30/07/2021

(21) Kiel diri | "Absorvente higiênico"/ "Cão-salsicha"/ "Massa de modelar" kaj aliaj PT-vortoj

 




Absorvente higiênico = menstrusorbilo, menstrutuko
Amamentar = mamnutri
Café da manhã, desjejum = matenmanĝo
Cão-salsicha = melhundo
Colchão = matraco

Dedo indicador = montrofingro
Dedo médio = mezfingro
Massa de modelar = modlopasto
Mostarda = mustardo
Polenta = maizkaĉo, polento

Fonto |


BRAZILO | Instituto Butantan planas ĉiujaran vakcinon por la SARS-Cov-2

 


Instituto Butantan (*) jam havas planojn por miksi dozojn de ButanVac - la unua vakcino kun nacia teknologio - en la sama injektilo de la Gripo A (H1N1) por aranĝi ĉiujaran imunigon kontraŭ la du virusoj kaj simpligi la logistikon. Tiu studo, ankoraŭ en embria fazo, baziĝas sur la sama rezonadon de ĈAO de Pfizer kaj de multaj epidemiologistoj: ni ne venkos Sars-Cov-2. Ni kunvivos kun ĝi. Por novaj variaĵoj estos aktualigitaj vakcinoj dum regulaj intervaloj. (Revuo Superinteressante, n-ro 429, de jul/2021, en A terceira dose e o futuro da vacinação [La tria dozo kaj la estonteco de la vakcinado], de Bruno Vaiano)


(*) Brazila centro pri biologia esplorado, en San-Paŭlo


29/07/2021

Polemika leĝo en Usono/ Nomoj de homoj en la rusa/ Forbruligitaj libroj kaj aliaj kuriozaĵoj

 



En la ŝtato Oklahoma, en Usono, estis aprobita tre polemika leĝo: ĝi donas civilan kaj kriminalan imunecon al ĉiuj kiuj batpuŝas homojn dum manifestacioj. La nova leĝo estas konsiderata kiel agmaniero por reteni la protestojn de la movado Black Lives Matter. En 2020 estis kazo pri batpuŝo en kiu tri manifestaciantoj estis serioze vunditaj.

Nederlandano Wim Hof sukcesas resti preskaŭ du horojn englaciigita. Li aŭtoris libron en kiu li iom troas pri la bonfaroj de la malvarmo por la sano.


La alkemiistoj en la Mezepoko distilis alkoholon por lan fabrikado de parfumoj kaj medicinaj pocioj. El tio rezultis tiun kiun oni konas hodiaŭe kiel viskion, kiu estis simple nomata akvo. Alie vodko devenas el la diminutivo de akvo en la rusa.

La ornitorinko estas la sola mamulo kiu ovumas.


La cedilo estas subhoko sub la litero C kiu aperis en la hispana en la 11a jc kaj ne plu estas utiligatatiulingve. La nomo devenas el zedilla, diminutivo de zeta, nomo de la litero Z. Okazas, ke la Ç estis antikva iberia litero nomata visigota z. Ĝi memorigis pri iu C kaj iu Z unu sub la alia. Tra la tempo la Z fariĝis nur hoketo...


Nomoj de homoj en la rusa havas tri elementojn: tiu de la mezo estas la patronomo. Ekzemple: Vladímir (antaŭnomo) Ivánovich (filo de Ivano) Golovin (familia nomo).


Kiam Brazilo eniris en la 2an Grandan Militon, la enmigrintoj kiuj parolis la germanan kaj la italan estis malpermesitaj paroli siajn patrinajn lingvojn kaj sekve ili eĉ estis eventuale punitaj per bato se ili faris tion. La libroj skribitaj en la germana estis konfiskitaj kaj forbruligitaj de la brazila diktaturo tiuepoka. Kelkaj homoj enterigis siajn librojn en la arbaro por protekti ilin.

Fontoj |
Superinteressante (brazila revuo)
Zero Hora (brazila taggazeto)

Plie |

27/07/2021

Verboj uzataj figurasence (2)

 





Balai = En la senco de dispuŝi, perforte forigi: Vento balaas la nubojn.

