06/10/2020

Porto Alegre (Brazilo) 2002 | Esperanto en la 2a Monda Socia Forumo

 

Foto: Jozefo Paŝeko

La Monda Socia Forumo estas granda evento organizata de sociaj movadoj en la mondo kun la celo ellabori alternativojn por iu tutmonda socia transformado (Pt-Vikipedio) kaj havanta kiel sloganon Alia mondo eblas. Sub kunordigo de GEA-Gaŭĉa Esperanto-Asocio, la loka esperantista movado de Porto Alegre (sude de Brazilo) ĉiam kaptis la okazon pri realigo de la MSForumo en la urbo (2001, 2002, 2003 k 2004) por diskonigi Esperanton – precipe ekde la dua okazintaĵo. Sube ion pri nia ege grava kaj memorinda partopreno en 2002 (*).

La 2a Monda Socia Forumo realiĝis en Porto Alegre inter 31/01-05/02/2002 kaj la partopreno de la Esperanta movado en la evento estis aŭspiciata de Brazila E-Ligo, Universala E-Asocio (UEA) kaj Gaŭĉa E-Asocio (GEA).

Surstrate


La 31an de januaro, okaze de la malferma tago de la Forumo, ĉ. 50 mil homoj kompreneble ne nur brazilanoj sed ankaŭ homoj el aliaj mondpartoj, partoprenis en dukilometra grandioza marŝado el la urbocentro de la urbo ĝis la Anfiteatro Pôr-do-Sol ĉe la Lago Guaíba. La esperantistoj de la regiono, en konsiderinda nombro, samkiel E-istoj el aliaj lokoj, en ĝi ĉeestis portantaj aron da atentokaptaj reklamrubandoj. Ĉe la anfiteatro oni kaptis la okazon por distribuado de multnombra kvanto da faldfolioj pri E-o.

Prelego ĉe ADURGS

La 1an de februraro, ĉe ADURGS – Associação de Docentes da URGS, Instr.
César Dorneles Soares, akompanata de diversaj E-istoj kiuj kaptis la okazon por sin manifesti, partoprenis en la panelo Por uma nova Babel: tradução e tradutores no mundo global (Por iu nova Babelo: tradukado kaj tradukistoj en la tutmondiĝa mondo). Oni kaptis la okazon por disdonado de faldfolioj.


Surfote: Jozefo Paŝeko, Marcelo Stoduto, César Dorneles,
Ilda Pinto kaj Maria da Glória Geyer.

Ateliero pri Esperanto: 
120homa publiko

La 2an de februaro, ĉe PUC-Pontifícia Universidade Católica, oni realigis la atelieron A Língua Internacional Esperanto como promoção da  Paz (La Internacia Lingvo Esperanto kiel impulso por la Paco). Onidire troviĝis 120 homoj en homplena ĉambro al kiu multaj interesatoj ne sukcesis eniri. La ĉeestantoj akompanis sciigadon pri Esperanto pere de la jena programo:  O que é o esperanto/ Kio estas Esperanto) (Luiz Fernando Puhl),  Como é o esperanto/ Kiel estas Esperanto (Marcelo Stoduto), O esperanto na atualidade/ Esperanto en la nuntempo (César Dorneles Soares), O esperanto e a internet/ Esperanto kaj interreto (Jozefo Paŝeko), O esperanto e a paz/Esperanto kaj paco (Maria da Glória Geyer). Informmaterialon ricevis ĉiuj partoprenantoj).

La laborado por disvastigi Esperanton

Dum la tuta periodo de la Forumo, la esperantistoj diskonigis pere de atentokaptaj faldfolioj la celojn de Esperanto al la granda publiko ne nur brazila sed eksterlanda. Ĉicele oni ankaŭ utiligis laŭeble la kvar oficialajn lingvojn de la evento: portugalan, anglan, hispanan kaj francan. Oni elstarigu la valoran kontribuon de Jozefo Paŝeko, kiu kompleze farigis 15 mil kopiojn de la belaspekta faldfolio Esperanto – A Língua Neutra Internacional, laboraĵo de Renato Oliveira Pereira.  Portante reklamrubandojn ĉiutage ĉefe ĉe la halo de la Eventocentro de PUC, la esperantista anaro vokis la atenton de miloj da preterpasantoj kiuj plurfoje eĉ fotis kaj filmis nian E-diskonigadon.

