26/01/2021

Atena, mia preferata diino

 



Atena, filino de Zeŭso kaj Metiso, estis diino de la Saĝo, de la Civilizo, de la Artoj, de la Justico i.a. Nehazarde ŝi estas mia preferata diino... Ŝi fariĝis protektanta diino de la urbo Ateno. Ŝia patrino estis la unua edzino de Zeŭso, la Patro de la Dioj. Kiam Metiso estis graveda de ŝi, oni ennmetis en la kapon de Zeŭso la ideon, ke ŝi naskos knabinon kaj poste knabon, kiu sentronigos lin. Zeŭso, timanta pri tio, simple englutis la edzinon eĉ gravedan. Kiam la gravedeco estis finanta, Hefesto (Vulkano), sub la ordonoj de la Ĉiopova, alnomo de Zeŭso, malfermis la kapon de la patrino kaj de tie ekaperis Atena, sufiĉe bone armita por la militaj defioj.


Kontraŭe al sia frato Areso (Marto), filo de Zeŭso kaj Hera, lia edzino, kiu alie persekutis la amantojn de la edzo kaj la bastardetoj kiuj naskiĝis el tiaj amrilatoj, Atena preferis la militan arton en si mem, ĝiajn strategiojn kaj taktikojn kaj ne propre la aferojn en la batalkampoj. Inventema, de ŝi ekaperis la ideo konstrui kvadrigojn kaj militĉarojn, se ne paroli pri terkulturaj iloj. Atena enkondukis la olivarbon en Atiko, regiono en kiu troviĝis Ateno, kaj instruis la mortulojn produkti olivoleon. Videblas, ke la kuirarto tre ŝuldas al Atena. Ŝi krome estis diino de la Racio kaj stimulis la artojn kaj la literaturon. En epoko en kiu ne estis ministerioj pri kulturo, kiel okazas en Brazilo nuntempe, la apogo de diino kiel Ateno estis ege utila.


Oni rakontas, ke en la greka urbo Kolofono, en Lidio (Turkio), talenta sed tromemfida junulino nomata Arakna, fanfaronis, ke ŝi estas pli bona brodistino ol Atena! La diino sciiĝinte pri tio defiis sin por konkurso. Arakna ellaboris tapeton kies temo estis la amoj de la dioj. Atena siavice elektis reprodukti bildon pri la grandaj faroj de la olimpaj herooj. Laŭ versio de la historio, Atena ĉagreniĝis pro Arakna kaj transformis ŝin en araneon kiu por ĉiam kiel puno devos fadenigi kaj teksi. Bone, pli malbonan sorton havis Josef K., fikciulo de Kafka, kiu transformiĝis en blaton, kiu estas multe pli malbela.


En tre bedaŭrinda okazaĵo, Hefesto, dio de la fajro, ŝia duonfrato pere de la patro, provis delogi ŝin malrespektante la ĉastecon kiun ŝi tiel aprecis. La stultulo provis seksperforti ŝin kaj fine lia semeno estis ejakulita sur la femuron de la diino, kiu naŭze puriĝis pere lanaĵo kaj poste ĵetis ĝin sur la teron. de tio naskiĝis Eriktonionla unua mita reĝo de Ateno.


Referenco:

Dicionário de Mitologia Greco-Romana. San- Paŭlo: Abril Cultural, 1976. 

Du retejoj por ludi kaj plibonigi vian ŝakludadon

 



Por ludi:

https://www.chess.com/

Por ellerni ludi (portugallingve)

https://www.youtube.com/channel/UCSAo4zvM1oAJ_i4C6q6ejBA

23/01/2021

La romanoj (2) | Ĉu estos aliaj marbordoj trans la oceano?

 



"La grekoj estas raso kiu valoras nenion. Oni sukcesas lernigi nenion al ili." (Katono la pli maljuna, citita de Plinio en lia Natura Historio)

"Onidire estas aliaj marbordoj trans la oceano. Tia tipo de afero estas granda malvero, ĉar la oceano ne povas esti navigebla." (Seneko)

"Kvankam estas ordinara afero skurĝi la lernantojn, certe mi ne agnoskas la kutimon." (Kvintiliano)


Referenco:

MCKEOWN, J.C. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

Eble plaĉos al vi ankaŭ vidi:

21/01/2021

Esperantaj sinonimoj (12)

 



utiligi - uzi

vana - senrezulta, senutila

varii - ŝanĝiĝi, aliiĝi

varo - komercaĵo

venki - triumfi

verdikto - decido, juĝo; kondamno


Referenco:

OJALO, Jaan. Esperantaj Sinonimoj. Roterdamo: UEA, 1999.

