31/03/2021

Oni ekkreas distopian mondon

 


Klarigas PIV, ke utopio temas pri "1. Fantazia lando ("sen loko"), imagita de la angla verkisto Morus (en la samnoma verko, 1518, en kiu ĉiu perfektas por ĉies feliĉo." El tio devenis nova senco: "2. Idealo, teorio, projekto, kies realigo ankoraŭ ne estas konstatebla." Bona ekzemplo por tia dua senco estis la ideo ekzistanta fine de la 19a jarcento, ke la Scienco kreos per si mem mondon de paco kaj feliĉo. Aliflanke, oni povas paroli pri malutopiodistopio, kiu temas pri vizio de "malbona, malfeliĉa utopio" karakterizata pri "eventuala terura kaj malespera mondo" (Vikipedio). Fikciaĵoj kiel la verkoj 1984, de George Orwell (1948) aŭ Fahrenheit 451, de Ray Bradbury (1953) estas bonaj ekzemploj de distopioj.

En recenzo verkita antaŭnelonge de Luisa Geisler, por la brazila prilibra revuo Quatro Cinco Um, ŝi mencias la fakton, ke "unu el la palacetoj de la plej riĉa homo en la mondo havas 25 banĉambrojn dum ĝiaj funkciuloj estas kontrolataj laŭ produkteco tiamaniere, ke ili urinas en botelojn por ne perdi tempon", iu ekzemplo de la multnombraj sociaj negativaj utopioj de ĉi tiu civilizo en kiu la plej granda aspiro de ĝiaj ekonomiaj elitoj ŝajnas voli subjugi pli kaj pli tiujn kiuj ne apartenas al ĝi.


29/03/2021

La romanoj (6) | La kvalitoj de bona kirurgo / La "vomitorium"

 




Akorde kun la Leĝo Julia (18 a.K), virino kiu adultis povis esti mortigita de la patro, se la amanto estis mortigita. Al la edzo ne estis rajtigita fari la agon. La leĝo menciis nenion pri viraj adultoj. Eble ili ne ekzistis...


"Kirurgo devas (...) havi fortajn kaj firmajn manojn kaj vidkapablon; li devas havi grandan deziron kuraci sian pacienton, sed samtempe havi sufiĉan seninteresiĝon por ne rapidiĝi aŭ tranĉi malpli ol tio kio estas necesa. La kirurgo devas plenumi sian devon kvazaŭ la krioj de la paciento havus nenian efekton pri li." (Celso, De medicina)


La ideo, ke la riĉaj romanoj havis ĉambron siahejme nomatan vomitorium por sin direkti al ĝi kun la celo vomi kaj reveni al bankedo por plumanĝi tute ne havas historian konfirmon. La termino nur tekste aperas en la 4a jc p.K kiam Makrobio komentas, ke la "pordojn tra kiuj la homoj amase eniris en la teatrojn kaj amfiteatrojn, 'elŝutiĝantaj' sur la sidlokojn, ni nomas vomitoria ĝis nuntempe." (Macróbio, Saturnais)


Referenco:

MCKEOWN, J.C. O livro das curiosidades romanas: histórias inusitadas e fatos surpreendentes do maior império do mundo. Belo Horizonte: Gutenberg, 2011.

Plie en: https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/03/05-la-romanoj-5-kia-stranga-estas-la.html

Bildo: Arko de Konstanteno. Foto de C.D (2016)


27/03/2021

El la latino al la portugala lingvo (2) | cl>ch - fl>ch - pl>ch

 



La ch de la portugala lingvo (fonemo reprezentata per ŝ en E-o) devenas el la latinaj konsonantaj grupoj cl, fl e pl:

clamare> chamar (voki)

clave> chave (ŝlosilo)

flagrare> chairar> cheirar (flari)

afflare> achar (trovi) 

inflare> inchar (ŝveli)

planu> chão (planko)

plenu> cheio (plena)

plorare> chorar (plori)

plovere> chover (pluvi)

plumbu> chumbo (plumbo)


Referenco:

UBIALI, Nelson Attílio. Do latim ao português sem dicionário. Londrina: Ed. da UEL, 1998.

Plie:  https://cesardorneles4.blogspot.com/2021/02/do-latim-ao-portugues-2.html

Bildo:

Muro en Ostia Antica, Roma (detalo). Foto de César Dorneles (2016)

26/03/2021

Masketoj...