Esperanto kaj la amaskomunikiloj

Aparte gravaj estis la diversaj intervjuoj donitaj al la amaskomunikiloj el kiuj oni elstarigu la jenajn:

= Al la itala taggazeto Corriere della Sera
= Al la franca revuo Le Monde Diplomatique
= A la brazila taggazeto Folha de S.Paulo
= Al la novaĵagentejo Associated Press
= Al la retnovaĵagentejo Informes
= Al la retnovaĵagentejo Carta Maior
= Al la radiostacio France International
= Al la germana radiostacio Attac-Stuttgart
= Al la gaŭĉa radiostacio Gaúcha
= Al la gaŭĉa radiostacio Cultura/FM
= Al la gaŭĉa komunuma radiostacio Rádio Muda
= Al la gaŭĉa televidstacio TVE dufoje vive
= Al la gaŭĉa televidstacio Bandeirantes/Porto Alegre
= Al la televidstacio Comunitária, de la ŝtato Santa Catarina
= Al la televidstacio Cultura, de la ŝtato São Paulo
= Al la transnacia Radikala Partio

(*) En la 2a Monda Socia Forumo partoprenis 68 319 homoj parolantaj 156 lingvojn, 35 000 aŭdantoj, 15 230 delegitoj, 
11 600 kampaduloj, 4 909 organizoj, 3 050 ĵurnalistoj, 2 500 infanoj (Forumeto), 135 invititoj, 700 atelieroj, 100 seminarioj, 28 konferencoj. (Fonto: Registaro de Rio Grande do Sul)


Referenco:
Amase! Esperanto diskonigata al miloj da homoj dum la 2a Monda Forumo. Gaja Haveno. Porto Alegre, mar. 2002.

05/10/2020

"The Social Dillema": io naiva en la starpunktoj de la pentitoj...

 


The Social Dillema [La Socia Dilemo], usona dokumentfilmo lanĉita antaŭnelonge de Netflix, analizas la rolon de la sociaj retejoj kaj la damaĝojn kiuj ili kaŭzas al la socio (Olhar Digital). Por tio ĝi kalkulas je la asertoj de multaj eksaj funkciuloj de sociaj retoj, samkiel tiuj de akademiuloj. En sia rubriko en loka taggazeto, de 3-4/okt, verkistino Julia Dantas ne malagnoskas la valoron de la filmo, sed atentigas pri la naiva starpunkto de eks-altrangaj funkciuloj de Google kaj Facebook.  Kvankam ili faras siajn "mea-kulpa", ŝi diras, ŝajnas, ke ili ankoraŭ vivas en aparta mondo, donante la ekzemplon de unu el la pentitaj altoficistoj, kiu asertas, ke malgraŭ ĉio, la teknologio havas sian pozitivan flankon, magian, kiel la eblo uzi aplikaĵon por disponi pri aŭtomobilo post kelkaj minutoj pere de Uber kaj aliaj. Tia aserto eble resumas la mondpercepton kiu la dokumenta filmo adoptas: la ideo laŭ kio kiu aperas ĉe nia pordo estas "iu aŭtomobilo", kaj ne iu kompatinda laboristo kiu sen laborsekureco transdonas altan elcentecon de mongajnoj al entrepreno pri teknologio, memorigas la rubrikisto. La novaj herooj sugestas, ke ĉio temas pri simple malfunkciigi la sciigojn de la saĝtelefonoj, spite al la fakto, ke la problemoj estas neapartigitaj de la grandaj korporacioj, preskaŭ tute indiferentaj al la grandaj sociaj demandoj de la ordinaraj homoj. 

  
Referencoj:
DANTAS, Julia. O dilema está fora das redes. Zero Hora, Porto Alegre, 03-04 out. 2020, Doc, p. 5.

THE SOCIAL DILLEMA. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: https://pt.wikipedia.org/wiki/The_Social_Dilemma. Aliro en: 05 okt. 2020.

04/10/2020

Falsos amigos esperanto/português (6)

 


cigaro = charuto e não cigarro = cigaredo

polucio = polução e não poluição = polu(ad)o

puŝi = empurrar e não puxar = tiri

separo = separação (de casais) e não separação, no sentido geral = apartigo

stalo = estábulo e não estalo = krako 

taso = xícara e não taça = kaliko


Referenco :
LEAL, César Barros. Falsaj amikoj, Revista de Letras, Fortaleza, jan. dez. 1989. p. 42-43

30/09/2020

Statuoj: oni faligu la miton, ne la homon

 


En sia artikolo Derrubem as estátuas [Faligu la statuojn] publigita septembre en la brazila revuo Piauí [piau'i], politika sciencisto Miguel Lago i.a. sbribas pri la faligado de statuoj tra la mondo lasttempe. La kritiko al la faligado havas tre validan argumenton, li diras, pro tio, ke oni ne povas kondamni "a posteriori" figurojn kiuj estas rilatigitaj al aliaj historiaj kuntekstoj kaj estas produktoj de aliaj penssistemoj. Krome ne eblas nutri maniĥeismojn de la tipo aŭ sanktulo aŭ krudegulo konsiderante la kompleksecon de la historia rolulo.