15/01/2021

Brito, franco, germano kaj usonano tute ne volis vakciniĝi...

 

En granda transnacia firmao, kuracisto devas vakcini briton, francon, germanon kaj usonanon. Li diras al la brito:

- Pretas la injektilo, bonvolu veni.

- Mi ne volas!

- Nu! Gentlemano vakcinos vin!

- Ho, se li faros tion, do jes!

Kaj pik! Vakciniĝas la brito.

La kuracisto alvokas la germanon.

- Nun, viavice.

- Ne, dankon!

- Tio estas ordono!

- Do konsentite.

Kaj pik! Vakciniĝas la germano.

La kuracisto alparolas al la usonano:

- Nun, venu vi!

- Neniel!

- Ĉu vi scias, ke via najbaro vakciniĝis?

- Ĉu? Do jes, en ordo.

Kaj pik! Vakciniĝas la usonano.

La kuracisto al la franco:

- Nun, jen via vico!

- Mi ne vakciniĝos!

- Ĉu? Gentlemano vakcinus vin!

- Min, tute ne!

- Estas ordono.

- Ne!

- Ĉu vi scias, ke via najbaro vakciniĝis?

- Mi prifajfas!

- Huuum, el kie vi venis?

- Mi estas franco.

- Haaa..., franco! Nu, bone. Fakte je la vakcino ne rajtas la francoj.

- Kio?! Kial mi ne rajtos? Skandalo! Mi postulas!

Kaj pik... Vakciniĝas la franco.

14/01/2021

Intervjuo kun Anna Lobo, brazila esperantistino

 




Anna Lobo de Carvalho, 36-jara, naskiĝinta en Machado [ma'ŝado], MG, Brazilo, nuntempe loĝanta en Caldas ['kaldas], MG, estas artistino, tradukistino kaj psikologino. Por Esperanto, disvolvas aktivecojn ĉe EASP-
Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, unu el la plej elstaraj E-organizaĵoj en la lando. Jen la intervjuo:

Kio vekis vian intereson pri Esperanto?
Mi multe interesiĝis pri la interna ideo de Esperanto, ebleco faligi murojn inter la popoloj. Por mi estis magie renkonti ilon kiu vere havas kapablon iĝi ponto inter popoloj kaj instigi bonan komunikadon bazita je interkompreno. Mi pli sentis min mondcivitano kaj mi ĝojis amikiĝi kun homoj de ĉiuj kontinentoj.


Kiamaniere vi esperantumas nuntempe?
Mi apogas ŝtatan esperantan asocion de São Paulo disvastigante informojn de la asocio ĉe retaj plataformoj, mi starigas ĉiun semajnan kafejan babiladon dum sabatoj, mi laŭtlegas Esperanto Notícias por krei videon por Youtuba kanalo de EASP kaj mi verkas mian rubrikon por La Lampiro pri filmoj. Cetere, mi babilas ĉiutage kun miaj amikoj kaj komencantoj, aŭdas mukizojn kaj legas librojn.

Iu libro:
La Tago de la Ĵokero, de Joinstein Gaarder.
Iu filmo:
Peacefull Warrior (Poder Além da Vida), de Victor Salva (2006)

Iu muzikaĵo:
Unwritten, de Natasha Bedingfield
Iu kantist(in)o aŭ muzikgrupo:
Wise Guys, germana muzikgrupo


Iu aktor(in)o:
Misha Collins
Iu verkist(in)o:
Guillaume Musso

Iu talento kiun vi ŝatus havi:
Havi plilongiĝon de kruro, brako kaj dorso kiel gimnastikistoj
Iu fama aŭ historia homo kiun vi admiras:
Frida Kahlo


Iu afero kiu dolĉigas la vivon:
Amo
Se vi havus pli da tempo:
Mi legus pli
Iu revo:
Koni la mondon
Iu hobio:
Legi

Iu loko kiun vi dezirus koni:
Montreal
Iu donaco kiun plaĉas al vi gajni:
Pluŝaĵo
Vi estas:
Homarenema

You Tube-kanalo de Anna Lobo:

