15/06/2020

Kuriozaĵoj pri la angla kaj franca lingvoj


En la frazo “The quick brown fox jumps over the lazy dog” troviĝas ĉiuj literoj de la angla alfabeto.

“Strengths” estas la plej longa vorto en la angla kun unu sola vokalo.


La franca jam estis oficiala lingvo de Anglio - inter la normanda invado (1066) kaj la fino de la 16a jarcento. "Garage", "restaurant" kaj "résumé" estas ekzemploj de vortoj de la angla kiuj devenis el la franca.
Ĉu vi havas iajn problemojn pri la supersignoj de via gepatra lingvo? Kion diri pri la franca, en kiu estas vortoj kiel “hétérogénéité”?...

09/06/2020

Porto Alegre | La fondo de Grêmio kaj Inter


Je la 15a de septembro, 1903, 31 junuloj kunvenis ĉe Praça XV, en Porto Alegre, por fondi futbalklubon kiun ili nomis Grêmio Foot-Ball Porto Alegrense. Je la 4a de aprilo, 1906, ĉe avenuo Redenção, n-ro 141 (nuntempe av. João Pessoa, n-ro 1025), nova klubo estis kreita: Sport Club Internacional. Ĉe Grêmio komence la apogantoj estis precipe germandevenuloj; ĉe Inter, la plejmulto de la kvardek membroj-fondintoj estis junuloj kiuj laboris en la loka komerco. 

06/06/2020

Gaŭĉaj diraĵoj | Ditados Gauchescos (3)


Pli timigita ol majskarabo trairanta kokinejon.
Mais medroso que nem cascudo atravessando galinheiro.

Varma kiel fritilo sen tenilo.
Quente que nem frigideira sem cabo.

Pli grashava ol telefonaparato de buĉisto.
Mais gorduroso que telefone de açougueiro.

Senmova kiel hundo en boato.
Imóvel que nem cachorro em canoa.

Malpura kiel kokineja stango.
Sujo que nem pau de galinheiro.

Dika kiel hundo de kuiristino.
Gordo que nem cachorro de cozinheira.

Longa kiel insulto de balbutulo.
Comprido que nem insulto de gago.

> Referenco: Gaŭĉa Vivo, de Ivo Sanguinetti

04/06/2020

Virusoj kaj bakterioj en la konkero de Ameriko


En la raportaĵo "Enigmas das pandemias" ("Enigmoj de la pandemioj), de Rafael Cariello, publikigita en la maja eldono de la brazila revulo Piauí, estas kurioza donitaĵo pri la mortiga agado de virusoj kaj bakterioj alportitaj surŝipe en la karaveloj kiuj irigis al la amerika kontinento maristoj, soldatoj kaj koloniantoj en la 16a jc, en la giganta strebado por la konkero de la tri Amerikoj. 

Fakte la dominado kiu sekviĝis estis rapida, laŭ historia vidpunkto, malgraŭ la granda nombra malsameco inter indianoj (ĉirkaŭ 50 milionoj da homoj) kontraŭ eŭropanoj (200 mil enmigrintoj). La konkerantoj kalkulis eĉ neatendite pri la pereiga agado de mikroorganismoj, malpli fatalaj por ili, sed kiuj provokis ĉe la indiĝenoj la morton de 80% de ilia enloĝantaro.

02/06/2020

"Farti", malagrabla vorto por la oreloj de angloj


Ĉar la vorto "farti" estas tre malagrabla por la anglaj oreloj, tial mi konsilas, ke anstataŭ ĝi ni uzadu (precipe en Anglujo) la vorton "stati", kiu troviĝas en la Universala Vortaro kaj povas tute bone anstataŭi la malagrablan vorton. Ekzemple: "Kiel vi statas" (anstataŭ "Kiel vi fartas"). En okazo, kiam la senco povas esti ne tute klara, oni povas ankaŭ uzi la pli precizan vorton "sanstati".

