12/01/2021

Tutti braziliani | La granda sagao de la italaj enmigrantoj en la sudo de Brazilo

 




En la dua duono de la 19a jc, la Imperia Registaro de Brazilo (1822-1889) aranĝis la enmigradon de italoj kaj aliaj naciecoj kun la celo loĝatigi regionojn en la sudo de la lando kaj intensigi la produktadon de nutraĵoj, se ne paroli pri kaŝitaj kaj antaŭjuĝaj intencoj blankigi la rason... Oni kalkulas, ke en la periodo inter 1885 kaj 1914 ĉirkaŭ 150 mil personoj devenintaj el la Boto setlis en la lando pro la malbonaj vivkondiĉoj  en la nordo de Italio tiuepoke (1), kaŭze de proceso de granda elmigrado al Ameriko - precipe al Usono, Argentino kaj Brazilo.


La enmigrantoj alportis en siaj bagaĝoj siajn esperojn pri bona vivo, allogitaj de la propagando de la brazila registaro kaj ĝiaj promesoj pri bonega akceptado kaj apogo, ne ne paroli pri la ricevo de bonaj terpecoj sub la pago post kelkaj jaroj. 
Ili alvenis al Rio-de-Ĵanejro, tiam ĉefurbo de Brazilo, kaj de tie forvojaĝis al la tiama Provinco de São Pedro do Rio Grande do Sul, en la plej suda regiono de la lando, kies fina destino estis Porto Alegre, la provinca ĉefurbo. Tie ili restis kelkajn monatojn vivantaj en barakegoj kaj estis devigataj labori en la konstruado de vojoj ĝis kiam la tago en kiu ili ricevis siajn terlotojn, semon kaj ilojn kaj estis irigitaj al la krudaj regionoj destinitaj al ili en la gaŭĉa montaro (2). 

Tiusence la germanoj, alvenintaj antaŭ duonjarcento, estis pli bonŝancaj. Ili ricevis terpecojn ĉe riverbordoj proksimaj al Porto Alegre, kio faciligis la komercadon de iliaj varoj. La italoj aliflanke frontis pli grandajn defiojn: ili devis adaptiĝi al la medio de grandaj arbaroj en kiuj la grundoj multfoje havis deklivojn aŭ eĉ estis ŝtonkovritaj laŭ dokumentfilmo kiun mi vidis antaŭnelonge sur la TV.


Sed ili ekdisvolvis siajn kapablojn laŭ meblofarado, ĉarpentado kaj feraĵfabrikado, en kiuj ili fabrikis ĉarojn kaj plugilojn, kaj preparis la teron por vinber- kaj tritikkultivado. Polento, vino, grappa tute ne povis manki. Fine la italaj enmigrantoj multe kontribuis samkiel aliaj enmigrantoj diversdevenaj al la disvolviĝo ne nur de la sudo de Brazilo sed de aliaj regionoj de la lando. Urboj estis fonditaj de ili. En mia ŝtato, la vinfabrikado kaj tritikkultivado estas unu el la ĉefelementoj de nia eksportadkomerco, se ne paroli pri gravaj kulturaj aspektoj. En Rio Grande do Sul nia dua plej granda urbo, Caxias do Sul [ka'ŝias do sul], estis fondita de la bravaj enmigrantoj. Industria urbo kun 500 mil enloĝantoj.

(1) Plej precize el la regionoj de Lombardio, Veneto kaj Tirolo.
(2) gaŭĉo = Rajdanta paŝtisto de brutaroj en la S-Amerikaj pampoj. (PIV); tradicia nomo de la enloĝantoj de la ŝtato Rio Grande do Sul. | gaŭĉa = rilata al Rio Grande do Sul ĉikaze. 

Referencoj:
CAZARRÉ, Lourenço. Todos irmãos. Zero Hora, Porto Alegre, 09-10 jan. 2021. Doc, p. 12.

