26/08/2019
"Triumfo de nia afero"
“Aquilo que enfaticamente chamamos o ‘triunfo de nossa causa’ não é algo futuro e distante; esse triunfo consiste num conjunto de pequenos sucessos cotidianos agora possíveis de atingir. O esperanto ‘triunfa’ cada dia quando é útil a alguém.”
Hector Hodler (1887-1920), fundador da Associação Mundial de Esperanto (UEA)
15/08/2019
14/08/2019
Klimata ŝanĝo: nenio konkreta por solvi la problemon
Jorge Riechmann (1962-...) estas profesoro pri morala filozofio ĉe la
Aŭtonoma Universitato de Madrido. Li opinias, ke la homaro marŝas al la abismo
ĉar ĝi faras efektive nenion konkretan por solvi la seriozan problemon pri la
klimata ŝanĝo. El intervjuo lia al la hispanlingva retrevuo Contexto oni deprenis kelkajn ideojn
liajn pri la temo:
=Por kontraŭstari la klimatan ŝanĝon oni devus antaŭ ĉio demandi pri la
fundamentaj bazoj de la kapitalismo, io kio ŝajnas prohibita. Pro
tio mi diras, ke la mondaj pintkunvenoj pri la tutmonda varmiĝo ne havas
efikajn rezultojn, sed simplaj ekzercoj pri teatra diplomatio.
=Oni kunvokas la homojn por grandaj priklimataj pintkunvenoj kiuj finiĝas
per fanfaronaj naturmediaj akordoj, sed tuj poste oni plu taksas la ekologiajn
movadojn kiel arojn da naivaj parioj.
Esperantaj sinonimoj (01)
admoni – riproĉi
aflikti – ĉagreni -
malĝojigi
agnoski – rekoni
akuzi – kulpigi
alarmo – danĝersignalo
angoro – korpremo
aŭtonoma – sendependa
aŭtoro – verkisto
;Referenco:
Esperantaj
Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA, 1999)
Trooj de la "Bona Lingvo"
La Bona Lingvo origine temis pri 109paĝa libreto de Claude Piron lanĉita en 1989 en Vieno. En la verkaĵo, li de ĉiuj flankoj rigardas al la lingvo kaj esprimas sian preferon por konscia eluzo de la originaj vortkreaj ebloj, por ke Esperanto ne evoluu kiel ajna sed "bona" lingvo, klarigas al ni Vikipedio. Pasis la tempo kaj Bona Lingvo fariĝis samnoma neformala grupo – konata ankaŭ kiel bonlingvismo - kreita de esperantistoj Anna Löwenstein (Britio) kaj Renato Corsetti (Italio) kun la celo batali kontraŭ nenecesaj neologismoj laŭ ilia vidpunkto.
Tamen okazas nuntempe, precipe en sociaj retejoj, la bedaŭrinda fakto, ke kelkaj fundamentalistaj bonlingvistoj, mi diru, ne simple sugestas terminojn por anstataŭi aliajn konsideratajn de ili malbonaj sed konduktas malĝentile kvazaŭ ili estus korektantaj vin kaj eĉ multfoje agantaj kun altrudemo. Se ne paroli pri kelkaj trooj en proponoj simple indaj je rido laŭmiaopinie kiel ekzemplo tiu nova de Corsetti por ke oni ne uzu la tabuetan vorteton kaco sed peniso! Mi trovas tute naiva la ideon, ke oni povu pensi demeti de Esperanto ĝiajn tabuajn terminojn – vole-ne-vole kulturan manifestacion de iu ajn lingvo en la mondo. Li eĉ proponas, ke oni anstataŭigu la tradiciajn monatnomumojn (januaro, februaro...) por unua monato, dua monato... J
Alie mi antaŭnelonge blokis en Facebook iun lingvopatrolanton kiu preskaŭ konstante intencis korekti min ĉiufoje kiam mi afiŝis tekston en Esperanto.
07/08/2019
Bolivio ĝuas plifavoran situacion
Dum la brazila ekonomio stagnas jam de kvar jaroj kaj tiu de Argentino kolapsas, Bolivio ĝuas plifavoran situacion, sub la regado de Evo Morales, ĉiam subestimita de niaj elitoj ĉirkaŭbrakitaj al la novliberalismo se ne paroli pri antaŭjuĝoj rilate al liaj indiĝenaj devenoj. La lando jam de pli ol sinsekvaj 12 jaroj vivas stabilan ekonomian fazon kaj oni antaŭvidas por 2019 kreskon de la malneta interna produkto laŭ 4%, plie ol Brazilo. Kompreneble niaj amaskomunikiloj ĝenerale tute silentiĝas pri tio samkiel kiel pri la krizo en la lando de la novliberalulo Macri.
Deveno de la prepozicioj
La
plejmulto de la E-prepozicioj devenas el la latina (apud, antaŭ, ĉirkaŭ, dum, ekster, el, inter, kontraŭ, kun, per, post,
preter, pro, sen, sub, super, tra, trans) aŭ la franca (al, ĉe,
de, em, ĝis, por, malgraŭ, sur). Devenas el la angla: spite. El la germana: anstataŭ, je, laŭ. El la rusa: krom, po, pri. (Referenco: La Fonto de Esperanto, de D.B. Gregor
(eldonejo Kardo).