La problemo restas sur la mitigo de la grandaj eminentuloj de la pasinteco kaŭze de politikaj celoj pri dominado, kiuj alie povis dumlongtempe kalkuli je iu historiografio je ĝia servo sed feliĉe ne plu. Aliflanke la oficialaj politikoj de memorigado, asertas la artikolisto, plu subtenas la mitigon. La statuoj restas unu el la instrumentoj. Tiu de Kristoforo Kolumbo ne simbolas la historian rolulon, kun liaj agoj, kontribuoj kaj malperfektaĵoj. Ĝi memorigas la "eltrovinton" de Ameriko, ne ĝian konkerinton.

Kiu faligas la statuon de Kolumbo tiu estas luktanta kontraŭ tiu rakonto kaj ne malnobliganta lian figuron. Por Miguel Lago, tiusence la faligado de kelkaj statuoj estas benvena. Tiuj kun artaj valoroj devus trovi ŝirmejon en muzeoj. Mi sampensas.

28/09/2020

Kiel diri en Esperanto? (5)

 


Animal doméstico = dombesto, hejma besto

Detergente = deterganto (lesivo)

Fio dental = dentofadeno

Novela (de TV) = dramserio 

Palito de dentes = dentopikilo

Polegar = dikfingro (polekso)


Referenco: https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html

24/09/2020

Kial la neandertaloj malaperis

 


"Estas indicoj pri la fakto, ke ili enterigis siajn mortulojn, flegis pri siaj malsanuloj, produktis arton kaj komunikiĝis pere de voĉo." Kiuj? La neandertaloj, homa specio kiu vivis en la sama epoko de la modernaj homoj. Ili ekaperis en Eŭropo kaj Mez-Oriento kaj estis estingitaj antaŭ 40 mil jaroj, eksterminitaj de la Homo sapiens aŭ simple miksiĝintaj al li, kaŭze, ke ili reproduktis inter si. La sapiens estis pli multnombraj kaj devenis el Azio kaj Afriko kaj poste atingis Eŭropon.

Pro la proceso de hibridiĝo, oni kalkulas, ke inter 1% kaj 4% estas la elcenteco de genoj, el neandertala deveno, de eŭropanoj, araboj, azianoj, polinezianoj kaj indianoj.


Oni kredas, ke la neandertaloj ekaperis en Eŭropo antaŭ 400 mil jaroj kaj la homo sapiens, en Afriko, post 100 mil jaroj.

Kompare kun la sapiens, la neandertaloj estis pli fortikaj, sed aliflanke la korpomovoj estis malpli lertaj. La neandertalo estis precipe iu ĉasisto, kontraŭe al la sapiens, kiu nutriĝis ankaŭ per vegetaĵoj, inkluzive danke al la t.n. praagrikulturo, kio igis lin malpli dependa de viandoj.


Referencoj:
MARTON, Fábio. E se... os neandertais nunca tivessem sido extintos. Superinteressante, San-Paŭlo, aŭg. 2020, n-ro 418. P. 72-73.

HOMEM DE NEANDERTAL. En: Wikipédia: a enciclopédia livre. Disponebla ĉe: 
Aliro en: 23 sep.2020.

22/09/2020

Porto, Portugalio | Librovendejo kreis miton pri Harry Potter

 



Angla verkistino J.K. Rowling dum du jaroj vivis en Porto, la dua plej granda urbo en Portugalio laborante kiel instruistino pri la angla, veninta el Manĉestro en 1991 kiam ŝi estis 26jara kaj partumis apartamenton kun du aliaj britaj instruistinoj. Post kelktempe ŝi enamiĝis de portugalo kiun ŝi konatiĝis en drinkejo. Ili edziniĝis, ŝi perdis la infanon en la unua gestacio sed fariĝis patrino de knabino en la dua gravedeco. En 1993 post malsukcesa geediziĝo ŝi divorciĝis kaj revenis al sia lando kune kun sia filino.

En 1997 ŝi lanĉis la unuan volumon de la sago kiu faris ŝin riĉa kaj fama: Harry Potter and the Philosopher's Stone [Harry Potter kaj la Filozofa Ŝtono]. Posta onidiro ne konfirmita de la verkistino laŭ kio ŝi estus inspirita je la ruĝkoloraj ŝtuparoj de la tradicia Librovendejo Lello, en Porto, kie ŝi verkis parton de la historio, laŭ sia biografiisto, igis la lokon motivo de konstanta pilgrimado de ŝiaj sennombraj fanoj, legantoj de la sagao. La ŝtuparo estus estita fonto de inspiro por la kreo de lernejo pri sorĉado en kiu Potter studis.