Detrui = Meti finon abruptan al io, difekti ĝis tuta forigo: Detrui la sanon, niaj detruitaj esperoj (Z.)

Dormi = "Neagadi, resti senaga": Ne veku malfeliĉon kiam ĝi dormas.

Frukti = "Doni profitan rezulton": Liaj streboj fine bone fruktis.

Lumigi = "Klarigi, evidentigi, gajigi, serenigi": Tiu frazo lumigas la tutan argumentadon./ La rideto lumigis ŝian malgajan vizaĝon.

Perei = "Neatendite detruiĝi, neniiĝi": La fruktoj de lia laboro neniam pereos.

Fonto |

Plie |

Propedeŭtika valoro de Esperanto

 




Propedeŭtiko: "Instruado, preparanta al posta ŝtupo al alia fako de instruado." (PIV) Tiusence oni multe parolas pri la propedeŭtika valoro de Esperanto en la senco, ke ĝi povas iamaniere helpi je la eklerno de aliaj lingvoj. Diversaj studoj montras, ke koninte duan lingvon, tio faciligas la studon de tria lingvo. "Lerni Esperanton dum unu jaro kaj poste, ekzemple, la francan dum tri, donas pli bonan lingvokonon de la franca ol se oni lernas la francan dum kvar jaroj." - oni asertas en Vikipedio. 

Springboard to languages (Saltotabulo al lingvoj), grava eksperimento i.a. farita de D-ino Angela Tellier en du britaj lernejoj en malsimilaj urboj, evidentigis, ke antaŭa kono de Esperanto igas la infanojn kompreni plibone la funkciadon de aliaj lingvoj kaj fariĝi plisentivaj al lingva diverseco samtempe instigante ilin al pli da respekto kaj intereso pri aliaj lingvoj kaj kulturoj kiujn ili esprimas.

Fonto |

22/07/2021

KAPOJ PENSAS (5) | Sportetiko/ Kubo/ "Plendado"/ La sekso de la aliaj

 




La finalo de la Eŭro 2020 ofertis ekzemplon pri la nepardonema fiasko de la brita sportetikofair-play]. En la sama honortribuno de la stadiono de Wembley, kie oni tute ne scias kial FIFA decidis realigi grandparte de la matĉoj de la angloj, estis la prezidento de la Itala Respubliko, Sergio Mattarella, kaj princo William, filo de la venonta reĝo. La princo tute ne bonvole salutis la ĉefon de la itala ŝtato.
Mino Carta, brazila ĵurnalisto italdevena


Oni ne povas malatenti al la imperia agreso kaj la blokado. Sen la du Kubo superus sennombrajn problemojn kaj havus malpli oscilan disvolviĝon.n Sed oni bezonas ankaŭ atenti al internaj strukturaj malsufiĉecojn.
Gilberto Maringoni, brazila profesoro pri Internaciaj Rilatoj 


Mi ne kredas je ideala mondo, sed mi kredas je plibona mondo, kaj ĝi nur pliboniĝas danke al tiuj kiuj ne sin akomodas, kiuj insistas pri la serĉo de egaleco, justeco, evoluo, ĉio kio la malboninformituloj nomas "plendadon" [mimimi en la originala teksto, brazila portugala esprimo samsenca], malfermantaj la pordojn por ke la realeco ne eniru. Ili elektas la nescion, kiu postulas malmulte de la neŭronoj. Kaj ĝi estas pli afabla.
Martha Medeiros, brazila verkisto kaj kronikisto



Ni estas en la 21a jc, estas homoj kiuj mortas pro malsato, ni havas multe por okupi nian atenton ol sin okupi pri la sekso de la aliaj. Ni devas sin okupi pri tio kio fakte gravas.
Julia Lemmertz, brazila aktorino  



Plie |


21/07/2021

(20) Kiel diri | "Criado-mudo"/ "detergente"/ "liquidificador" kaj aliaj PT-vortoj