> "The British Esperantist", 1907, O.V. p. 444

Pri la deveno de la restoracio, plasta sako kaj Superman


La vorto restoracio devenas el la franca verbo restaurer = rebonstatigi. Restoracioj aperis en la dua duono de la 19a jc en Parizo kaj ankaŭ estis konataj kiel sandomoj. En tiaj publikaj ejoj malfortigitaj homoj povis manĝi buljonon surbaze de viando por plibonfartiĝi. Laŭ historiistino Rebecca Spang, en sia libro portugallingve A Invenção do Restaurante (La Invento de la Restoracio), la unua restoracio laŭ la moderna koncepto aperis samurbe en 1766.

La papersako estis lanĉita en Anglio en 1844. En 1941 du anglaj kemiistoj sintezis la polietilenon kaj sekve al tio aperis la plastaj sakoj, kiuj populariĝis en la 70aj jaroj.

Superman, la unua superheroo de la bildrakontoj, aperis en 1938, meze de la ekonomia krizo de la 30aj jaroj, kun altaj indicoj da krimeco kaj perforto. Superman luktis kontraŭ la krimo pere de siaj specialaj povoj. Ne, li ankoraŭ ne flugis...

Bertilo Wennengren: PIV estu unuavice interreta verko





En intervjuo al la revuo Kontako n-ro 294 (2019:6),
Bertilo Wennengren, aŭtoro de PMEG–Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko –  respondis al demando pri PIV– Plena Ilustrita Vortaro, asertante, ke por li PIV estu unuavice interreta verko, kiu tamen povu aperi libroforme je bezono. (...) Eble la papera eldono tiam povu esti malpli ampleksa ol la Interreta, ĉar Interreta vortaro povas enhavi multon, kiun oni kutime forelektas ĉe papera eldono por ne troŝveligi la libron. Efektive pri tio mi havas multajn tre konkretajn proponojn, kaj mi jam diskutas kun SAT [Sennacieca Asocio Tutmonda – eldonanto de PIV] pri la afero.

25/05/2020

Vakcino eble nur en 2022

En intervjuyo al la taggazeto Zero Hora, de Porto Alegre, Ricardo Gazinelli, kunordiganto de la Instituto Nacional de Ciência e Tecnologia em Vacinas (Nacia Instituto de Scienco kaj Teknologio pri Vakcinoj) kaj profesoro ĉe la Universitato de Massachusetts, Usono, asertis la jenon pri vakcino kontraŭ la kronviruso:

Mi ne ŝatas esti pesimisto, sed mi trovas, ke ni ne havos vakcinon por la kronviruso en 2021 nenie en la mondo. Mi pensas, ke la plaj optimista atendo estus vakcino fine de 2021 sed plej probable en 2022. Sekve gravas, ke en situacio de pandemio, ĉiu lando strebu por fari sian propran vakcinon, ĉar ĝi scias, ke ĝi ne estos tuje priservita pri vakcinoj produktitaj en aliaj landoj.

Pri kuracilkoj, li diris, ke temas pri alia problemo. Antaŭ ĉio oni testas kuracsubstancojn por aliaj aferoj ĉar la disvolvigo de novaj tiaj substancoj estas malrapida.

23/05/2020

Tertremo en Porto Alegre



Francisco Riopardense de Macedo, en sia libreto História de Porto Alegre (Historio de Porto Alegre), registras la fakton, ke en 1811 la tiama vilaĝo Porto Alegre estis tute ekskuita de tertremo, kiun la enloĝantaro, timigita pro tiel unika okazintaĵo, atribuis al diversaj supernaturaj kialoj.

Esperanto en la romanoj de Isabel Allende



En la momento en kiu mi estis leganta la unuajn paĝojn de la nova romano de Isabel Allende lanĉita en la portugala, Longa Pétala de Mar [Longa Petalo de la Maro], subite mi trovis alineon en kiu Esperanto estas menciita. Kuriozas, ke tio okazis ne unuafoje en ŝia literatura kariero. Ni plibone vidos tion poste. Unue mi diru ion pri Isabel Allende, la plej fama hispanlingva verkistino en la mondo. Ŝi naskiĝis en Limao, Peruo, en 1942, sed ŝi estas ĉilia laŭ nacieco kaj poste ankaŭ akiris la usonan naciecon.

