21/07/2019

99 frases em esperanto (1)

Estu membro de GEA!

GEA-Gaŭĉa Esperanto-Asocio vivas sian novan fazon post la perdo de la sidejo en kiu disvolviĝis siaj aktivecoj dum longa tempo. La plej grava afero estas tio, ke ĝi daŭrigas sian aktivadon, ĉefe en la kampo de E-lernigado. Oni revigligis la okazigon de Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto kaj aranĝas aliajn eventojn tra la jaro por kunfratigi la esperantistojn niaregione, kiel ekzemplo la ĵus okazinta promeno al Guaíba. Nia biblioteko sukcesis ŝirmon en nova kaj pli adekvata ejo danke al la ege grava komplezemo de nia samideano Antônio Filippini. 

Sub la respondeco de la institucio tri diversnivelaj E-kursoj  okazas nuntempe mardon vespere kaj sabaton posttagmeze ĉe Centro Cultural CEEE-Erico Veríssimo, iu bela partnereco kiu GEA tenas jam de kelkaj jaroj. Sekve al tio, nia regiona 

Esperantoasocio, samkiel iu ajn alia, bezonas la apogon de ĉiuj kiuj povas persone kontribui pere de membriĝo al ĝi. La monrimedoj akiritaj kontribuas por ke ni ekzemple povu okaze de kursdiskonigado pagi reklamafiŝojn en Facebook pri novaj kursoj.

Britio: vestaĵoj nur por fari foton


Laŭ enketo komisiita de la kreditkarto-kompanio Barclaycard, preskaŭ unu el 10 aĉetantoj (9%) en Britio agnoskas la aĉeton de vestaĵoj nur por fari foton por socimediaj amaskomunikiloj kiel Instagram. Post kiam la kostumo de la tago iĝas reta, ili redonas ĝin ree al la vendejo.

Kontakto n-ro 289 (2019:1)

17/07/2019

Mi iam en Prago



En Prago (1996) mi estis partoprenanta en la Universala Kongreso de Esperanto kaj mi iutage troviĝis en la restoracio de la impona kulturdomo en kiu la evento realiĝis, sidanta ĉe la verŝotablo por trinki kafon, se mi bone memoras... Mi ekbabilis kun japano kiu sidis apud mi kaj li demandis al mi pri mia profesio. Mi respondis, ke mi estas instruisto. Li tuj sin turnis al siaj kunuloj samlandanoj sidantaj aliflanke kaj komentis al ili, ke mi estas instruisto. Ĉiuj rigardis min kun granda admiro sur la mieno... Fine, ĝuinda momenteto en kiu la japana spirito pri respekto kaj valorigo de la instruistoj trafis min.

Deveno de la primitivaj adverboj



Plejmulte de la tiel nomataj primitivaj adverboj de E-o devenas el la franca lingvo (adiaŭ, ĉi, heraŭ, parkere...) El la germana: ajn, baldaŭ, des, for, ja, ju, morgaŭ, nun, nur. El la latina: eĉ, hodiaŭ, jam, jen, supre, tamen. El la itala: almenaŭ, ankaŭ, ankoraŭ. El la angla: jes, ĵus. El la rusa: nepre.

Referenco: La Fonto de Esperanto, de D.B. Gregor (Kardo, 1982)

22/06/2019

Mankas krotaloj



Mi ĝojas,
ke ĉi tie ni ne havas
krotalojn.

ni havas financistojn
politikistojn
televidon
prudulojn
kaj ankaŭ aliajn
venenaĵojn.
Sed krotalojn
ni ne havas.

La vivo povus esti
eĉ pli malagrabla.