En 2015 la librovendejo preskaŭ bankrotis por financaj kialoj. Ĝiaj novaj posedantoj havis la ideon profiti pere de la vizitado de fanoj de Harry Potter: la aliro al la vendejo fariĝis per pago, kontraŭ 3 kaj poste 5 eŭroj. Post kelkaj jaroj oni elspezis 2 milionojn da eŭroj en la librovendeja reformado. Estas interese, ke la aŭtorino neis, ke ŝi iam vizitis la vendlokon, kiun ŝi eĉ ne konis pri ekzisto...


Referenco: 

NEGREIROS, Adriana. A lenda portuguesa de Harry Potter. Piauí, Rio-de- Ĵanejro, n-ro 167, p. 8, aŭg. 2020.

Ilustraĵo: <https://img.freepik.com/vetores-premium/fundo-de-halloween-grunge_23-2148644662.jpg?w=826>

17/09/2020

Ode an die Freude | Odo al la Ĝojo

Virusoj povas troviĝi en la viandoj kiujn ni manĝas

 


Mi legis raportaĵon de la brazila revuo Piauí [piau'i] en aŭgusto pri malsanoj kiuj povas esti transigitaj al la homoj pere de la bestoj (zoonozoj) inkluzivante tion kion ni manĝas. La viandoj kiujn ni kutime kuiras, fritas, (krad)rostas, asertas Rafael Tonon, aŭtoro de la teksto, ankaŭ estas tuteblaj fokusoj pri zoonozaj infektoj. Virusoj kiuj eblas migradi de specio al alia troviĝas en kokidfemuraĵoj kaj viandoj por rostado laŭ studoj faritaj. MOS-Monda Orgazinizaĵo pri Sano atentigas pri la eblo de la birda gripo atingi la homojn, kio mortigus inter 2 kaj 7,4 milionoj da homoj en la tuta mondo.

Troa enloĝantaro de bestoj en grandaj kokinejoj, kun granda utiligado de amonio kaj antibiotikoj, kio rezultas je pli kaj pli rezistemaj bakterioj, krom la selektado de genoj por la produktado de kokidoj kun trunkoj pli fortikaj aŭ viandoj malpli grasaj igas, ke la birdoj fariĝu pli genetike identaj, faciligante la multobligadon de virusoj, kiuj ektrovas malpli da obstakloj tiusence.


Referenco:

TONON, Rafael. O vírus está no prato. Piauí, Rio-de- Ĵanejro, n-ro 167, p. 40-41, aŭg. 2020.

Falsos amigos esperanto/português (5)

kostumo = costume, traje  e não costume, hábito = kutimo 

licenco = licença (poética) e não licença = permeso

provi = provar, ensaiar, experimentar e não provar, demonstrar = pruvi

skolo = escola, doutrina, sistema e não escola, estabelecimento de ensino = lernejo

tenti = tentar, induzir à tentação e não tentar, experimentar = provi

balkono = balcão, sacada, varanda e não balcão comercial = vendotablo


Referenco :
LEAL, César Barros. Falsaj amikoj, Revista de Letras, Fortaleza, jan. dez. 1989. p. 42-43

13/09/2020

La unuaj klozetoj

 




La unuaj klozetoj, ankaŭ konataj kiel necesejoj, ekaperis en la 16a jc, sed ili ne vekis la intereson de la homoj. La naŭza odoro de la kloako revenis per la tubo post la gargaro. Krome oni kredis tiuepoke, ke la miasmoj (malbonaj odoroj) kaŭzis malsanojn. Ankoraŭ ne estis konata la ekzisto de bakterioj kaj virusoj kiuj respondecis pri malsanoj. Alexander Cumming en 1775 eksolvis la problemon: li kreis S-formatan tubon, kiu retenas la puran akvon, evitanta la fetoron. Poste la ideo estis plibonigita per la utiligo de la formato per U. 


Referenco:

ROSSINI, Maria Clara. Arquitetura da reconstrução. Superinteressante, San- Paulo, n-ro 418, p. 53, aŭg. 2020.

07/09/2020

Falsos amigos esperanto/português (4)


veti = apostar e não vetar = vetoi

komenci = começar, dar início e não teve início = komenciĝi

naski = parir, gerar e não nascer = naskiĝi

remeti = por, colocar novamente e não remeter = sendi

asisti = assistir, auxiliar e não assistir, estar presente = ĉeesti

dekori = decorar, ornamentar e não decorar, memorizar = parkeri

Referenco :
LEAL, César Barros. Falsaj amikoj, Revista de Letras, Fortaleza, jan. dez. 1989. p. 42-43