15/04/2021

Bobby Fischer: la ŝakludisto kiu interrompis la hegemonion de Sovetunio en la ludo

 



La ŝakludo, aperinta en Hindio (kun elefanteto anstataŭanta la episkopon), alvenis al Rusio en la 9a jc pere de Siberio. Ĝi ekfuroris ĉe la rusa aristokratio. Imperiestrino Katarina la 2a eĉ ludis partion kun la sveda reĝo Gustavo la 2a en 1796. Simpla detalo: ili ludis per giganta tabulo sur kiu la pecoj estis reprezentataj de homoj. Lenin, dum sia ekzilo en Siberio, kutime ludis per poŝa korespondado. La soveta reĝimo popularigis la ludon pro ĝiaj logikaj kaj raciaj kvalitoj por ke tio servus kiel demonstracio de intelekta supereco super aliaj popoloj. En 1948 la ruso Miĥail Botvinnik venkis la 1an Mondan Ĉampionturniron de Ŝako, aranĝitan de FIDE-Internacia Ŝaka Federacio. Tiamaniere komenciĝis longa hegemonia periodo de sovetaj mondaj ŝaktitoloj kiu estis interrompita nur en 1972 kiam usona defianto Bobby Fischer, 28jara, venkis Boris Spasskij, mondan ĉampionon ekde 1969 el Rusio, en serio da partioj realigitaj en Rejkjaviko, Islando, en kiu la fina rezulto estis 12,5-8,5 favora al la usonano.

Robert James Fischer, konata kiel Bobby Fischer, naskiĝis en Ĉikago en 1943. Lia patrino estis svisino el judpola familio kiu fuĝis al Usono dum la Milito. Ŝi edukis lin tute sola samkiel lian plej aĝan fratinon. La patro estis germana fizikisto pri kiu li ekkonis ion nur kiam li estis 9jara. Kiam poste li loĝis en Novjorko, 19jarulo, li fariĝis la plej juna grandmajstro en la ŝako. Kiam li estis 21jara, li venkis samtempan ludadon kontraŭ 50 oponantojn kaj venkis 47! Por la rajto defii la mondan ĉampionon, en serio da partioj, li devis venki la Turniron de Kandidatoj, specon de mondpokalo de la ŝako, kun 8 ĝis16 ludistoj, kun kvaronfinaloj-, duonfinaloj kaj finalon. 

"En 1992, Fischer kaj Spasskij ludis festan partion pri la finalo en 1992. La partio okazis en Jugoslavio - kiu tiuepoke troviĝis meze de milito kiu fine dispartigi la landon. Iu problemo: la ĉeesto de Fischer malobservus embargon de UN, kio estigus diplomatian problemon al Usono." (revuo Superinteressante). La monda ĉampiono en 1972 malobeis al la determinoj de sia lando por respekti la embargon, venkis la disputon, gajnis kelkajn milionojn da dolaroj kaj neniam plu revenis al Usono pro kaptordona letero. Li estis arestita en Japanio kaj post unu jaro luktanta kontraŭ la ekstradicio al lia patrio, li sukcesis diplomatian azilon en la propra Islando en kiu li monde famiĝis. Li forpasis en 2008 kiam li estis 64jara. 


Referencoj:

BATTAGLIA,  Rafael. O gambito do rei. Superinteressante, San- Paŭlo, feb. 2021.

BOBBY FISCHER. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Bobby_Fischer. Aliro: 14 apr. 2021.

LISTA DOS CAMPEÕES MUNDIAIS DE XADREZ. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/Lista_dos_Campeonatos_Mundiais_de_Xadrez. Aliro: 14 apr. 2021.


Foto:

Bundesarchiv_Bild_183-76052-0335,_Schacholympiade,_Tal_(UdSSR)_gegen_Fischer_(USA).jpg: Kohls, Ulrichderivative work: Karpouzi, CC BY-SA 3.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0>, via Wikimedia Commons

Ankaŭ pri ŝakludo:

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/01/du-retejoj-por-ludi-kaj-plibonigi-vian.html


14/04/2021

Legoklubo Gilberto Ledon. Partoprenu!

 



INVITO!

Kuniĝu al ni en kuna legado! Ĉiu kiu interesiĝas, devas legi la tekston en oportuna momento, kaj dum renkontiĝo oni diskutos pri ĝi en riĉiga babilrondo!

📌 Eniru en nia grupo de Legolibro ĉe whatsapp - Tie ni transdonos informojn por la renkontiĝo!
https://chat.whatsapp.com/E71XpHBkxMD3fmkzUD1NdA

📌 Ligilo por la tekstoj: http://literaturo.esperanto.net/noveloj/index.html

12/04/2021

La romanoj (7) | Kiel eviti la hajrofalojn kaj havi brilajn dentojn

 




Galeno (ĉ.129-ĉ.217), romia kaj fama kuracisto kaj filozofo, kies ideoj ĝuis grandan prestiĝon dum jarcentoj, iam dikonigis en unu el siaj verkoj du tre simplajn receptojn por eviti la harajn falojn. Atentu bone: iun pomadon surbaze de pulvorigtitaj muskapoj kaj alian faritan el ekskrementoj de tiaj ronĝuloj.


