05/09/2021

KAPOJ PENSAS (9) | Nietzsche/ John Lennon/ Ortega y Gasset/ Antônio Vieira/ Tiger Woods

 




Vivi estas la plej rara afero en la mondo. La plej granda parto de la homoj nur ekzistas.

Nietzsche


La vivo estas tio kio okazas dum vi estas okupata farante planojn.
John Lennon


Mi estas mi kaj miaj cirkonstancoj.
Ortega y Gasset


La agoj de ĉiu homo estas lia esenco.
Pastro Antônio Vieira


Ne estas pli granda potenco en la mondo ol tiu de la tempo: ĝi ĉion submetas, ĉion ŝanĝas, ĉion finas.
Pastro Antônio Vieira


Ju pli mi trejnas, des pli da bonŝanco mi havas.
Tiger Woods


Plie |


Kio troviĝas ene de la mansaketo de Elizabeto la 2a kaj aliaj kuriozaĵoj

 




Ho ve! Ni estis trompitaj. :-) Oraj olimpiaj medaloj enhavas nur 6 g da oro! La resto temas pri 92,5% da arĝento!


La demando kiu ne volas silentiĝi: fine, kio troviĝas ene de la mansaketo de Elizabeto la 2a? Unue sciu, ke ĝia komercmarko estas Launer kaj la reĝino posedas pli ol 200 el ili. Sed ni vidu kion ŝi ordinare portas en ĝi: legokulvitrojn, bongustaĵojn por siaj hundetoj, kiuj eventuale akompanas ŝin, poŝtranĉileton, pastelon el mento, etan ŝminkilujon kaj de tempo al tempo eltondaĵojn el taggazetoj pri krucenigmoj.


La robotoj de YouTube detektas ne rajtigitan uzon de certaj muzikaĵoj kaj ili forviŝas la videofilmetojn pri ili. Policisto el Oakland, en Kalifornio, sciis pri tio kaj sekve ekaŭdis la muzikaĵon "Blank Space" pere de la poŝtelefono kiam li arestis ulon. Alifoje li utiligis la muzikaĵon "Sublime" kiam ĵurnalisto alparolis al li. Sola kialo: malpermesi, ke la registradon de la du momentoj estu afiŝitaj en la videokanalo. 


En Usono oni realigis la unuan transplanton de tute artefarita koro.


Partoj el Meksik-urbo enprofundiĝas ĉirkaŭ 50 cm pojare laŭ konkludo de sciencistoj de Nacia Universitato Aŭtonoma de Meksiko. La kialo por tia fenomeno kuŝas sur la fakto, ke la urbo eltiras akvon el akvaroj, kiuj estas malpleniĝantaj kaj igas tion,  ke la grundo estu cedanta.


Fonto |

Superinteressante (brazila revuo)


Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/08/kuriozajoj-germanaj-familiaj-nomoj-kiuj.html


Diferencoj inter "strebi"/ "klopodi"/ "peni"

27/08/2021

José Saramago: Komunismo neniam ekzistis



Komunismo neniam ekzistis en ia ajn lando. La filozofio estas la marksismo. Kial mi asertas, ke komunismo neniam ekzistis? En la kazo de la Soveta Unio, oni inventis iun kapitalismon de ŝtato, ne estis komunismon.

Sen iu efektiva partopreno de la civitanoj en la vivo de sia lando, ne estas komunismo kaj la sovetanoj ne havis tiun partoprenon [...]. La limigoj al la libereco estis fortegaj: ili ne povis vojaĝi, ili ne povis eliri, ili ne povis eĉ protesti.


José Saramago (1922-2010), portugala verkisto



Plie |

24/08/2021

KAPOJ PENSAS (08) | Kiel privatigi/ Robotoj/ Ĉu bildo valoras pli ol mil vortoj? kaj aliaj...