Eble plaĉos al vi ankaŭ vidi:
Intervjuon kun Ciro Gomes de Freitas

12/01/2021

Tutti braziliani | La granda sagao de la italaj enmigrantoj en la sudo de Brazilo

 




En la dua duono de la 19a jc, la Imperia Registaro de Brazilo (1822-1889) aranĝis la enmigradon de italoj kaj aliaj naciecoj kun la celo loĝatigi regionojn en la sudo de la lando kaj intensigi la produktadon de nutraĵoj, se ne paroli pri kaŝitaj kaj antaŭjuĝaj intencoj blankigi la rason... Oni kalkulas, ke en la periodo inter 1885 kaj 1914 ĉirkaŭ 150 mil personoj devenintaj el la Boto setlis en la lando pro la malbonaj vivkondiĉoj  en la nordo de Italio tiuepoke (1), kaŭze de proceso de granda elmigrado al Ameriko - precipe al Usono, Argentino kaj Brazilo.


La enmigrantoj alportis en siaj bagaĝoj siajn esperojn pri bona vivo, allogitaj de la propagando de la brazila registaro kaj ĝiaj promesoj pri bonega akceptado kaj apogo, ne ne paroli pri la ricevo de bonaj terpecoj sub la pago post kelkaj jaroj. 
Ili alvenis al Rio-de-Ĵanejro, tiam ĉefurbo de Brazilo, kaj de tie forvojaĝis al la tiama Provinco de São Pedro do Rio Grande do Sul, en la plej suda regiono de la lando, kies fina destino estis Porto Alegre, la provinca ĉefurbo. Tie ili restis kelkajn monatojn vivantaj en barakegoj kaj estis devigataj labori en la konstruado de vojoj ĝis kiam la tago en kiu ili ricevis siajn terlotojn, semon kaj ilojn kaj estis irigitaj al la krudaj regionoj destinitaj al ili en la gaŭĉa montaro (2). 

Tiusence la germanoj, alvenintaj antaŭ duonjarcento, estis pli bonŝancaj. Ili ricevis terpecojn ĉe riverbordoj proksimaj al Porto Alegre, kio faciligis la komercadon de iliaj varoj. La italoj aliflanke frontis pli grandajn defiojn: ili devis adaptiĝi al la medio de grandaj arbaroj en kiuj la grundoj multfoje havis deklivojn aŭ eĉ estis ŝtonkovritaj laŭ dokumentfilmo kiun mi vidis antaŭnelonge sur la TV.


Sed ili ekdisvolvis siajn kapablojn laŭ meblofarado, ĉarpentado kaj feraĵfabrikado, en kiuj ili fabrikis ĉarojn kaj plugilojn, kaj preparis la teron por vinber- kaj tritikkultivado. Polento, vino, grappa tute ne povis manki. Fine la italaj enmigrantoj multe kontribuis samkiel aliaj enmigrantoj diversdevenaj al la disvolviĝo ne nur de la sudo de Brazilo sed de aliaj regionoj de la lando. Urboj estis fonditaj de ili. En mia ŝtato, la vinfabrikado kaj tritikkultivado estas unu el la ĉefelementoj de nia eksportadkomerco, se ne paroli pri gravaj kulturaj aspektoj. En Rio Grande do Sul nia dua plej granda urbo, Caxias do Sul [ka'ŝias do sul], estis fondita de la bravaj enmigrantoj. Industria urbo kun 500 mil enloĝantoj.

(1) Plej precize el la regionoj de Lombardio, Veneto kaj Tirolo.
(2) gaŭĉo = Rajdanta paŝtisto de brutaroj en la S-Amerikaj pampoj. (PIV); tradicia nomo de la enloĝantoj de la ŝtato Rio Grande do Sul. | gaŭĉa = rilata al Rio Grande do Sul ĉikaze. 

Referencoj:
CAZARRÉ, Lourenço. Todos irmãos. Zero Hora, Porto Alegre, 09-10 jan. 2021. Doc, p. 12.