Imigração Italiana no Rio Grande do Sul. Museu Etnográfico da Coluna Maciel. Disponebla ĉe: 

09/01/2021

Kiel diri | Portugala/Esperanto (9)

 



cagar (tabua) = kaki

cappucinno = kapuĉino

CD = KD (kompakta disko)

fone de ouvido = kapaŭskultilo

pimentão = kapsiko

travesseiro = kapkuseno, litkuseno


Referenco:

https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#HH


Eble plaĉos al vi ankaŭ vidi:

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/01/kiel-diri-en-esperanto-8.html

Esperantaj sinonimoj (11)

 



trotuaro - irejo
trupo - ensemblo, grupo, bando
tuj - senprokraste

turmenti - torturi, suferigi
tuŝi - palpi
universala - tutmonda

Referenco:
OJALO, Jaan. Esperantaj Sinonimoj. Roterdamo: UEA, 1999

Eble plaĉos al vi ankaŭ vidi:


08/01/2021

Fernando Pessoa pri planlingvoj: malagnosko kaj propra projekto

 



Fernando Pessoa (Lisbono1888- Lisbono1935), poeto kaj tradukisto, krom multaj aliaj aktivecoj, estis unu el plej elstaraj poetoj de la portugala lingvo, malgraŭ la fakto, ke el siaj kvar libroj kiujn li publikigis, nur unu estis en la portugala kaj la aliaj en la angla, pro la familiareco kiun li havis pri ĉi tiu lingvo: li estis edukita en katolika irlanda lernejo en Sud-Afriko. Kiel oni scias, li estas tre konata ne nur pri sia verko sed ankaŭ pri a kreo de heteronimoj, ĉiu el ili kun siaj distingaj stilo kaj temoj.

Aparte interesa por E-istoj estas tio, ke li malagnoskis la eblecojn de planitaj lingvoj, kvankam li havis konojn pri Esperanto, Ido kaj Volapuko. En sia antaŭparolo al La Gardisto de Gregoj (O Guardador de Rebanhos), verkita de Alberto Caeiro, unu el la heteronimoj, Gonçalves Neves citas aserton de Pessoa: la homaro ne akceptos nenaturan lingvon por iu konversacio natura (...). Homo preferos balbuti en lingvo fremda, sed naskita, ol paroli kun la naŭza perfekteco de lingvo farita. Tiusence iu granda miskompreno almenaŭ rilata al potencialoj de Esperanto.

Spite al tio, li mem laboris pri kreo de lingva projekto, ne fininta ĝin, parte inspirita je planlingvoj kiuj jam ekzistis. En ĝi, ĝuste kiel ekzemploj:

la substantivo finiĝus per -a; la adjektivoj per -o; -e indikus la verbojn en la tempo prezenco kaj -i estus uzata por la preterito;

la ordinare nevariaj vortoj, kiel adverboj, prepozicioj kaj konjunkcioj ekz. finiĝus per -u;

in-vortoj fariĝus per la enmeto de -i antaŭ la lasta vokalo: homo (viro), homia (virino).

la verboj estus konjugitaj tia kia en Volapuko pere de la uzo de pronoma finaĵo post la verba radiko: ame (mi amas), ames (vi amas), amet (li amas) k.t.p.


Referencoj:
FERNANDO PESSOA. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Fernando_Pessoa. Aliro: 09 jan. 2021.

NEVES, Gonçalo. Fernando Pessoa pri Esperanto kaj La lingvokrea agado de Pessoa. En: CAEIRO, Alberto (heteronimo de Fernando Pessoa). La Gardisto de Gregoj . Espinho: Eldonejo Drako, 2019. p. 18-19. Trad. Gonçalo Neves. PDF-eldono, disponebla en: https://archive.org/details/La_gardisto_de_gregoj/

04/01/2021

Ekde 1906 | La E-societoj en Porto Alegre, Brazilo

 