 




Kiel privatigi

Tio estas la modela tekniko pri privatigo: Malgrandigi la moninvestojn, certiĝi, ke la aferoj ne plu bone funkciu, ke la homoj fariĝu malkontentaj kaj tiam liveru ĝin al la privata kapitalo.
Noam Chomsky (1928-...), usona lingvisto


Robotoj

Plej terura afero pri la robotoj ne estas tio, ke ili tre similas al ni, sed ke ni tre similas al ili.
Mário Quintana (1906-1994), brazila poeto



Ĉu bildo valoras pli ol mil vortoj?


Oni kutimas diri, ke bildo valoras pli ol mil vortoj, sed tio ne estas vera. Bildo havas limojn, la enkadrigo ignoras tion kio restas for de ĝi. Tio kion ni ne vidas sur fotografiaĵo povas helpi nin kompreni tion kio aperas sur la bildo.
 José Saramago (1922-2010), portugala verkisto


Maljusteco 

La maljusteco kiun oni faras al iu estas minaco kiun oni faras al ĉiuj. Barono de Montesquieu (1689-1755), franca politikisto, filozofo kaj verkisto


Birdo

La birdo kiun vi bredas en kaĝo ne estas via. Ĝi estus via se eĉ libera ĝi decidus resti.
Carlise Alemeida


Plie |


Diferencoj inter "banala", "vulgara" kaj "triviala"

20/08/2021

ELLERNU ESPERANTON! (2) | Pri la uzado de -us/ Substantivoj uzataj figurasence/ Sinonimoj de substantivoj/ Kiel diri PT-Esperanto

 




Gramatikaĵo

Oni utiligas la us-finaĵon (kondicionalon) en situacio kiu indikas nerealan, imagan aŭ fantazian aferon:

Se mi povus, mi irus. (Sed mi ne povas iri)

Se mi estus vi, mi akceptus la dungon. (Sed mi ne estas vi)

Ha, se mi estus riĉa! (Sed mi ne estas riĉa)


Portugallingvanoj atentu pri eventuala misuzo de -us. Ekz-e:

Ele pediu que eu fosse.

Estus erare diri: *Li petis, ke mi irus.

Ĝusta frazo: Li petis, ke mi iru.

Rekta parolo:

Li diris: "Iru."

Nerekta parolo:

Li diris, ke mi iru.

Estas probable, ke mi iru. Sekve ne estas la kazo uzi -us.



Substantivoj uzataj figurasence

Ĉeno = "Sinsekvo de samspecaj objektoj aŭ aferoj" (PIV): ĉeno de ideoj

Fadeno = "Sinsekva interligeco" (PIV)Nia savo pendas nur sur fadeno malforta. (Z)

Fajro = "Granda ardo, ekscito, fervoro" (PIV): En io la fajro de la venĝemo.


Sinonimoj/ Substantivoj

floto - ŝiparo

patrio - patrolando, hejmlando

stupro - seksperforto

vorto - termino


Kiel diri

 Portugala/Esperanto

Andador = paŝlernilo

Bacia = pelvo

Picejo = pizzaria

Pisi = mijar

Salsa = petroselo


Fontoj |

https://bertilow.com/pmeg/enhavo.html

https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#AA

https://www.vortaro.net/

Esperantaj Sinonimoj, de Jaan Ojalo (UEA)

Gramática Completa do Esperanto, de Geraldo Mattos (Fonto)


Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/08/01-ellernu-esperanton-gramatikajoj-kaj.html


18/08/2021

KURIOZAĴOJ | Germanaj familiaj nomoj kiuj indikas prefesion/ "Finiĝi per pico"/ Deveno de la termino "adoleskantaĝo"

 



Germanaj familiaj nomoj kiuj indikas profesion

La sudo de Brazilo estas regiono al kiu alvenis multe da enmigrantoj ĉefe portugalanoj (el Azoroj), germanoj kaj italoj. Sube kuriozaj familiaj nomoj germandevenaj kiuj multaj brazilanoj havas:


Bauer = terkultivisto
Becker = panfaristo
Koch = kuiristo
Küster = sakristiano
Maurer = masonisto
Müller = muelisto
Schäfer = paŝtisto
Schmidt = feraĵisto
Schneider = tajloro
Schumacher = ŝufaristo
Zimmer = lignaĵisto
Weber = teksisto


"Finiĝi per pico"

En la brazila portugala ekzistas la esprimo acabar em pizza (finiĝi per pico) kiu rilatiĝas al situacio kiu ne estis solvita malgraŭ kelkfoje multe da diskutado pri la afero. 