Imigração Italiana no Rio Grande do Sul. Museu Etnográfico da Coluna Maciel. Disponebla ĉe: 

09/01/2021

Kiel diri | Portugala/Esperanto (9)

 



cagar (tabua) = kaki

cappucinno = kapuĉino

CD = KD (kompakta disko)

fone de ouvido = kapaŭskultilo

pimentão = kapsiko

travesseiro = kapkuseno, litkuseno


Referenco:

https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#HH


Eble plaĉos al vi ankaŭ vidi:

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/01/kiel-diri-en-esperanto-8.html

Esperantaj sinonimoj (11)

 



trotuaro - irejo
trupo - ensemblo, grupo, bando
tuj - senprokraste

turmenti - torturi, suferigi
tuŝi - palpi
universala - tutmonda

Referenco:
OJALO, Jaan. Esperantaj Sinonimoj. Roterdamo: UEA, 1999

Eble plaĉos al vi ankaŭ vidi:


08/01/2021

Fernando Pessoa pri planlingvoj: malagnosko kaj propra projekto

 



Fernando Pessoa (Lisbono1888- Lisbono1935), poeto kaj tradukisto, krom multaj aliaj aktivecoj, estis unu el plej elstaraj poetoj de la portugala lingvo, malgraŭ la fakto, ke el siaj kvar libroj kiujn li publikigis, nur unu estis en la portugala kaj la aliaj en la angla, pro la familiareco kiun li havis pri ĉi tiu lingvo: li estis edukita en katolika irlanda lernejo en Sud-Afriko. Kiel oni scias, li estas tre konata ne nur pri sia verko sed ankaŭ pri a kreo de heteronimoj, ĉiu el ili kun siaj distingaj stilo kaj temoj.

Aparte interesa por E-istoj estas tio, ke li malagnoskis la eblecojn de planitaj lingvoj, kvankam li havis konojn pri Esperanto, Ido kaj Volapuko. En sia antaŭparolo al La Gardisto de Gregoj (O Guardador de Rebanhos), verkita de Alberto Caeiro, unu el la heteronimoj, Gonçalves Neves citas aserton de Pessoa: la homaro ne akceptos nenaturan lingvon por iu konversacio natura (...). Homo preferos balbuti en lingvo fremda, sed naskita, ol paroli kun la naŭza perfekteco de lingvo farita. Tiusence iu granda miskompreno almenaŭ rilata al potencialoj de Esperanto.

Spite al tio, li mem laboris pri kreo de lingva projekto, ne fininta ĝin, parte inspirita je planlingvoj kiuj jam ekzistis. En ĝi, ĝuste kiel ekzemploj:

la substantivo finiĝus per -a; la adjektivoj per -o; -e indikus la verbojn en la tempo prezenco kaj -i estus uzata por la preterito;

la ordinare nevariaj vortoj, kiel adverboj, prepozicioj kaj konjunkcioj ekz. finiĝus per -u;

in-vortoj fariĝus per la enmeto de -i antaŭ la lasta vokalo: homo (viro), homia (virino).

la verboj estus konjugitaj tia kia en Volapuko pere de la uzo de pronoma finaĵo post la verba radiko: ame (mi amas), ames (vi amas), amet (li amas) k.t.p.


Referencoj:
FERNANDO PESSOA. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Fernando_Pessoa. Aliro: 09 jan. 2021.

NEVES, Gonçalo. Fernando Pessoa pri Esperanto kaj La lingvokrea agado de Pessoa. En: CAEIRO, Alberto (heteronimo de Fernando Pessoa). La Gardisto de Gregoj . Espinho: Eldonejo Drako, 2019. p. 18-19. Trad. Gonçalo Neves. PDF-eldono, disponebla en: https://archive.org/details/La_gardisto_de_gregoj/

04/01/2021

Ekde 1906 | La E-societoj en Porto Alegre, Brazilo

 





En 1894, sep jaroj post la lanĉo de la Unua Libro de Esperanto, ekaperis en Porto Alegre, urbo en la plej suda regiono de Brazilo, la unua artikolo pri la lingvo, verkita de Arno Phillip, direktoro de Deutsche Zeitung, loka gazeto tiuepoka en la germana lingvo (1). Ekde 1896, Francisko Valdomiro Lorenz, bohema enmigranto, kiu grandparte de sia vivo loĝis en urbeto je ĉ. 175 km for de Porto Alegre, plifortigis konsiderinde la diskonigon de E-o en la regiono. Li alie respondecis pri la verko Esperanto sem Mestre (Esperanto sen Majstro), klasika lernolibro pere de kiu ege multaj homoj en la lando eklernis la zamenhofan lingvon.

