27/07/2019
21/07/2019
Estu membro de GEA!
GEA-Gaŭĉa Esperanto-Asocio vivas sian novan fazon
post la perdo de la sidejo en kiu disvolviĝis siaj aktivecoj dum longa tempo.
La plej grava afero estas tio, ke ĝi daŭrigas sian aktivadon, ĉefe en la kampo
de E-lernigado. Oni revigligis la okazigon de Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto kaj
aranĝas aliajn eventojn tra la jaro por kunfratigi la esperantistojn
niaregione, kiel ekzemplo la ĵus okazinta promeno al Guaíba. Nia biblioteko
sukcesis ŝirmon en nova kaj pli adekvata ejo danke al la ege grava komplezemo
de nia samideano Antônio Filippini.
Sub la respondeco de la institucio tri diversnivelaj E-kursoj okazas nuntempe mardon vespere kaj sabaton posttagmeze ĉe Centro Cultural CEEE-Erico Veríssimo, iu bela partnereco kiu GEA tenas jam de kelkaj jaroj. Sekve al tio, nia regiona
Esperantoasocio, samkiel iu ajn alia, bezonas la apogon de ĉiuj kiuj povas persone kontribui pere de membriĝo al ĝi. La monrimedoj akiritaj kontribuas por ke ni ekzemple povu okaze de kursdiskonigado pagi reklamafiŝojn en Facebook pri novaj kursoj.
Britio: vestaĵoj nur por fari foton
Laŭ enketo
komisiita de la kreditkarto-kompanio Barclaycard, preskaŭ unu el 10 aĉetantoj
(9%) en Britio agnoskas la aĉeton de vestaĵoj nur por fari foton por socimediaj
amaskomunikiloj kiel Instagram. Post kiam la kostumo de la tago iĝas reta, ili redonas ĝin ree al la vendejo.
Kontakto
n-ro 289 (2019:1)
17/07/2019
Mi iam en Prago
En Prago (1996) mi estis
partoprenanta en la Universala Kongreso de Esperanto kaj mi iutage troviĝis en
la restoracio de la impona kulturdomo en kiu la evento realiĝis, sidanta ĉe la
verŝotablo por trinki kafon,
se mi bone memoras... Mi ekbabilis kun japano kiu sidis apud mi kaj li demandis
al mi pri mia profesio. Mi respondis, ke mi estas instruisto. Li tuj sin turnis
al siaj kunuloj samlandanoj sidantaj aliflanke kaj komentis al ili, ke mi estas
instruisto. Ĉiuj rigardis min kun granda admiro sur la mieno... Fine, ĝuinda
momenteto en kiu la japana spirito pri respekto kaj valorigo de la instruistoj
trafis min.
Deveno de la primitivaj adverboj
Plejmulte
de la tiel nomataj primitivaj adverboj de E-o devenas el la franca lingvo (adiaŭ, ĉi, heraŭ,
parkere...) El la germana: ajn,
baldaŭ, des, for, ja, ju, morgaŭ, nun, nur. El la latina: eĉ, hodiaŭ, jam, jen, supre, tamen. El la itala: almenaŭ, ankaŭ, ankoraŭ. El la angla: jes, ĵus. El la rusa: nepre.
Referenco: La Fonto de Esperanto, de D.B. Gregor (Kardo, 1982)
11/07/2019
24/06/2019
23/06/2019
22/06/2019
Mankas krotaloj
Mi ĝojas,
ke ĉi tie ni ne havas
krotalojn.
ni havas financistojn
politikistojn
televidon
prudulojn
kaj ankaŭ aliajn
venenaĵojn.
Sed krotalojn
ni ne havas.
La vivo povus esti
eĉ pli malagrabla.
William Auld (2024-2006) - skota E-verkisto
DESSEAK - granda laboro por E-o en la Sudo
Imagu tutan
etaĝon diversĉambran en konstruaĵo je la dispono por instruado kaj aktivecoj
rilataj al Esperanto! Tio estis DESSEAK - Departemento de Esperanto de Soc.