La esprimo estis kreita surbaze de okazaĵo. En la 60aj jaroj estis momento de serioza krizo inter la estraranoj de la futbalklubo Palmeiras, en la urbo San-Paŭlo. Por diskuti la problemon, ili aranĝis kunvenon en kiu post 14 horoj da seninterompa diskutado kies celo estis solvi la konklikton. Ili komencis malsati kaj iu sugestis pri mendo de 14 picoj akompanataj de barelbiero kaj vino. La kunveno rezultigis nenion... En la sekvanta tago, sporta ĵurnalisto Milton Peruzzi, de Gazeta Esportiva, publikigis novaĵon kies titolo estis la jeno: Crise do Palmeiras termina em pizza. Krizo en Palmeiras finiĝas per pico.

La esprimo estas kutime uzata en la lando kiam politika skandalo finiĝas per pico...


Adoleskantaĝo

La koncepto pri adoleskantaĝo estas relative ĵusa. Ĝi aperis antaŭ 300 jaroj. La romanoj ekz-e donis nenian nomon al tiu vivperiodo inter infanaĝo kaj adolteco. Ĉu unuaj barbharoj en la knaboj? Ili jam estis preta por la armeo. Menstruo en la knabinoj? Ili jam estis preta por edziniĝi. 

Pro la unuaj lernejoj en la 17a jc la afero ŝanĝiĝis. "La infanoj ne plu intermiksiĝis kun la adoltoj aperis la lernoĉambroj en kiuj ili estis dividitaj laŭ aĝo kaj nivelo de simila lernado", laŭ historiisto Philippe Ariès en sia libro portugallingve História da Criança e da Família [Historio de la Infano kaj de la Familio]. Sekve al tio la termino estis kreita. Adoleskantoaĝo = aĝo de adoleskanto.


17/08/2021

2º Congresso Virtual de Esperanto/ 55º Congresso Brasileiro de Esperanto

TELEGRAM | La nova paradizo de falsaj novaĵoj en Brazilo

 




Brazila semajnrevuo CartaCapital prezentis ĵusan reporteraĵon pri la fakto, ke Telegram fariĝis la nova paradizo pri dissendado de falsaj novaĵoj, anstataŭanta WhatsApp laŭ prefero de la brazilanoj.

Laŭ arigitaj datenoj faritaj de grupo de esploristoj de Departemento de Scienco de la Komputado, de Federacia Universitato de Minas Gerais (1), "inter januaro 2020 kaj januaro ĉijare, okazis ene de la aplikaĵo pligrandigo de 560% pri cirkulado de falsaj aŭ intence misinformitaj politikaj enhavoj", informas la reporteraĵo aldonante la fakton, ke 92% el ili temas pri apogo al la nuntempa prezidento de la Respubliko.

Telegram ne kalkulas je oficejo aŭ reprezentantoj en Brazilo kaj ĝia ĉefa instanco situas en Dubajo, en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, sen nenia politika agado pri moderigado aŭ kontrolo rilataj al mesaĝenhavoj.

Aliflanke bone aŭ malbone WhatsApp, Google kaj Facebook nuntempe faras ion pri la afero kontraŭe al Telegram. Momente Brazila Balotada Justico ne sukcesas, ke la apo prenu sin sur la respondecon pri agado kontraŭ la dissemado de falsaj novaĵoj.


Fonto |
Fora da jurisdição [Ekster de la jurisdikcio], reporteraĵo de Ana Flávia Gussen 
en CartaCapital de 11/aŭg./21.

Plie |