 




Miaj ideoj post iom da vino (3)

 





La granda mito pri la fama usona demokratio ne kongruas kun la potenco de la mono kaj la historia rasismo.


La demokratio estas historia proceso. Dume ĝi estas muldita de la Plutokratio.


Planti. Eduki. Kuraci. La bazo de la socio.


Ne estos socia justeco dum la mio kontraŭmetiĝos al la interesoj de la nio.


La reenkarniĝo estas versio de ni mem.


Por trovi ion perditan serĉu alian.


Plie: https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/03/miaj-ideoj-post-iom-da-vino-2.html


25/03/2021

Dependigo al poŝtelefono ekde la infanaĝo

 



La troa utiligado de poŝtelefonoj povas kaŭzi serion da damaĝoj al la sano de ĉiuj ni, kio inkluzivas infanojn kaj adoleskantojn. Laŭ Jordana Tonezer Tedesco, faka psikiatrino pri infan- kaj adoleskantaĝo, la tro multa uzado povas influi negative la cerban disvolviĝon. La disvolviĝo de la cerbo, de ĝiaj konektoj kaj funkciado estas determinitaj de la spertoj kiujn ni vivas tra la vivo. La uzata tempo antaŭ la ekranetoj por distraj celoj povas malfruigi la maturiĝon, tiel anatomian kiel funkcian, de la cerbo, ŝi asertas.

Akorde kun Brazila Societo pri Pediatrio, la idealo estas tio, ke oni limigu la uzon de poŝtelefonoj rilate al la infanoj tiamaniere: 2-4jara, unu horo potage; 6-10jara, du horoj maksimume. En la aliaj aĝoj, inkludante plenkreskulojn, tri horoj. Laŭ studo realigita en Hindio antaŭnelonge, sufiĉe bone konata, 65% el la infanoj en la tuta mondo suferas pri elektronika dependo.

Por la pediatrino Mara Mendes, ankaŭ intervjuita por la raportaĵo el kiu mi prenis informojn pri la temo (vd. sube), en la listo de fizikaj kaj mensaj malordigoj kaŭzitaj de la malbona utiligado de poŝtelefonoj (kompreneble ankaŭ de aliaj ekranaparatoj) troviĝas la jeno i.a.:


- nesufiĉeco pri atentkapablo

- aŭdvidaj problemoj

- problemoj pri vertebla kolumno

- hejmemo kaj trograseco

- socia izoliĝo

- anksio

- incito

- deprimo


Referenco:

ANDRADE, Andrei. Desafios Extrajogo. Zero Hora, Porto Alegre, 20-21 mar. 2021. Vida, p. 4.

23/03/2021

Kiel diri (12) | Portugala/Esperanto

 



Bolacha de água e sal, biscoito crocante = krakeno

Cuspir = kraĉi

Edredom = kovrilsako

Grelha = kradrostilo

Peneira = kribrilo

Pipoca = krevmaizo

Torrada = krakpano

Wafle = kremvaflo


Referenco:

https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#KK


Plie: https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/03/kiel-diri-portugala-esperanto-11.html


20/03/2021

2021 | La jaro de Venuso

 




Komenciĝis hodiaŭ la 20an de marto la nova astrologia jaro, ĉifoje sub la regeco de la planedo Venuso. Laŭ brazila astrologo Carlos Harmitt, en sia YouTube-kanalo Astrologia Sistêmica [Sistema Astrologio] (vidu adreson sube), Venuso signifas la Ĉielon supreniranta al la Tero, kio estas reprezentata de la propra simbolo de la planedo: cirklo (spiritualeco) sur kruco (materio).

Sekve kiel ekzemploj, oni povas atendi de 2021 pli favorajn kondiĉojn rilatajn al la spiritaj aktivecoj, kiel la mediuma aro da manifestacioj, kaj al la artoj ĝenerale laŭ kreivaj inspiroj, samkiel al grandaj riveloj pri aferoj kaŝitaj sub la tapiŝo. Eble ni povas eĉ atendi pri okulfrapa pligrandigo pri la t.n. nifologiaj fenomenoj (kutime ne diskonigataj de la amasmedioj...) aŭ - kial ne - pri la finfine oficiala rekono pri la ekzisto de aliaj eksteraj civilizacioj.