La bona edzino
Porvirinaj
revuoj en la 40aj kaj 50aj jaroj esprimis la manieron, laŭ vidpunkto de patriarka socio, pere
de kiu la virinoj devis agi hejme kaj eksterhejme. Tiaj periodaĵoj en Brazilo
pritraktis la aman vivon inter la paroj kaj kiel la virinoj devis neriproĉinde
konduti por teni sian geedziĝon.
Pri la temo
ni prezentas serion da tiuj konsiloj kiuj hodiaŭ kompreneble povas esti simple
taksitaj kiel kuriozaj kaj eĉ ridindaj aferoj danke al la sociaj transformoj
vivitaj en la lastaj jardekoj precipe en la kampo de la inaj konkeroj por pli
da libereco kaj aŭtonomeco.
= Oni ne devas inciti la viron per
ĵaluzoj kaj duboj.
(Jornal das Moças, 1957)
= Se ŝi malfidos pri la malfideleco de la edzo, la edzino devos reduobligi
la sian kareson kaj korinklino.
(Cláudia, 1962)
=La senordigo en la banĉambro vekas en la edzo la volon baniĝi
eksterhejme.
(Jornal das
Moças, 1945)
=La edzino devas igi la edzon ripozi dum lia libertempo kaj ne ĝeni lin
per hejmaj taskoj.
(Jornal das Moças, 1959)
=La edzino devas sinvesti post la edziniĝo kun la sama eleganteco de tiam
kiam ŝi estis fraŭlino, ĉar estas necese memori pri tio, ke la ĉaso jam estis
farita sed oni devas teni la ĉasaĵon tre malliberigita.
(Jornal das
Moças, 1955)
=Se la edzo fumas, ne ekkverelu kun li nur pro tio, ke falas cindroj sur
la tapiŝon. Havu cindrujojn disigitajn tra la tuta domo.
(Jornal das
Moças, 1957
=La virino devas esti konscia, ke malfacile viro povos pardoni virinon
kiu ne rezistis al la antaŭgeedziĝaj spertoj, montrante, ke ŝi estis
perfekta kaj unika ĝuste tia kia li ŝin idealigis.
(Cláudia, 1962)
=Eĉ se viro sukcesis distriĝi kun sia koramikino aŭ fianĉino, en la vero
ne plaĉos al li vidi, ke ŝi cedis.
(Querida,
1954)
=La longa gefianĉiĝa periodo estas danĝera.
(Querida,1953)
=La loko de la virino estas la hejmo. La laboro eksterhejme maskligas.
(Querida,
1952)
;Referenco:
https://www.revistaprosaversoearte.com/mulher-no-mundo-machista-as-revistas-femininas-nos-anos-50-e-60/
27/07/2019
21/07/2019
Estu membro de GEA!
GEA-Gaŭĉa Esperanto-Asocio vivas sian novan fazon
post la perdo de la sidejo en kiu disvolviĝis siaj aktivecoj dum longa tempo.
La plej grava afero estas tio, ke ĝi daŭrigas sian aktivadon, ĉefe en la kampo
de E-lernigado. Oni revigligis la okazigon de Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto kaj
aranĝas aliajn eventojn tra la jaro por kunfratigi la esperantistojn
niaregione, kiel ekzemplo la ĵus okazinta promeno al Guaíba. Nia biblioteko
sukcesis ŝirmon en nova kaj pli adekvata ejo danke al la ege grava komplezemo
de nia samideano Antônio Filippini.
Sub la respondeco de la institucio tri diversnivelaj E-kursoj okazas nuntempe mardon vespere kaj sabaton posttagmeze ĉe Centro Cultural CEEE-Erico Veríssimo, iu bela partnereco kiu GEA tenas jam de kelkaj jaroj. Sekve al tio, nia regiona
Esperantoasocio, samkiel iu ajn alia, bezonas la apogon de ĉiuj kiuj povas persone kontribui pere de membriĝo al ĝi. La monrimedoj akiritaj kontribuas por ke ni ekzemple povu okaze de kursdiskonigado pagi reklamafiŝojn en Facebook pri novaj kursoj.
Britio: vestaĵoj nur por fari foton
Laŭ enketo
komisiita de la kreditkarto-kompanio Barclaycard, preskaŭ unu el 10 aĉetantoj
(9%) en Britio agnoskas la aĉeton de vestaĵoj nur por fari foton por socimediaj
amaskomunikiloj kiel Instagram. Post kiam la kostumo de la tago iĝas reta, ili redonas ĝin ree al la vendejo.
Kontakto
n-ro 289 (2019:1)
17/07/2019
Mi iam en Prago
En Prago (1996) mi estis
partoprenanta en la Universala Kongreso de Esperanto kaj mi iutage troviĝis en
la restoracio de la impona kulturdomo en kiu la evento realiĝis, sidanta ĉe la
verŝotablo por trinki kafon,
se mi bone memoras... Mi ekbabilis kun japano kiu sidis apud mi kaj li demandis
al mi pri mia profesio. Mi respondis, ke mi estas instruisto. Li tuj sin turnis
al siaj kunuloj samlandanoj sidantaj aliflanke kaj komentis al ili, ke mi estas
instruisto. Ĉiuj rigardis min kun granda admiro sur la mieno... Fine, ĝuinda
momenteto en kiu la japana spirito pri respekto kaj valorigo de la instruistoj
trafis min.
Assinar:
Postagens (Atom)