Esperanta Societo Sud-Rio-Granda

Je la 2a de septembro, 1906, kiam la urbo havis ĉ. 75 mil enloĝantojn, estis fondita la unua E-instituicio: Esperanta Societo Sud-Rio-Granda, la tria en la lando. Al Brazila Klubo Esperanto, en Rio-de-Ĵanejro, estis sendita la jena telegramo: "Ontem tarde numerosa concorrência inaugurada Esperanta Societo Sud-Rio-Granda 122 samideanoj."/ "Hieraŭ posttagmeze multnombra ĉeestantaro fondita Esperanta Societo Sud-Rio-Granda 122 samideanoj." Okaze de la fondo, oni ricevis el L.L. Zamenhof poŝkarton kiu teksis jene: Varsovio, 28-06-1906. Karaj Sinjoroj! Al la Esperanta Societo Sud-Riogranda mi sendas koran saluton kaj dezirojn de plej bonaj sukcesoj. Via Zamenhof. P.S.: - La titolo de Honora Prezidanto afable donacata al mi de via societo, mi akceptas kun kora danko. Bedaŭrinde ĝi ne multe daŭris pro diversaj kialoj.

Grêmio Esperantista Everardo Backheuser

En 1923 estis fondita Grêmio Esperantista Everardo Backheuser, kiu poste nelonge malaperis.

Sud-Brazila Esperantistigilo

Je la 12a de julio, 1927, estis kreita la Sud-Brazila Esperantistigilo, kiu respondecis pri Esperantokursoj kaj diskonigado en la lokaj taggazetoj pere de artikoloj. En 1936 oni proponis al la urbodomo kaj sukcesis, ke strato en la urbo nomiĝu "Zamenhof".

Esperantista Societo de Porto Alegre

La plej sukcesa societo en la urbo kiu respondecis pri la diskonigado, instruado kaj kultivado de E-o estis la Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA), fondita je la 2a de aprilo, 1945. En 1995 ĝi festis sian 50jariĝon sed bedaŭrinde devis ĉesigi siajn aktivecojn postkelkjare. Ĝi respondecis i.a. pri la realigo de lokaj kaj ŝtataj (3) E-eventoj kaj fariĝis elstara instituicio pri la E-movado en la sudo de la lando.

Surfote: 17a Brazila Kongreso de Esperanto realigita en Porto Alegre inter 7-14/okt/1961. 1. Malfermo verŝajne. 2. Barkopromeno de partoprenantoj tra la Lago Guaíba. 

Nuntempe Gaŭĉa Esperanto-Asocio, fondita je la 31a de julio, 1982, estas la sola E-organizaĵo kiu respondecas pri la E-movado en la ŝtato Rio Grande do Sul. (2) Facebook-paĝo ĉe https://www.facebook.com/esperanto.rs

(1) La sudo de Brazilo estas regiono kiu ricevis ekde la 19a jc multe da enmigrantoj diverslande, kiel germanoj kaj italoj.

(2) La plej suda ŝtato de Brazilo, kiu landlimas kun la ŝtato Santa Catarina, Argentino, Urugvajo kaj la Oceano Atlantiko. 


Referenco:

https://gajahaveno1.blogspot.com/search/label/E-historio

01/01/2021

La romanoj (1) | Ia ŝipo brilis sur la ĉielo

 


Romo | Muzeo de Ostia Antica (2016)


Ĉu trinki lakton? Porti pantalonojn en la Antikva Romo? Neniel! Aferoj de barbaroj! La uzado de pantalonoj, kiu eke disvastiĝis tra la tempoj estis malpermesita de la imperiestro Honorio ĉe la fino de la 4a jc p.K.


La gaŭloj inventis tualetan sapon surbaze de besta graso kaj cindroj. La romanoj, tiaj kiaj la grekoj, utiligis olivoleon kaj spongon dum la baniĝo.


"Sonĝi, ke mortis aŭ estas krucumata estas antaŭvido pri geedziĝo por la fraŭloj." Artemidoro el Daldis en sia verko Pri la interpretado de la sonĝoj. 


"Io kio similis al ŝipo brilis sur la ĉielo...", "Io kiu similias al granda floto estis ekvidita sur la ĉielo en Lanuvio, proksima al Romo." (citita de Tito Livio en lia libro Historio de Romo).


Referenco:

MCKEOWN, J.C. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

Kiel diri en Esperanto (8)

 



cronômetro = klikhorloĝo

liquidação = rabatkampanjo

rabo-de-cavalo (penteado) = harvosto

ralar, raspar = raspi. Kokosa raspaĵo = coco ralado. 

vitalidade = vivoforto

vizitlisto = lista de chamada