17/03/2021
Miaj ideoj post iom da vino... (2)
La unuaj kristanoj partumis inter ili la malmulton kiuj ili posedis. Sed tio estas komunismo! - ekkrius hodiaŭa fariseo, indignigita, se li estus transportita tra la tempo al tiu epoko.
Estas senutile lukti kontraŭ la bonaj ideoj. Ili alvenas por resti.
Dio ne havas posedanton.
Estas iom stulta la ideo paroli al hundoj kaj katoj. Mi ekzemple parolas nur al miaj foliaĵoj.
Mi ne plu sekvas ian ajn ismon. Ismoj dividas. Mi serĉas pli holisman mondpercepton pri la aferoj.
"Tra la kampoj estas malsato en grandaj plantejoj", diris brazila komponisto en kanzono. Sintezo de la Kapitalismo.
La libereco de la opresito estas tiu de ĉenita hundo.
Mi konsideras malrespekton al nacia flago kiam utiligata en manifestacioj de malvera patriotismo plena je hipokriteco.
Plie: https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/03/miaj-ideoj-post-iom-da-vino-1.html
15/03/2021
El la latino al la portugala lingvo (1) | Metaplasmoj
En la transirado de la latina al la portugala lingvo, oni observas la fenomenon pri metaplasmoj, tio estas, vortoj kiuj suferis fonetikajn modifojn ne ŝanĝantaj sian signifon. Ni vidu ekzemplojn:
lupu > lobo (lupo)
facere> fazer (fari)
profectu> proveito (profito)
multu> muito (multa)
iam> já (jam)
persona> pessõa> pessoa (persono)
tauro> touro (toro)
auru> ouro (oro)
legere> leer> ler (legi)
Referenco:
UBIALI, Nelson Attílio. Do latim ao português sem dicionário. Londrina: Ed. da UEL,1998.
13/03/2021
Esperantaj sinonimoj (14)
12/03/2021
La romanoj (5) | Kia stranga estas la Oriento!
"Sonĝi, ke oni mortis aŭ estas krucumata estas antaŭvido de edziĝo por la fraŭloj.(Artermidoro el Daldis, Anatolio, nuntempa Turkio, en Pri la Interpretado de la Sonĝoj - 2a jc p.K.)
Teksaĵo el vento (ventus textilis) estis granda sensaciaĵo en la tempoj de Aŭgusto, konata inter ni nuntempe kiel silkaĵo. Ĝi estis ege multekosta ĉar ĝi estis importita el Ĉinio, kiu ĝuis la monopolon pri fabrikado. Nur en la mezo de la 6a jc p.K. la silkraŭpoj estis enkonduktitaj en la Okcidento.
Plinio la Maljuna, en sia Natura Historio, parolas pri Srilanko: "Neniu havas sklavojn aŭ dormas post la sunnaskiĝo nek dormetas post la tagmanĝo; iliaj domoj havas modestan grandon; la tritikprezo neniam plialtiĝas; ili ne havas kortumojn aŭ jurajn disputojn."
Referenco:
MCKEOWN, J.C. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.
Plie en: https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/02/la-romanoj-4-ho-ve-soldatoj-portantaj.html
Bildo: Foto de C.D. (2016)
05/03/2021
04/03/2021
Alcione Dávalos Fernandes laŭ ŝi mem
Jen mi reproduktas sube etan intervjuon (1) de nia karmemora Alcione Dávalos Fernandes, granda amikino de Esperanto, kiu bedaŭrinde forpasis la pasintan februaron, motivo de konsterno al ni ĉiuj kiuj partumis kun ŝi momentojn de kunvivado kaj amikeco. La reprodukto de tia intervjuo estas maniero kiun mi trovis por malgraŭ modeste omaĝi ŝian memoron.
Esperanto en via vivo:
Esperanto estas io kio pacigas kaj ĝojigas min. Paroli, aŭskulti kaj kanti en Esperanto igas min tre feliĉa kaj tio estas tre grava al mi. Tio estas la ĉefa kialo de ĝia ekzistado en mia vivo.
Iu libro:
Guia Prático de Psicologia Junguiana - Robin Robertson
Iu filmo:
O Senhor dos Anéis (La Mastro de l' Ringo)
Iu muzikaĵo:
Fico assim sem você (Cacá Moraes kaj Abdulla)
Iu TV-programero:
Cake Boss (h&h - chef Buddy)
Iu kantist(in)o:
Elza Soares
Iu aktor(in)o:
Meryl Streep
Iu verkist(in)o:
Luis Fernando Verissimo
Iu talento kiun vi ŝatus havi:
Danci
Iu famulo de la Historio kiun vi admiras:
Leonardo da Vinci
Iu afero kiu dolĉigas la vivon:
Muziko
Se vi havus pli da tempo...
Mi studus psikanalizon
Iu revo:
Koni la statuon de Davido, de Micuelangelo (2)
Iu hobio:
Pentri
Iu loko kiun vi deziras koni:
Portugalio (3)
Iu donaco kiun vi ŝatas gajni:
Indianaj objektoj de dekoracio
Vi estas...
Kompleksa kaj simpla. La Makro kaj la Mikro. Mi estas Ĉio kaj Nenio. Mi estas Dio en mi mem kaj ekstere de mi.
