cappucinno = kapuĉino
coalhada = kazeo
esconde-esconde = kaŝludo
ketchup = keĉupo
pimentão = kapsiko
polícia e ladrão = kaptoludo
Fonto |
https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#KK
cappucinno = kapuĉino
coalhada = kazeo
esconde-esconde = kaŝludo
ketchup = keĉupo
pimentão = kapsiko
polícia e ladrão = kaptoludo
Fonto |
https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#KK
demonstri - pruvi, elmontri, demonstracii
dialogo - interparolo, konvers(aci)o
ebria - malsobra
ekstrema - plej altgrada
entuziasmo - fervoro
fekunda - fruktodona, fruktoriĉa
Fonto |
Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (Eld. UEA)
Ĉi tiu civilizo ekonomie bazata sur la profito antaŭ ĉio, sen nenia konsidero pri la ideo de humaneco, etiko kaj respekto al aliuloj, multfoje minacas la propran vivon de la homoj, kiel jam de longa tempo okazas en la brazila Amazonio, kie la indianaj popoloj vivas antaŭ la minaco de la malbona utiligado de hidrargo uzata en la prospektorado de minaĵoj, se ne paroli pri aliaj grandaj problemoj kiujn ili devas fronti. El tio rezultas granda nombro de mortoj kaj seriozaj malutiloj al la sano de plenkreskuloj kaj infanoj, kiel neŭrologiaj kaj movaj perturboj kauzataj de la poluado de riveroj, kio malsanigas la fiŝojn, bazajn nutraĵojn por la indianaj triboj.
Ĝuste kiel ekzemplo de la problemo, oni povas mencii realigatan esploron (2019) de Fiocruz (*), en vilaĝoj de la indianoj mundurukuoj, situataj en la baseno de la rivero Tapajós [tapa'ĵos], en kiu oni trovis postsignojn de infektado de infanoj. "La plej grandaj indicoj estis trovitaj en la vilaĝo Sawré Aboy, en kiu 87,5% de la homoj estis infektitaj. "La neŭrologia taksado rivelis diversajn modifojn en la esplorita loĝantaro kaj unu el la plej seriozaj estis la polineŭropatio" laŭ ĵusa reporteraĵo de la revuo Piaŭi, de kiu mi deprenis donitaĵojn pri la temo. La situacio estas simple terura: infanoj kiuj naskiĝas kripligitaj, kiuj multefoje ne parolas kaj ne sukcesas fortojn por preni ion per la manoj.
Malfeliĉe oni vivas hodiaŭ en lando enmarĉigita en morala krizo kiel neniam antaŭe, en kiu la vivo de la homoj sub kelkaj cirkonstancoj valoras tre malmulte, ĉio kaŭze de senbremsa egoismo de multuloj.
* Brazila instituicio por esploroj kaj disvolviĝo de biologiaj sciencoj.
Fonto |
Reporteraĵo Mal invisível [Nevidebla malbono], de Aparecida Vilaça, en la brazila revuo Piauí de majo 2021.
En 1551 tri orfinoj fratinoj estis la unuaj tri eŭropaj virinoj kiuj alvenis al Brazilo. Multaj, en tia kondiĉo, eke estis senditaj por edziniĝi al kolonianoj, kio reprezentis monŝparon por la Eklezio en la senco de orfejoj.
Kelkaj plantoj perceptas la sonojn, eĉ se ili kompreneble ne havas la kapablon aŭdi. Ekzemplo: Plantoj Arabidopsis thaliana povas detekti la bruon de maĉado de raŭpeto kaj produkti toksinojn en la folioj por lukti kontraŭ ĝi.
La aligatoro, kiam ĝi eventuale perdas sian voston, povas kreskigi ĝin denove ĝis 22 cm.
La plej antikva respubiko en la mondo estas San-Marino, kreita en 301 p.K.. En Eŭropo ankoraŭ troviĝas 12 monarkioj.
Vi lernis en la lernejo: primo estas natura nombro kies ununuraj naturaj divizoroj estas 1 kaj ĝi mem. Ili estas senfinaj. La plej granda jam konata havas 17,4 milionojn da ciferoj.
Fonto | Brazila revuo Superinteressante
Plie |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/05/en-akvoguto-en-la-maro-trovigas-1.html
l = litro
m = metro
m. = mortinta en
ml = mililitro
mm = milimetro
min = minuto
N = norda
ntr = netransitiva
p. = paĝo
p.K. = post Kristo
Fonto |
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto-2005
La biblia esprimo "doni perlojn al la porkoj" havas version en la ĉina lingvo: "ludi pianon al bovino".