 




berço = lulilo
cantiga de ninar = lulkanto
cercadinho para criança = ludkaĝo
criado-mudo = littableto
detergente = lesivo, deterganto

escola de ensino médio = liceo, mezlernejo
lanche, merenda = manĝeto, lunĉo
lençol = littuko
lentilha lento
liquidificador = likvigilo, miksilo

Fonto |

Plie |

19/07/2021

ESPERANTOGRAMATIKO (3) | Rekta parolo/Nerekta parolo: uzo de la verbaj tempoj

 



Kiel klarigas Bertilo Wennergren: "Nerekta parolo estas subfrazo, kiu rerakontas ies diron, penson, opinion, decidon, demandon, rimarkon k.s." Estas grave atentigi al la fakto, ke en nerekta parolo oni devas konservi la originan verboformon el la rekta parolo:

Rekta parolo: 

Maria diris en 1980: - Mi volas havi nur du filojn.

Nerekta parolo:

Maria diris en 1980, ke ŝi volas havi nur du filojn.


Portugallingve:

Rekta parolo: 

Maria disse em 1980: "Quero ter dois filhos"

Nerekta parolo:

Maria disse em 1980 que quereria ter dos filhos.


Rekta parolo:

Li ordonis: Faru tion!

Nerekta parolo:

Li ordonis, ke li faru tion.


Portugallingve:

Rekta parolo: 

Ele ordenou: "Faça isso!

Nerekta parolo:

Ele ordenou que fizesse aquilo.


Fonto |

Detala Gramatiko de Esperanto, de Bertilo Wennergren

Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/07/esperantogramatiko-2-kiel-eble-plej.html


16/07/2021

La fingro kiu montras/ Tradukfuŝoj/ La unuaj vortoj de Adamo al Eva/ La plej longa vorto en la angla


 

"La fingrmontro" en kelkaj afrikaj lingvoj signifas la ciferon sep, pro tio, ke se ni kalkulos per la fingroj ekde la fingreto de la maldekstra mano, la sepa estos ĝi...


Antaŭ kelkaj jardeko, afrika franclingva delegito deklaris la jenon en UN-kunveno: "Afriko ne plu starigas altarojn al la dioj" (L'Afrique n'érige plus des autels aux dieux). Problemo okazis: la interpretisto konfuzis autels kun hôtels kaj aux dieux kun odieux kaj la traduko fariĝis tiel: "Afriko ne plu konstruas terurajn hotelojn(L'Afrique n'érige plus des hôtels odieux).


En konkurso pli la plej bona palindromo pri la unuaj vortoj de Adamo al Eva, venkis tio: "Madam, I'm Adam". ("Sinjorino, mi estas Adamo" en la angla).


"Antidisestablishmentarianism", vorto kiu signifas kontraŭan starpunkton pri la apartigo inter la la Eklezio de Anglio kaj la Eklezio de Irlando, estas konsiderata la plej longa vorto en la angla lingvo, ne konsiderante medicinajn aŭ sciencajn terminojn.


Fonto |

As Línguas do Mundo [La lingvoj de la mondo], de Charles Berlitz. Eldonejo Nova Fronteira, 1988.

Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/07/lgmlxzssaw-la-anonco-de-la-pastro.html


14/07/2021

KAPOJ PENSAS (4) | Ni ne beligu la pasintecon/ E-o: socia kreaĵo/ "Latin-Ameriko" ne spegulas la realecon

 



La sekreto malplaĉi 
estas diri ĉion.
(Voltaire)


Memoru pri la tre kristanaj konkerantoj kaj pri la mortigadoj kiujn ili faris kontraŭ milionoj da amerikaj indiĝenaj individuoj. Memoru pri la religiaj militoj. Memoru pri la komercado de nigrulaj sklavoj. Memoru pri stalinismo, pri naziismo, pri faŝistaj diktatoroj en Eŭropo kaj Latin-Ameriko. Ni ĉesu beligi la pasintecon. Nia epoko estas tre malperfekta, tre maljusta kaj multfoje kruela. Sed en la pasintaj jarcentoj, en la tempo en kiu la religioj dominis ĉion, tio estis pli malbona. (André Comte-Sponville, franca filozofo, en intervjuo al la brazila taggazeto Zero Hora)


