŭigi la teamon de USSR se hazarde tio estu necesa. Iu ludo devis okazi. Konsekvenco: la ludistoj de Ĉilio eniris en la kampon, tute solaj sen la ĉeesto de la antaŭuloj, faris kelkajn pasmovojn kaj tiam iu ŝotis en la golejon kaj la pilko atingis la reton. 1-0. La golo estas konsiderata la plej malĝoja en la historio de Ĉilio. Post tio, realiĝis la matĉo kontraŭ Santos (sen Pelé). 5-0 por la brazila teamo.

Video pri la golo:

Referenco:

SIMON, Roberto. O Brasil contra a democracia. Piauí, Rio de Janeiro, jan. 2021, p. 16.

26/01/2021

Atena, mia preferata diino

 



Atena, filino de Zeŭso kaj Metiso, estis diino de la Saĝo, de la Civilizo, de la Artoj, de la Justico i.a. Nehazarde ŝi estas mia preferata diino... Ŝi fariĝis protektanta diino de la urbo Ateno. Ŝia patrino estis la unua edzino de Zeŭso, la Patro de la Dioj. Kiam Metiso estis graveda de ŝi, oni ennmetis en la kapon de Zeŭso la ideon, ke ŝi naskos knabinon kaj poste knabon, kiu sentronigos lin. Zeŭso, timanta pri tio, simple englutis la edzinon eĉ gravedan. Kiam la gravedeco estis finanta, Hefesto (Vulkano), sub la ordonoj de la Ĉiopova, alnomo de Zeŭso, malfermis la kapon de la patrino kaj de tie ekaperis Atena, sufiĉe bone armita por la militaj defioj.


Kontraŭe al sia frato Areso (Marto), filo de Zeŭso kaj Hera, lia edzino, kiu alie persekutis la amantojn de la edzo kaj la bastardetoj kiuj naskiĝis el tiaj amrilatoj, Atena preferis la militan arton en si mem, ĝiajn strategiojn kaj taktikojn kaj ne propre la aferojn en la batalkampoj. Inventema, de ŝi ekaperis la ideo konstrui kvadrigojn kaj militĉarojn, se ne paroli pri terkulturaj iloj. Atena enkondukis la olivarbon en Atiko, regiono en kiu troviĝis Ateno, kaj instruis la mortulojn produkti olivoleon. Videblas, ke la kuirarto tre ŝuldas al Atena. Ŝi krome estis diino de la Racio kaj stimulis la artojn kaj la literaturon. En epoko en kiu ne estis ministerioj pri kulturo, kiel okazas en Brazilo nuntempe, la apogo de diino kiel Ateno estis ege utila.


Oni rakontas, ke en la greka urbo Kolofono, en Lidio (Turkio), talenta sed tromemfida junulino nomata Arakna, fanfaronis, ke ŝi estas pli bona brodistino ol Atena! La diino sciiĝinte pri tio defiis sin por konkurso. Arakna ellaboris tapeton kies temo estis la amoj de la dioj. Atena siavice elektis reprodukti bildon pri la grandaj faroj de la olimpaj herooj. Laŭ versio de la historio, Atena ĉagreniĝis pro Arakna kaj transformis ŝin en araneon kiu por ĉiam kiel puno devos fadenigi kaj teksi. Bone, pli malbonan sorton havis Josef K., fikciulo de Kafka, kiu transformiĝis en blaton, kiu estas multe pli malbela.


En tre bedaŭrinda okazaĵo, Hefesto, dio de la fajro, ŝia duonfrato pere de la patro, provis delogi ŝin malrespektante la ĉastecon kiun ŝi tiel aprecis. La stultulo provis seksperforti ŝin kaj fine lia semeno estis ejakulita sur la femuron de la diino, kiu naŭze puriĝis pere lanaĵo kaj poste ĵetis ĝin sur la teron. de tio naskiĝis Eriktonionla unua mita reĝo de Ateno.


Referenco:

Dicionário de Mitologia Greco-Romana. San- Paŭlo: Abril Cultural, 1976.