(1) Intervjuo al la gazeteto Kelkvorte n-ro 2, aŭgusto 2016, publikigita en Porto Alegre
(2) En la sama jaro si havis la oportunon realigi tian revon okaze de nia vojaĝo al Italio kune kun alia amikino mia.
(3) Post nelonge ŝi konis Lisbonon.
03/03/2021
50 futbalaj terminoj portugala/Esperanto
Jen vortstoko pri futbalo surbaze de la artikolo Piedpilkado Esperanta, verkita de Francisko Stefano Wechsler kaj publikigita en la revuo La Lampiro (Brazilo) antaŭkelkjare, kune kun esploro en Vikipedio.
Árbitro = arbitraciisto, matĉestro
Árbitro assistente = asista arbitraciisto, asista matĉestro
Arena = areno
Arremesso lateral = flanka(permana) enĵeto
Atacante = atakanto
Bandeirinha de canto = flagfosteto
Bola = pilko
Campeonato = ĉampionturniro
Campo = ludejo, ludkampo
Caneleira = tibiŝirmilo
Chutar = ŝoti, piedpafi
Chuteira = pafŝuo
Copa do Mundo de Futebol = Futbala Mond-Pokalo
Desconto = aldona daŭro
Driblar = dribli
Empate = sampoento, egalo
Equipe = skipo
Estádio = stadiono
Escanteio = angulpafo
Falta = faŭlo
Finalo = finalo
Gol = golo
Goleada = golaro
Goleador = golemulo
Goleira = golejo
Goleiro = golulo, golisto
Linha lateral = flanklinio
Linha de fundo = gollinio
Marcar um gol = Goli, golpoenti
Meio-campista = centrulo, mezkampisto
Oitavas de final = okonfinalo
Pantaloneto = calção
Partida = matĉo, (futbal)ludo
Pênaldi = penalo, punpafo
Pequena área = golareo
Poste = (gol)fosto
Prorrogação = Ekstra periodo
Quartas-de-final = kvaronfinalo
Seleção = nacia teamo
Semi-final = duonfinalo
Tempo = (lud)periodo
Time = teamo, skipo
Tiro livre = rekta libera piedpafo
Tiro livre com barreira = nerekta libera piedpafo
Torcer = apogi, fani, esti fano
Torcedor = apoganto, fano
Torneio = turniro
Trave = (gol)trabo
Vaiar = fajf(ad)i
Zagueiro = defendanto
Rimarko: Mi persone ne simpatias al la termino "piedpilko", rekta traduko de la angla "foot-ball". Mi opinias ĝin malprava: fine tute ne temas pri "pilko de la piedo" aŭ "pilko kiu estas piedo", kiel "ŝtato-membro" = "ŝtato kiu estas membro".
Plie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Futbalo
FUTBALO | La plej grandaj golaroj en la Historio
1 149-0 - AS Adema-SOE, en Antananarivo, Madagaskaro (2002). Kiel protesto kontraŭ la agado de la arbitraciisto, ĉiuj temis pri memgoloj!
2 36-0 - Arbroath-Bon Accord, en Skotlando (1885)
3 34-0 - Dundee Harp-Aberdeen Rovers, en Skotlando, samtage al tiu de la antaŭa matĉo.
4 31-1 - Aŭstralio-Usona Samoo, en Aŭstralio (2001)
5 30-0 - Tahitio-Kukinsuloj, en Tahitio (1971)
Referenco:
Lista: qual foi o jogo de futebol com maior goleada? Superinteressante, San- Paŭlo, n-ro 424, p. 60, feb. 2021. Oráculo.
02/03/2021
Kiel diri | Portugala/ Esperanto (11)
coco ralado = kokosa raspaĵo
cômoda = komodo
compota = kompoto
contusão = kontuzo
cortiça = korko
nhoque = knedliko
saca-rolhas = korktirilo
tampa = kovrilo
Miaj ideoj post iom da vino (1)
Oni parolas tiel malbone pri la Mezepoko... Malgraŭ tio, kion la homoj diros post 500 jaroj pri la nunaj tempoj? Mi ne kredas, ke ili faros multe da distingo.
Optimismo aŭ pesimismo? Mi pli favoras al iu esperhava realismo...
La Kongreso de iu lando respegulas ĝian popolon.
La Vero estas nek kristana nek "pagana". La vero simple estas.
La limdato pri valideco de ĉi tiu civilizo bazata sur la mono kadukiĝis. Ĝia destino estas neevitebla.
Instrui estas sublima afero. Eĉ okaze de malgranda ago de patrino instruanta sian fileton teni kulereton.
La ideo, ke la Universo estas verko de la hazardo estas tiel sensenca kiel tiu pri ia Eterna Infero.
La virino ĉiam estis vidata kiel tiu kiu "tentas la viron", kun kulturaj konsekvencoj eĉ hodiaŭ, kiel demandoj ligataj al seksperfortoj. Aferoj de iu kristanismo sen Kristo.
26/02/2021
Historio de la mondo
La historio de la grandaj okazintaĵoj en la mondo estas simple la historio de ĝiaj krimoj. (Voltaire)