Zamenhof estis sufiĉe modesta por konscii pri tio, ke la lingvo, kiu estas socia fenomeno, ne povas esti kreaĵo de unu sola homo kaj li konfidis al esperantistoj la ellaboron, la perfektigon de la lingvo. Kaj unu el la plej geniaj trovaĵoj de la Majstro, estis ke Esperanto tuj post ĝia naskiĝo, li fianĉigis al la poezio. (Kolomo Kalocsay)


Latin-Ameriko ne estas "latina", nek en la sudo, nek en la mezo. Ĝi estas hegemonie anglfranca en la Nordo. Kaj demografie kaj kulture, indian-afrik-latina en la Mezo kaj en la Sudo de la kontinento. Paroli pri Latin-Ameriko estas eŭropeca banalaĵo. (Eduardo A. Vizer, doktoro pri sociologio en la Universitato de Bonaero)


Plie |



12/07/2021

ESPERANTOGRAMATIKO (2) | Kiel eble plej/ Plejeble/ Kiom eble

 



Kiel eble plej esprimas tion, ke oni uzu ĉiujn eblojn por atingi plej altan gradon:

Faru la laboron kiel eble plej rapide.

Portugallingve: Faça o trabalho o mais rápido possível.


Plejeble havas la samon signifon:

Faru la laboron plejeble rapide.

Portugallingve: Faça o trabalho o mais rápido possível.


Kiom eble (plej/pli), kontraŭe al maksimumo, indikas, ke estas limoj en la ebloj:

Faru la laboron kiom eble plej rapide.

Portugallingve: Faça o trabalho tão rápido quanto possível.


Laŭble havas la saman sencon:

Faru la laboron laŭeble plej rapide.

Portugallingve: Faça o trabalho tão rápido quanto possível.


Fonto |

Detala Gramatiko de Esperanto, de Bertilo Wennergren

Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/06/1-esperantogramatiko-speciala-uzo-de-pri.html



09/07/2021

Kiel diri (19) | "Enlatado"/ "Lavar a louça"/ "Ripa" kaj aliaj PT-vortoj

 


Almofada = kuseno

Alto-falante = laŭtparolilo

Comida enlatada, enlatado = ladmanĝaĵo

Concha = kulerego

Fogão = kuirforno, fornelo


Fronha = kusensako

Lavar a louça = lavi/purigi la manĝilaron 

Peneira = kribrilo

Ripa, sarrafo = lato

Sabão em pó = lavpulvoro


Fonto |

Hejma Vortaro

https://dvd.ikso.net/vortaro/Hejma_vortaro.html#KK


Plie |

https://gajahaveno1.blogspot.com/2021/06/kiel-diri-18-contusao-grelha-saca.html

08/07/2021

Virina seksa fantazio kaj aliaj humuraĵoj...

 



Se mi estus iomete pli humila, mi estus perfekta.

(Ted Turner)


Hipokondrio estas la sola malsano kiun mi ne havas. (Oscar Lavante)


Virina seksa fantazio

17jaraĝa - Verdaj okuloj kaj bela

25jaraĝa - Verdaj okuloj, bela kaj riĉa

35jaraĝa - Verdaj okuloj, riĉa kaj inteligenta

48jaraĝa - Viro kun haroj

(Nekonata aŭtoro)


Reklammesaĝo en bierejo en Norvegio: 

"Helpanta la malbelulinojn seksumi ekde 1862."


Tri frazoj por faciligi vian vivon:

Tenu ĝin por mi.

Ĝi jam troviĝis tiele kiam mi alvenis.

Bone pensite, ĉefo! (Homer Simpson)

(Nekonata aŭtoro)


- Patro, ĉu veras, ke en kelkaj orientaj landoj la viro ne konas sian edzinon antaŭ la geedziĝo?

- Jes... Ĉi tie same okazas, filo!