Katulo, romia poeto en la 1a jc. a.K., nakiĝinta en Verono, diboĉis pri la brilaj dentoj de rivalo, atribuanta ilin la hispana kutimo lavi la dentojn per urino. Alie la amonio el la urino havigitaj en la "latrinae publicae" estis uzata por la lavado de vestaĵoj.


Plinio (23-79 d.C.), en sia Natura Historio, registris tion, ke la malriĉuloj kutimis fari bruojn sur la muroj de siaj domoj kvazaŭ ili estus fenestroj, kutimo poste forlasita pro perfortaj raboj.


"Kiam iu ne sciante manĝas homan viandon, servitan de posedantoj de senskrupulaj restoracioj kaj samtipaj personoj, la simileco kun porkviando estas tuj rimarkebla." (Galeno, Pri la povo de la manĝaĵo)


Referenco:

MCKEOWN, J.C.. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

Plie enhttps://gajahaveno1.blogspot.com/2021/03/la-romanoj-6-la-kvalitoj-de-bona.html


08/04/2021

07/04/2021

Tute ne estos facile vakcini 7,8 miliardojn da homoj

 



Videblas, ke vakcini preskaŭ 8 miliardojn da homoj en la tuta mondo okaze de la plej granda sana krizo de la 21a jarcento estos ege granda defio! Tion montris 4paĝa raportaĵo en loka taggazeto. En la mondo almenaŭ ĝis la mezo de la pasinta semajno, vakcinaj dozoj estis aplikitaj mezume nur al 74 el ĉiu mil homoj.

Paulo Menzel, direktoro de Brazila Ĉambro pri Loĝistiko kaj Infrastrukturo, intervjuita por la raportaĵo, asertis, ke "neniel estas la eblo produkti vakcinojn por 7 miliardoj da homoj. Kaj eĉ se ĝi estus, ne estus loĝistiko por tio." La obstakloj por amasa vakcinado mondskala estas ege multaj, inter ili la manko de rimedoj, limigita produktado, konservado, transportado de vakcinoj kaj ceteraj.

En Brazilo ekzemple, kontinenteca lando, inter la multnombraj problemoj ekzistantaj rilataj al la vakcinado, estas la jeno, laŭ klarigo de fakulo pri loĝistiko: "Oni komencas atingi tre varmajn lokojn kie ne estas energifontoj kaj eĉ estas problemoj pri sekureco kaj sekve oni ekperdas multe da vakcinoj."


Bildo:

04/04/2021

Miaj ideoj post iom da vino (4)

 




Antaŭ la malkapablo pli profunde kompreni la unikan realecon de Jesuo, oni multfoje vane enkadrigas lin kiel simplan politikan gvidanton...


La latinidaj lingvoj devenas el la tiel nomata vulgara latino, kiu temis pri la latino parolata de la popolo. La latinidaj lingvoj devenis el la Subura...


Pri socia izoliĝo Brazilo bone komprenas. Sed alisence...


Tradutori traditori. Se tute ne plaĉas al vi perfidoj, kial vi legas tradukaĵojn?


Aserti tute konvinke, ke la ideo pri kolektiva proprieto fiaskis, eksmodiĝis samas al ideo, ke kristanismo fiaskis, eksmodiĝis. Laŭ mia mondpercepto, ĉio estas afero pri historia proceso.


Videblas, ke la granda revo de la kapitalismo estas la aŭtomatigo de ĉiuj fabrikoj kaj servoj. Fine robotoj ne ĝenas pri salajraj postuloj, ili ne strikas ktp. Kaj tio rilatiĝas al la kapitalismo kiu ankoraŭ okupiĝas pri produktado kaj ne simple zorgas pri rentismo: vendi monon.


Plie en | https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/03/miaj-ideoj-post-iom-da-vino-3.html


Esperantaj sinonimoj (15)

 



certa - difinita - konvinkita

cikatro - vundsigno

ciro - ŝu-ŝmiraĵo

cirkonstanco - kondiĉo - situacio - konjunkturo

cirkuli - rondiri

ĉagreni - malĝojigi - aflikti


Referenco:

OJALO, Jaan. Esperantaj Sinonimoj. Roterdamo: UEA, 1999.

Plie en: https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/03/esperantaj-sinonimoj-14.html


02/04/2021

Pandemio kreas novajn terminojn en la germana lingvo

 



Laŭ brazila revuo Superinteressante de marto 2021, 1 200 novaj vortoj estis kreitaj en la germana lingvo pro la pandemio, akorde kun Instituto Leibniz de Germana Lingvo, inter esprimoj rilatigataj al objektoj, kiel alltagmaske (ĉiutaga masko), kaj "vortoj inspiritaj de sensacioj aŭ situacioj ligataj al la Kovid-19", diras la publikaĵo. Ni vidu aliajn ekzemplojn:


impfneid = envio pri tiuj kiuj estas vakcinataj

geisterveranstaltung = senpublika evento (fantoma evento...)
coronamüde = laca pri la pandemio
abstandsbier = biero de malproksime: bierdrinkado kun zorgoj pri malproksimiĝo


Referenco:
ELER, Guilherme. 1.200 novas palavras em alemão. Superinteressante, São Paulo, mar. 2021. Supernovas, p. 13.