En 1894, sep jaroj post la lanĉo de la Unua Libro de Esperanto, ekaperis en Porto Alegre, urbo en la plej suda regiono de Brazilo, la unua artikolo pri la lingvo, verkita de Arno Phillip, direktoro de Deutsche Zeitung, loka gazeto tiuepoka en la germana lingvo (1). Ekde 1896, Francisko Valdomiro Lorenz, bohema enmigranto, kiu grandparte de sia vivo loĝis en urbeto je ĉ. 175 km for de Porto Alegre, plifortigis konsiderinde la diskonigon de E-o en la regiono. Li alie respondecis pri la verko Esperanto sem Mestre (Esperanto sen Majstro), klasika lernolibro pere de kiu ege multaj homoj en la lando eklernis la zamenhofan lingvon.

Esperanta Societo Sud-Rio-Granda

Je la 2a de septembro, 1906, kiam la urbo havis ĉ. 75 mil enloĝantojn, estis fondita la unua E-instituicio: Esperanta Societo Sud-Rio-Granda, la tria en la lando. Al Brazila Klubo Esperanto, en Rio-de-Ĵanejro, estis sendita la jena telegramo: "Ontem tarde numerosa concorrência inaugurada Esperanta Societo Sud-Rio-Granda 122 samideanoj."/ "Hieraŭ posttagmeze multnombra ĉeestantaro fondita Esperanta Societo Sud-Rio-Granda 122 samideanoj." Okaze de la fondo, oni ricevis el L.L. Zamenhof poŝkarton kiu teksis jene: Varsovio, 28-06-1906. Karaj Sinjoroj! Al la Esperanta Societo Sud-Riogranda mi sendas koran saluton kaj dezirojn de plej bonaj sukcesoj. Via Zamenhof. P.S.: - La titolo de Honora Prezidanto afable donacata al mi de via societo, mi akceptas kun kora danko. Bedaŭrinde ĝi ne multe daŭris pro diversaj kialoj.

Grêmio Esperantista Everardo Backheuser

En 1923 estis fondita Grêmio Esperantista Everardo Backheuser, kiu poste nelonge malaperis.

Sud-Brazila Esperantistigilo

Je la 12a de julio, 1927, estis kreita la Sud-Brazila Esperantistigilo, kiu respondecis pri Esperantokursoj kaj diskonigado en la lokaj taggazetoj pere de artikoloj. En 1936 oni proponis al la urbodomo kaj sukcesis, ke strato en la urbo nomiĝu "Zamenhof".

Esperantista Societo de Porto Alegre

La plej sukcesa societo en la urbo kiu respondecis pri la diskonigado, instruado kaj kultivado de E-o estis la Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA), fondita je la 2a de aprilo, 1945. En 1995 ĝi festis sian 50jariĝon sed bedaŭrinde devis ĉesigi siajn aktivecojn postkelkjare. Ĝi respondecis i.a. pri la realigo de lokaj kaj ŝtataj (3) E-eventoj kaj fariĝis elstara instituicio pri la E-movado en la sudo de la lando.

Surfote: 17a Brazila Kongreso de Esperanto realigita en Porto Alegre inter 7-14/okt/1961. 1. Malfermo verŝajne. 2. Barkopromeno de partoprenantoj tra la Lago Guaíba. 

Nuntempe Gaŭĉa Esperanto-Asocio, fondita je la 31a de julio, 1982, estas la sola E-organizaĵo kiu respondecas pri la E-movado en la ŝtato Rio Grande do Sul. (2) Facebook-paĝo ĉe https://www.facebook.com/esperanto.rs

(1) La sudo de Brazilo estas regiono kiu ricevis ekde la 19a jc multe da enmigrantoj diverslande, kiel germanoj kaj italoj.

(2) La plej suda ŝtato de Brazilo, kiu landlimas kun la ŝtato Santa Catarina, Argentino, Urugvajo kaj la Oceano Atlantiko. 