William Auld (2024-2006) - skota E-verkisto 

DESSEAK - granda laboro por E-o en la Sudo


Imagu tutan etaĝon diversĉambran en konstruaĵo je la dispono por instruado kaj aktivecoj rilataj al Esperanto! Tio estis DESSEAK - Departemento de Esperanto de Soc. Espírita Allan Kardec, la plej grava Esperantoinstanco iam ekzistanta en Porto Alegre. Meze de la 70aj jaroj komenciĝis kursoj en la menciita societo, unue en ties sidejo ĉe str. Andrade Neves kaj poste en ĝia “Nukleo 1” ĉe str. Fernando Machado. Mi tute certe ne povus ne mencii la valoregan laboron i.a. de homoj kiel S-ano Dorval da Silva Pereira (tiam prezidanto de SEAK, tiel pretema), S-anino Lucila Dávalos Fernandes (direktorino de DESSEAK dum multaj jaroj, tiel senlaca) kaj S-anino Nydia Aidós Krieger, mia karmemora instruantino kaj poste kolegino, tiel karisma, por ke DESSEAK estu transformita en unikan spacon por Esperanto niaurbe. 

Danke al DESSEAK multaj homoj lernis E-on kaj poste ekinstruis ĝin en aliaj lokoj de la urbo, kiel ekz. ĉe ESPA-Esperantista Societo de Porto Alegre, GEA-Gaŭĉa E-Asocio, Soc. Esp. Beneficente Bezerra de Menezes, União Espírita Porto-Alegrense kaj Grupo Espírita Francisco Xavier. Bedaŭrinde la tempo pasis, ŝanĝiĝis la estraroj de Allan Kardec kaj tiam komence de 2003 oni anoncis la finon de la E-departemento pro financaj kialoj. La Esperantomovado en Porto Alegre neniam plu restis la sama.

20/06/2019

Miks-



Unu  miliono da specioj de insektoj jam estis nomumitaj kaj priskribitaj - nur 20% el la tuto ekzistanta. Ekzistas 12 mil tipoj de formikoj, preskaŭ 12 mil variaĵoj de abeloj, ĉirkaŭ 400 mil specioj de majskaraboj.

Laŭ la Baromêtre Cevipof de januaro ĉijara, la elcenteco de fido de la franca enloĝantaro je la institucioj estas: Ter-, Mar- kaj Aer-armeo: 74%, Justico: 44%, amasmedioj: 23% kaj politikaj partioj: 9 %.

Laŭ la censo de 2010, ekzistis 900 mil indianoj en Brazilo, 32 989 en Rio Grande do Sul kaj 3 308 en Porto Alegre.

En multaj kulturoj en Mozambiko, la homoj havas diversajn nomojn tra la vivo. Unu por ĉiu etapo: naskiĝo, adoleskantaĝo, edz(in)iĝo, patr(in)iĝo, maljunaĝo.

La grekoj nomis scholé al la momento de senokupo, ripozo, en kiu oni povis kleriĝi, mediti danke al la interrompo de la laboro. De tio venis ekz. la esperanta skolo kaj la portugala escola.

Mafalda, la edzino de Erico Verissimo, kutimis regali Mário Quintana per tiom multe da ŝtrumpetoj, ke li plendis: “Ŝi ŝajne trovas, ke mi estas iu skolopendro.”

Laŭ Atlas da Violência, 553 mil brazilanoj estis mortigitaj inter 2006 kaj 2016, nombro supera al tiuj de mortigintoj en Sirio post sep jaroj da milito.

Ruĝa Kufulineto estis malpermesita en Usono...


Ruĝa Kufulineto (Pt Chapeuzinho Vermelho) estis cenzurita en Usono ĉar la protagonisto kiam iras tra la arbaro por viziti la avineton portas grandan botelon da vino en la kesto, detalon kiu povos reprezenti negativan mesaĝon al la infanoj, observis Marcelo Tas en la libro Cidadania Obscena (Obscena Civitaneco), 109paĝa (Eldonejo Papirus 7 Mares, 2007). Aliflanke La Aventuroj de Tom Sawyer estis prohibita kaŭze de la fakto, ke ĝi havas nigrhaŭtan fikciulon.