Ĉu vi estas alergia al katoj? Atentu! Ĉar tio estas kaŭzata de proteino nomata Fel d1. Ĝi ĉeestas en la salivo tiaj felisoj, kiu disiĝas tra la hararo kiam ĝi sin lekas. Entrepreno Purina kreis novan porcion kiu parte eliminas la alergenon, kio estas sufiĉa por malaperigi la homan alergion.
Onidire estas pruvite, ke ĉevaloj sin rekonas antaŭ spegulo, tio estas, ili havas memkonscion.
Estas 1,01 telefonlinio por ĉiu enloĝanto en la planedo.
La forĵeto de ĵetlancoj estas konsiderata la unua sporto kiu aperis en la mondo. Konata ankaŭ de la neandertaloj, la ĵetlanco estis uzata por la ĉaso. Arkeologiaj evidentaĵoj atestas, ke estis trejnadoj per ĝi antaŭ ol la prahistoriaj homoj foriros por ĉasado. Verŝajne konkuroj inter ili rezultis el tia praktiko.
Fonto | Brazila revuo Superinteressante
Prie |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/05/maksimuma-nombro-da-skribsignoj-en.html
Nur homaj vaneco kaj orgojlo povas koncepti la ideon nei apriore, ke la Universo estas inteligenta. Malfeliĉe tra mia vivo de tempo al tempo mi legis/aŭskultis kontraŭsciencan starpunkton, mi diru, de eĉ de eminentaj gravuloj de la akademio rilate al tiu demando. Kiom da tromemfido!
Unu el la problemoj de la Scienco, kiel iam mi legis, estis la fakto, ke ĝi estis en la pasinteco tiel severe persekutata de la religio, ke kiam ĝi fine sukcesis disvolviĝi tute libere, ĝi forpelis ian ajn ideon el religieca deveno. Feliĉe la pensmaniero evoluas kaj pli kaj pli, en la scienca kampo, la ideo de iu Universo haviganta inteligenton sukcesas sekvantojn - ne forlasante la teorion pri Evoluado. Mi persone kredas, ke en la venontaj jardekoj la diskutado pri la temo troviĝos en la tagordo de la sciencistoj sen iaspecaj antaŭjuĝoj.
Alie mi pensas, ke estontece ni havos sciencon ne nur deduktan sed ankaŭ intuician. Ĉio estas demando pri malfermo de la intuiciaj kanaloj de la estulo por realecoj kiuj ne povas esti pruvitaj en laboratorioj. Des pli pro tio, ke imagi, ke ĉio en la Universo estas rezulto de simpla hazardo danke al blindaj fortoj en interago estas minimume digna je demandoj. Ĉu vere? Certaj fenomenoj defias eĉ matematikajn probablecojn, laŭ dokumentfilmo kiun vi vidis sur la TV. Sed fine la tempo respondos al la demando pri kiu pravas aŭ ne.
Amfiteatro de Ostia Antica, Romo. Foto de C.D. (2016)
"Iam estis proponita al la Senato, ke la sklavoj devu esti diferencigitaj de liberaj homoj pere de la vestaĵoj, sed tuj oni perceptis da danĝeron, kiu la ideo povus reprezenti, se la sklavoj komencus kalkuli kiom ni estas." (Seneko, en De clementia)
Rim.: Kaj se ili ekkonstatus kiom pli grandnombra ili estis..
"Neniu soldato devas ŝteli kokinojn de aliuloj aŭ rabi ŝafinojn. Neniu soldato devas ŝteli vinberojn, aŭ mueli maizon kiu apartenas al aliulo, aŭ trudpreni olivoleon, salon aŭ brullignon. Soldatoj devas kontentiĝi per siaj propraj provizoj kaj vivi el rabado de eroj de la malamikoj, kaj ne de la larmoj de la provincanoj. (Aŭgusta Historio. La vivo de Aŭreliano)
"Antaŭe la homoj lavis la brakojn kaj la krurojn ĉiutage, sed ili baniĝis nur post la tagoj de foiro." (Plinio, Natura Historio)
Rim.: La foiroj estis realigataj je ĉiu ok tagoj.
Historiisto Diodoro Sicila, en Historia Biblioteko, rakontas, ke iam en la 1-a jc a.K., li atestis la fakton, ke roma ambasadoro estis linĉita en Egiptio pro tio, ke li senintence mortigis katon, sanktegan beston.
criado-mudo = littableto
detergente = lesivo
escola de ensino médio = mezlernejo, liceo
limonada = limonado
liquidificador = likviligilo, miksilo
travesseiro = kapkuseno
Fonto |
https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#AA
Prie en |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/05/kiel-diri-14-portugalaesperanto.html
Prie pri la vikingoj |
https://gajahaveno1.blogspot.com/2020/08/kontribuo-de-la-vikingoj-al-la.html