Espírita Allan Kardec, la plej grava Esperantoinstanco iam ekzistanta en Porto
Alegre. Meze de la 70aj jaroj komenciĝis kursoj en la menciita societo, unue en
ties sidejo ĉe str. Andrade Neves kaj poste en ĝia “Nukleo 1” ĉe str. Fernando
Machado. Mi tute certe ne povus ne mencii la valoregan laboron i.a. de homoj
kiel S-ano Dorval da Silva Pereira (tiam prezidanto de SEAK, tiel pretema),
S-anino Lucila Dávalos Fernandes (direktorino de DESSEAK dum multaj jaroj, tiel
senlaca) kaj S-anino Nydia Aidós Krieger, mia karmemora instruantino kaj poste
kolegino, tiel karisma, por ke DESSEAK estu transformita en unikan spacon por
Esperanto niaurbe.
Danke al DESSEAK multaj homoj lernis E-on kaj poste ekinstruis
ĝin en aliaj lokoj de la urbo, kiel ekz. ĉe ESPA-Esperantista Societo de Porto
Alegre, GEA-Gaŭĉa E-Asocio, Soc. Esp. Beneficente Bezerra de Menezes,
União Espírita Porto-Alegrense kaj Grupo Espírita Francisco Xavier. Bedaŭrinde
la tempo pasis, ŝanĝiĝis la estraroj de Allan Kardec kaj tiam komence de 2003
oni anoncis la finon de la E-departemento pro financaj kialoj. La Esperantomovado en Porto Alegre neniam plu
restis la sama.
20/06/2019
Miks-
Unu
miliono da
specioj de insektoj jam estis nomumitaj kaj priskribitaj - nur 20% el la tuto
ekzistanta. Ekzistas 12 mil tipoj de formikoj, preskaŭ 12 mil variaĵoj de
abeloj, ĉirkaŭ 400 mil specioj de majskaraboj.
Laŭ la
Baromêtre Cevipof de januaro ĉijara,
la elcenteco de fido de la franca enloĝantaro je la institucioj estas: Ter-,
Mar- kaj Aer-armeo: 74%, Justico: 44%, amasmedioj: 23% kaj politikaj partioj: 9
%.
Laŭ la censo de 2010,
ekzistis 900 mil indianoj en Brazilo, 32 989 en Rio Grande do Sul kaj 3 308 en Porto
Alegre.
En
multaj kulturoj en Mozambiko, la homoj havas diversajn nomojn
tra la vivo. Unu por ĉiu etapo: naskiĝo,
adoleskantaĝo, edz(in)iĝo, patr(in)iĝo, maljunaĝo.
La grekoj nomis scholé al la momento de senokupo,
ripozo, en kiu oni povis kleriĝi, mediti danke al la interrompo de la laboro.
De tio venis ekz. la esperanta skolo
kaj la portugala escola.
Mafalda, la edzino
de Erico Verissimo, kutimis regali Mário Quintana per tiom multe da ŝtrumpetoj,
ke li plendis: “Ŝi ŝajne trovas, ke mi estas iu skolopendro.”
Laŭ Atlas da Violência, 553 mil
brazilanoj estis mortigitaj inter 2006 kaj 2016, nombro supera al tiuj de
mortigintoj en Sirio post sep jaroj da milito.
Ruĝa Kufulineto estis malpermesita en Usono...
Ruĝa Kufulineto (Pt Chapeuzinho Vermelho) estis cenzurita en Usono ĉar la protagonisto kiam iras tra la arbaro por viziti la avineton portas grandan botelon da vino en la kesto, detalon kiu povos reprezenti negativan mesaĝon al la infanoj, observis Marcelo Tas en la libro Cidadania Obscena (Obscena Civitaneco), 109paĝa (Eldonejo Papirus 7 Mares, 2007). Aliflanke La Aventuroj de Tom Sawyer estis prohibita kaŭze de la fakto, ke ĝi havas nigrhaŭtan fikciulon.
Assinar:
Postagens (Atom)