Ekde 1988 ŝi loĝas en Usono. En 1983 ŝi publikigis sian unuan romanon: La casa de los espíritus [La domon de la spiritoj], grandan literaturan sukceson kiu poste transformiĝis en filmo kun usonaj geaktoroj Jeremy Irons kaj Wanona Ryder. 

Poste venis aliaj romanoj kiel Eva Luna, Hija de la fortuna [Filino de la ŝanco] kaj Retrato en sépia [Sepikolora portreto] – ĉiuj kun granda publika akceptado.


Kio pri Esperanto? En La Casa de los espíritus, la protagonistino Clara havas la kutimon kontaktiĝi kun spiritoj, kiuj parolas al ŝi nur en la hispana aŭ en Esperanto. Ŝi eĉ skribas al ambasatoroj kaj ministroj pri edukado por enkonduko de Esperanto en la lernejojn de la tuta mondo, sed neniu reagas al ŝia propono.

En la romano El cuaderno de Maya, la verkistino utiligas la vorton esperanto laŭfigurasence. Pri sia hundo ŝi komentas: "No es cariñoso, pero nos entendemos en el lenguaje de la flora y la fauna:  esperanto telepático." [Ĝi ne estas karesema, sed ni komprenas unu la alian per la lingvo de floro kaj faŭno: telepatia Esperanto.]

En Longa Pétala de mar (2019), la intrigo disvolviĝas inter la Civila Milito en Hispanio (1936-1939) kaj la ekzilo de la geprotagonistoj en Ĉilio. Ĉe la fino de la milita konflikto, ĉefgeneralo Francisco Franco [Francisko Franko] triumfe eniras en Barcelonon kun sia armeo. Pri la okazintaĵo jen la fragmento menciita en la komenco:

Primeiro prendiam os combatentes, se os achassem, em qualquer condição que estivessem, e pessoas denunciadas por outros como colaboradoras ou suspeitas de alguma atividade considerada antiespanhola ou anticatólica; isso incluía membros de sindicatos, partidos de esquerda, praticantes de outras religiões, agnósticos, maçons, professores, maestros, cientistas, estudiosos de esperanto, estrangeiros, judeus, ciganos, e assim seguia a lista interminável.

Unue ili arestis la batalantojn, se ili trovis ilin, sub ia ajn kondiĉo en kiu ili estis, kaj homojn denuncitajn de aliaj kiel kunlaborantojn aŭ suspektindajn pri aktiveco konsiderata kontraŭhispania aŭ kontraŭkatolika; tio inkludis membrojn de sindikatoj, maldekstraj partioj, praktikantojn de aliaj religioj, agnostikulojn, framasonojn, instruistojn, maestrojn, sciencistojn, studantojn de Esperanto, alilandanojn, judojn, ciganojn, kaj tiele sekviĝis la senfina listo.=


;Referencoj:

ALLENDE, Isabel. Longa Pétala de Mar. Rio de Janeiro: Bertrand Brasil, 2019.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Isabel_Allende

09/05/2020

Gaŭĉaj diraĵoj (2) | Ditados Gauchescos (2)




Popoldiraĵoj el la plej suda regiono de Brazilo:

Firme que nem prego em polenta.
Firma kiel najlo en polento.

Saracoteando mais que bolacha em boca de veia.
Svigante pli ol biskvito en buŝo de oldulino.

Calmo que nem água de poço.
Trankvila kiel akvo de puto.

Mais perdido que cego em tiroteio.
Pli perdiĝinta ol blindulo ene de pafado.

Mais faceiro que guri de bombacha nova.
Pli gaja ol knabo kun nova bombaĉo.