19/03/2021

La Antikveco malkonis la bluon

 



Brita William Ewart Gladstone (1809-1898), intelektulo, kaj diversfoje Unua Ministro, admiranto de la verkoj de Homero, estis tiu kiu unuafoje rimarkis, ke la greka poeto malgraŭ liaj multnombraj priskriboj, neniamomente faris aludon al la tonoj de la koloro bluo, ĉeestantaj en la Naturo. En siaj esploroj rilataj al la mencio de koloroj  ĉu en Iliado ĉu en Odiseado, li konstatis, ke dum la blanko estis menciita centfoje kaj la nigro preskaŭ ducent, la ruĝo, la verdo kaj la flavo estis malofte menciitaj. Nenia aludo al la bluo, inkluzive en aliaj verkoj de la epoko. 

Germana lingvistiko Lazarus Geiger konstatis, ke la fenomeno samokazis en aliaj kulturoj, tiaj kiaj en la araba (Alkorano), ĉina, hebrea (en la unuaj partoj de la Biblio), islanda kaj hinda (Vedoj).

Jules Davidoff, psikologo (Londono), levis demandon pri la kuriozeco pri la blua koloro por la ĉielo kaj la maro, konsiderante, ke la kolorecoj estas ŝanĝemaj en ambaŭ kazoj. En eksperimento ĉe tribo de Namibio, li observis, ke homoj havis neniun vorton por nomumi la bluon. Kompense ili uzis diversajn terminojn por nomumi malsimilajn verdtonojn.

Deutscher, alia esploristo scivolema pri la demando, faris eksperimenton kun la propra filino kiam ŝi estis infaneto: Li instruis al ŝi la nomojn de la koloroj de objektoj inkluzive la bluon. "Kiam mi certis, ke ŝi sciis uzi la vorton blua por la objektoj, mi eliris kun ŝi en tagoj de blua ĉielo kaj demandis pri kia estis ĝia koloro." Ŝi ne sciis respondi. Li komprenis, ke ne estis urĝa neceso por ŝi por atribui koloron al la ĉielo. Ĝi ne estas objekto... La antikvaj popoloj pensis sammaniere.


Referenco:

Por que civilizações antigas não conheciam o azul? Disponebla ĉe: https://www.bbc.com/portuguese/noticias/2016/02/160221_civilizacoes_antigas_cor_azul_rb?. Aliro en: 18 mar. 2021


17/03/2021

"El la Verda Biblio" de la pola verkisto Izrael Lejzerowicz

Miaj ideoj post iom da vino... (2)

 



La unuaj kristanoj partumis inter ili la malmulton kiuj ili posedis. Sed tio estas komunismo! - ekkrius hodiaŭa fariseo, indignigita, se li estus transportita tra la tempo al tiu epoko.


Estas senutile lukti kontraŭ la bonaj ideoj. Ili alvenas por resti.


Dio ne havas posedanton.


Estas iom stulta la ideo paroli al hundoj kaj katoj. Mi ekzemple parolas nur al miaj foliaĵoj.


Mi ne plu sekvas ian ajn ismon. Ismoj dividas. Mi serĉas pli holisman mondpercepton pri la aferoj.


"Tra la kampoj estas malsato en grandaj plantejoj", diris brazila komponisto en kanzono. Sintezo de la Kapitalismo.


La libereco de la opresito estas tiu de ĉenita hundo.


Mi konsideras malrespekton al nacia flago kiam utiligata en manifestacioj de malvera patriotismo plena je hipokriteco.


Plie: https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/03/miaj-ideoj-post-iom-da-vino-1.html


15/03/2021

El la latino al la portugala lingvo (1) | Metaplasmoj

 




En la transirado de la latina al la portugala lingvo, oni observas la fenomenon pri metaplasmoj, tio estas, vortoj kiuj suferis fonetikajn modifojn ne ŝanĝantaj sian signifon. Ni vidu ekzemplojn:


lupu > lobo (lupo)

facere> fazer (fari)

profectu> proveito (profito)

multu> muito (multa)

iam> já (jam)

persona> pessõa> pessoa (persono)

tauro> touro (toro)

auru> ouro (oro)

legere> leer> ler (legi)


Referenco:

UBIALI, Nelson Attílio. Do latim ao português sem dicionário. Londrina: Ed. da UEL,1998.