Referenco:

https://gajahaveno1.blogspot.com/search/label/E-historio

01/01/2021

La romanoj (1) | Ia ŝipo brilis sur la ĉielo

 


Romo | Muzeo de Ostia Antica (2016)


Ĉu trinki lakton? Porti pantalonojn en la Antikva Romo? Neniel! Aferoj de barbaroj! La uzado de pantalonoj, kiu eke disvastiĝis tra la tempoj estis malpermesita de la imperiestro Honorio ĉe la fino de la 4a jc p.K.


La gaŭloj inventis tualetan sapon surbaze de besta graso kaj cindroj. La romanoj, tiaj kiaj la grekoj, utiligis olivoleon kaj spongon dum la baniĝo.


"Sonĝi, ke mortis aŭ estas krucumata estas antaŭvido pri geedziĝo por la fraŭloj." Artemidoro el Daldis en sia verko Pri la interpretado de la sonĝoj. 


"Io kio similis al ŝipo brilis sur la ĉielo...", "Io kiu similias al granda floto estis ekvidita sur la ĉielo en Lanuvio, proksima al Romo." (citita de Tito Livio en lia libro Historio de Romo).


Referenco:

MCKEOWN, J.C. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

Kiel diri en Esperanto (8)

 



cronômetro = klikhorloĝo

liquidação = rabatkampanjo

rabo-de-cavalo (penteado) = harvosto

ralar, raspar = raspi. Kokosa raspaĵo = coco ralado. 

vitalidade = vivoforto

vizitlisto = lista de chamada

31/12/2020

VIDEOFILMETO | Printu vian viron


Jen tre kortuŝa filmeto "Printu vian viron". Aminda virino loĝas en Parizo kaj hazarde trafas reklamon de eblo printi perfektan viron. Por ekscii kio okazis poste rigardu la filmeton.

Japanio | Nova maniero forpeli ursojn el la plantejoj...

 



En la urbo Takikawa, en Japanio, la terkultivistoj havas novan alternativon por forpeli la predantojn kiel ursojn el la plantejoj pere de la  instalo de du mekanikaj lupoj. Tiaj robotoj, kiuj estas altaj je 2,6 m, havas malveran felon, videblajn dentojn kaj ruĝajn okulojn kaj krome ili balancas la kapon se ne paroli pri la eligo de hurloj, bojoj kaj pafoj por ke la ursoj ne allkutimiĝu...

Referenco:

HARA, Carlos Eduardo. Animais robôs. Superinteressante, San-Paŭlo, dec. 2020. Supernovas.

30/12/2020

La milito en Sirio kaj la nocivaj konsekvencoj en la infanoj

 


1 300 infanoj de Damasko en Sirio, en la lastaj 9 jaroj estis analizitaj kun la celo ekzameni la impakton de la milito en sia mensa sano. La rezulto estas memkompreneble katasfrofa: 

53% prezentas situacion de posttraŭma streso.

61% havas moderajn/severajn problemojn pri mensa sano.

62% raportis pri malfacilaĵoj por kontroli sian koleron.

Rimarkindas, ke 40% el la infanoj perdis iun familianon kaj 50% devis translokiĝi pro la circonstancoj.


Referenco:

ELER, Guilherme. As marcas da guerra. Superinteressante, San-Paŭlo, dec. 2020. Supernovas.


Falsos amigos esperanto/português (7)

 



Asisti = assistir, auxiliar e não ver, estar presente = vidi, ĉeesti

Demisii = demitir-se e não demitir = eksigi, maldungi

Karafo = jarra e não garrafa = botelo

Pinto = ponta, extremidade, cume e não pinto = kokideto. Pintokunveno = reunião de cúpula

Pretendi = reclamar como direito, pretender, exigir; alegar, ter a pretensão de e não no sentido de aspirar, desejar = aspiri, deziri, intenci. Pretendema = pretensioso


Referências: 

Dicionário Escolar da Língua Portuguesa/ Academia Brasileira de Letras. São Paulo: Companhia Editora Nacional, 2008.

http://vortaro.esperanto.org.br/